_La Leono, la Urso kaj la Vulpo._--Leono kaj urso iam trovis
mortigitan cervidon, kaj longe interbatalis por posedi ĝin. Tiel
grava fariĝis la batiĝo ke fine ambaŭ el ili, duone blindigitaj
kaj duone mortigitaj, kuŝis sur la kampo, sen sufiĉa forto por
tuŝi la trovaĵon streĉitan inter ili.
Vulpo alvenante tiam kaj vidante ilian mizeran staton, trapaŝis
inter ilin kaj forportis la kaptaĵon.
"Kiaj malsaĝaj kreitaĵoj ni estas," ili ambaŭ ekkriis, "ni
malŝparis nian tutan forton kaj batis unu la alian nur por doni
manĝon al fripono."
_Batalantoj ofte perdas tion por kio ili interbatalis._
(6266).
* * *
_La Hundo kaj la Katino_--Maljuna sinjorino posedis hundon kaj
katinon. La hundo, kiun ŝi havis por gardi ŝian dometon, loĝis
ekstere en ligna hundejo; kaj manĝis komunajn manĝaĵojn.
La katino estis karesita; kaj pasigis la tutan tagon manĝante
luksaĵojn kaj dormante sur la mola tapiŝeto antaŭ la fajro.
Longatempe la hundo envie rigardis la katinon; kaj fine parolis al
ŝi kiel sekvas--
"Mi gratulas vin, fraŭlino, pri via tre bela vivo."
"Kiel ĝi estas pli bona ol via?" respondis la katino, malfermante
larĝe siajn okulojn.
"Ni ŝanĝu lokojn dum unu semajno; kaj eble vi eltrovos." "Plezure,"
respondis ŝi, kaj tuj la ŝanĝo estis farita.
Je la komenco la hundo ĝuis[35] sin en la saloneto, sed sia ĝojo ne
estis longedaŭranta. Sia granda korpo okupis tro multe da spaco; kaj
la servistino, kiam ŝi aranĝis la ĉambron, metis siajn piedojn sur
lia kapo aŭ sur lia vosto, kaŭzante al li grandan doloron. La
manĝaĵoj kiuj estis estintaj sufiĉaj por la katino, ŝajnis esti
nenio al lia forta stomako, kaj li sentis kvazaŭ mortonta de
malsato. Fine la saloneto, unue tiel varma kaj bela, fariĝis al li
senaeran malliberejon. Post du tagoj li ne povis toleri ĝin pli
longe, kaj, humile foririnte al la hundejo, diris "Ĉu vi estas tie,
fraŭlino?"
"Jes," respondis la katino je la pajlo interne.
"Nu, mi ĵus estis pensanta ke, se rabisto venus, vi ne povus
kontraŭstari lin; tial mi revenis al mia propra loko." La katino
reiris en la saloneton ridetante.
_Ne avidu la sorton de via najbaro._
(8380).