ELEGIO.

Anĝelo vizaĝe radia

Kliniĝis ĉe l'flank' de lulil'[36]

En kiu, spegule, je lia,

Ripozis imago simil'.

"Infan', mia ĉarma similo,"

Li diris, "ho! venu kun mi;

Ni vivos en brila Ĉielo

Ne estas Ter' inda je vi.

"Ĉar tie neniu ĝojegas;

Suferas l'anim' en plezur'

Ekkrio feliĉa elvokas

Sopiron el kor' sammezur'.

"Kaj timo kun ĉiuj festenas--

Neniam trankvila maten'

Vesperon similan entenas[37]

Aŭ de l'morgaŭ estas subten'[38].

"Ĉagreno kaj kora doloro

Ĉu sulkus[39] vin, ho! frunto pur?

Okulojn plenigus la ploro ...

Ĉu ja estas penseble nur?

"Ne, Ne, tra la supra vasteco

Ekflugu tuj kune kun mi;

Pardonas la Dia Zorgeco

La tagojn estontajn por vi!

"Vestiĝu funebre neniu

Por vin el ter' vidi forir';

Last' hor' via estu por ĉiu

Simila je l'ĉitienir'.[40]

"Nenia plorema vizaĝo,

Ĉe l'tombo neniu ĝemant';

Pro via benita pur' aĝo,

Mortint' ŝajnas kiel dormant'."

Flugilojn L'Anĝelo malfaldis,

Kaj tra l'blua regno de l'sun',

Duop' ili supren flugadis--

--Senfila patrin' estas nun'.

_El_ J. Reboul.

_Esperantigis_ A. Motteau.

The Esperantist, Complete · 第 103 / 1137 题