DIVERSAJ SCIIGOJ.

Samideanoj en Boulogne-sur-Mer faris publikan pruvon pri la utileco

de Esperanto per tiu ĉi gazeto. Trovinte Francajn amikojn kiuj

komprenis la Anglan lingvon, ili petis ke tiuj ĉi traduku en la

Francan la dulingvajn artikolojn en nia unua nombro. La Esperantistoj

ankaŭ faris same. La rezulto estis rimarkinda. La tradukoj de la

Esperantaj adeptoj estis pli akurataj ol tiuj de la studentoj de la

Angla lingvo. Tiel oni praktike pruvis ke Esperanto estis ankaŭ

taŭga ilo per kiu lerni naturajn lingvojn! Ili ankaŭ sammaniere

tradukis _La Suno Hispana_.

* * *

Ni bedaŭras ke ni ne havas sufiĉe da spaco por doni ĉiumonate

malgrandan priskribon pri niaj samtempaj gazetoj Esperantaj. Eble la

Lingvo Internacia, L'Espérantiste kaj la Belga Sonorilo estas tiel

bone konataj de nia legantaro kiel estas La Lumo. Sed tre malgranda

nombro de Anglaj Esperantistoj vidis la novan (mi estis dironta la

plej novan sed _tiu ĉi_ Esperantist estas la lastenaskita)

_Hispana Suno_. Ĝi estas dekdupaĝa monata gazeto en la lingvoj

Hispanaj kaj Esperantaj, kaj enhavas multe da tre interesa kroniko.

Oni ne trovos rakontojn aŭ poemojn, sed la organo estos tre utila

por ĉiuj kiuj deziras lerni la lingvon de Cervantes; ĉar la

paralelaj tradukoj estas laŭvortaj.

* * *

La Sekretario de la Edukada Regnafako[41] skribis, antaŭ ne longe, al

Sinjoro Ellis (Keighley), respondante je lia propono ke la instruado

pri Esperanto fariĝus parton de la edukada kurso en la lernejoj

popolaj kaj dugradaj. Li diris ke "La fakestroj ne estas pretaj por

akcepti la proponon nuntempe." Movi regnan fakon estas longa afero,

sed espera fajrereto kuŝas kaŝe en tiu vorto _nuntempe_.

* * *

Sinjoro Ellis ankaŭ sciigas nin ke Sinjoro Wackrill, Colombo,

Ceylon, komencis kurson, esperante plioficiale fondigi societon kiam

la membraro estos plimultiĝinta.

Ni bonvolas sukceson je lia entrepreno, kiu speciale interesas nin

ĉar ĝi estas la unua peno por disvastigi Esperanton en Ceylon.

* * *

Sinjoro Metcalfe diras ke li nun komencis korespondan ŝakludon kun

Subleŭtenanto L. Jamin (Antverpeno). Ambaŭ el ili ĉiam skribas en

Esperanto kaj Sinjoro Metcalfe nun atendas la kvaran movon.

* * *

La unua kunveno de la nova Esperanto Society en Brixton estis tre

sukcesa. Preskaŭ cent ĉeestantoj aŭskultis paroladon pri la lingvo

internacia kaj ĝia gramatiko. Poste, dudeksep el ili membriĝis kaj

la ĉiusemajna kurso komencis. Sinjoro E. W. Eagle, 21, Kellett Road,

Brixton, estas la Hon. Sek.; kaj li volonte respondos je ĉiuj

demandoj pri la nova societo, kies jarabonpago estas 2s. 6d.

* * *

Jen estas ankaŭ bonaj novaĵoj de Plymouth. Sinjoro Treleaven

paroladis ĉe la Athenæum, Plymouth, kaj, post kelkaj tagoj, donos

similan paroladon en Liskeard, Cornwall.

Oni devas gratuli tiun ĉi energian varbiston kaj esperi ke la du

paroladoj kreos multajn samideanojn kaj eble fondigos novajn kursojn.

* * *

Tiu ĉi estas nur la dua nombro de The Esperantist, sed ĝi

estas la lasta de la jaro 1903a. La Redaktoro deziras sendi

internaciajn salutojn al ĉiuj amikoj, ĉu Angloj, ĉu alilanduloj,

kaj gratuli ilin pri la bona progreso kiun Esperanto faris dum tiu

ĉi jaro. Esperanto ĉiam kreadas entuziasmulojn;[42] sekve ĝi

kreskadas pli kaj pli rapide.

Antaŭ dekdu monatoj, la bela lingvo estis preskaŭ nekonata en tiu

ĉi lando. Nun jen estas tie ĉi almenaŭ 5,000 personojn kiuj

aĉetis lernolibrojn; kaj unu lernolibro ofte instruas multajn

lernantojn. Kaj tiu ĉi ne estas la plej bona atesto pri la

praktikeco de Esperanto. Multaj el niaj ĉi-tieaj samideanoj jam

estas adeptoj, kaj skribis bonajn kaj interesajn artikolojn por tiu

ĉi malgranda organo. Vere, mi dubas ĉu estus eble ke oni redaktu

gazeton en natura lingvo ajn, post dekdu monatoj de lernado; eĉ se

tiu lernado estus estinta treege koncentrigita. Sed tia estas la

simpleco de Esperanto, ĝia logikeco, ĝia senescepteco, ke oni povas

eldoni monatan gazeton en la nova lingvo kaj ricevi la aprobon de

Doktoro Zamenhof mem. Vivu Esperanto! Vivu Doktoro Zamenhof! Vivu

ĉiuj amikoj kiuj komencas disvastigi la internacian lingvon tra la

multelingva mondo!

The Esperantist, Complete · 第 106 / 1137 题