La Nova Jaro komencas. Saluton! Ĝi estu feliĉa por ĉiuj
Gesamideanoj tra la Esperanta Mondo. Kaj ĝi estu feliĉa por la kara
lingvo mem!
La jaro 1903a estis bonega, eble la plej bona kiun Esperanto estas
ĝis nun vidinta--sed ni fidu ke la venonta jaro estos ankoraŭ pli
bona.
_The Esperanto Club_ ankaŭ komencis novan jaron. Ĉion, kio estis
farebla per ĝiaj malgrandaj financoj, la Klubo faris por disvastigi
la lingvon; kaj estas mirinde kiom malmultaj entuziasmuloj povis fari
dum kelkaj monatoj de senfina klopodado. Ĉiuj Esperantistoj kaj
iliaj amikoj estas invitataj al ĝia Jarkunveno ĉe Essex Hall,
Strand, Jan. 14. 1904, 7-10.
Ĉiulandanoj trovas plezurega la propagando de Esperanto. Nia
legantaro ŝatos la belajn vortojn de Doktoro Gustav Busuttil
(Maltujo), kaj sendube ĝi donos egalan plezuron legi la sekvantan
leteron da Doktoro Ostrovsky (Jalta, Rusujo).
"Tre estimataj Kunfratoj: Mi ĵus ricevis la Numero 1 de via
Gazeto, The Esperantist. Koregan Gratulon pri tiu ĉi nova
grava propagandilo de nia kara Esperanto! Mi konas la lingvon
internacian de 1891 jaro, tamen ĝis nun, mi ne forgesas la mirindan
impreson kian faris je mi Esperanto. Al mi ŝajnis, kvazaŭ iu
forprenis de miaj okuloj ian pezan kurtenon, kiu malhelpis min
vidi la Dian mondon. Esperanto kvazaŭ malfermis antaŭ mi larĝan
pordegon, eniron en grandegan, belan palacon, kie mi ĉiam
renkontadis multajn, kvankam nekonatajn, tamen tre karajn al mi
gefratojn, kiujn mi iam perdis, kaj nun denove trovadas.
Korespondante, jen kun tiuj, jen kun aliaj nacianoj, mia horizonto
fariĝadis ĉiam pli kaj pli larĝa; kaj mi pli kaj pli ĝuadis la
grandegan ĝojon estadi en tiu ĉi ĉarma palaco, kune kun ĝiaj
noblaj loĝantoj. Hodiaŭ via bela, tre simpatia The
Esperantist denove plenigis mian animon per nova vera ĝojo. Ĝi
kvazaŭ enkondukis min en novan, ĝis nun nekonatan de mi, grandegan
ĉambron de tiu palaco, en vian estimindan Britujon, en unu el plej
belaj, plej luksaj apartaĵoj de tiu ĉi palaco, kie espereble
ankoraŭ mi trovos novajn, sincerajn, noblajn gefratojn. La impreso
estas sorĉe! Vivu la konstruistoj de tiu ĉi mirinda palaco! Vivu la
Esperantistoj!!"
Ni esperas ke la aminda Doktoro Ostrovsky trovos multajn
korespondantojn en nia lando. Por tiu ĉi celo ni fidas ke nia
legantaro plene utilos la adresareton sur la kovrilo de tiu ĉi
Gazeto. Tiel ili ne nur helpos Esperanton, sed ankaŭ sin mem, ĉar,
_korespondante ni lernadas_. [Ĉiuj el la anoncoj en The
Esperantist estas indaj je atento.]
Ni povus skribi multajn paĝojn pri la progreso farita de Esperanto
dum la lasta jaro, sed nun ni nur donos la notindojn de Decembro,
1903.
Jam longe Esperantistoj deziregis taŭgan stilmodelan skribaĵaron.
Por plenumigi tiun bezonon, Doktoro Zamenhof ĵus eldonis interesan
kaj utilegan verkon. Jen kelkaj frazoj el ĝia Antaŭparolo:--"Por ke
ĉiuj povu uzi la lingvon egale, estas necese, ke ekzistu iaj
modeloj, leĝdonaj por ĉiuj. Tio ĉi estas la kaŭzo, pro kiu,
cedante al la peto de multaj Esperantistoj, mi eldonis _Fundamentan
Krestomation_ kiu povos servi al ĉiuj kiel modelo de Esperanta
stilo, kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj.
Atentan tralegon de la _Fundamenta Krestomatio_ mi rekomendas al
ĉiu, kiu volas skribe aŭ parole uzi la lingvon Esperanto. Ĉiuj
artikoloj estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ, se ili estas skribitaj
de aliaj personoj, ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la
stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas. L.
Zamenhof."
La unuaj paĝoj enhavas simplegajn frazojn. Je la dekoka paĝo
komencas fabeloj kaj legendoj. Tiam aperigas multaj anekdotoj,
rakontoj, sciencaj artikoloj kaj, laste poezio. Eble estas
bedaŭrinde ke la bona Doktoro enpresis 38 paĝojn el sia _Hamleto_
kaj 17 paĝojn el la _Iliado_ de Sinjoro Kofman, ĉar multaj
Esperantistoj jam havas tiujn ĉi verkojn. Sed sendube la aliaj 403
paĝoj sufiĉos por montri perfektan stilon. (Kosto 3/- afrankite de
la "Librarian," Esperanto Club).
Alia utila eldonaĵo estas "Komercaj Leteroj" redaktite de Sinjoroj
Berthelot kaj Lambert, kiu certe faciligos la uzon de Esperanto inter
niaj komercaj samideanoj. Ĝi enhavas 34 leterojn pri diversaj
aferoj, kaj vortaron en la lingvoj Esperanta, Franca, Germana kaj
Angla. (Kosto 7d. afrankite).
Sinjoro Rhodes sendis al ni ekzempleron de sia nova _Key to the
Ekzercaro_. Ĝi estas tre bona verketo, kaj ĉiuj Esperantistoj kiuj
havas la _Ekzercaron_ certe estos saĝaj sendante 35 centimojn por
ĝia traduko en la Angla lingvo. Sinjoro Rhodes ankaŭ komencis
tradukon de Bunyan's _Pilgrim's Progress_, kaj kredeble niaj legantoj
baldaŭ vidos specimenon en The Esperantist. Alia specimeno
kiun ni esperas presigi estas el la traduko de la _Rubaiyat of Omar
Khayyam_, verkita de nia agema kunverkanto, Sinjoro Ben Elmy. Kvankam
estas bedaŭrinde ke Esperantistoj tiel lertaj, kiel estas tiuj ĉi
adeptoj, ne ĉiam skribos originalaĵojn, ni tamen deziras la
sukceson de la du libroj, kaj ni esperas je originalaĵoj de ili kaj
de ĉiuj adeptaj Samideanoj.
Mi deziras danki ĉiujn, kiuj sendis proponojn pri la plibonigo de la
Gazeto. Laŭdezire ni nun presigos sciencan kolonon. Niaj legantoj
scias iom pri la ĵuseltrovitaj ecoj de Radiumo, la plej nova miraĵo
de la ĥemia mondo. Mi kuraĝiĝis skribi al Sir William Ramsay,
petante ke li helpu la Esperantan Aferon, aminde skribante por ni
artikolon pri Radiumo. Mi plezure anoncas ke li ne nur promesis tion
fari, sed ke lia respondo estis Esperante skribita.
Sinjoro Seynaeve proponis Esperantan Kunvenon Londone dum tiu ĉi
jaro, kiam ĉiulandaj delegitoj pripensus pri Internacia Esperanta
Akademio. Bonega ideo! Se niaj transmaraj amikoj venos ĉi tie, ili
povos esti certaj ke ni faros ĉion, kion ni povos, por helpi je la
fondo de Akademio, kaj ankaŭ por plezurplenigi ilian libertempon.
La Redaktoro.
P.S.--Ni ĵus ricevis pruvon de alia nova verketo, "A New Hobby that
may bring you a Living." Ĝi estas interesa bonepresata ilo por
disvastigi la lingvon, kaj estas eldonata de "_The Esperanto
Literature Agency_," _Colchester_. La Librarian de la Esperanto Club
(_P. H. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton_) sendos
ĝin je ricevo de 7d.