"Kara Sinjoro, Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de
_The Esperantist_. La bona enhavo kaj la bela eksteraĵo faras tre
bonan impreson. Mi estas tute certa ke la gazeto tre plaĉos al ĉiuj
esperantistoj jam ekzistantaj, kaj ĝi baldaŭ fariĝos potenca
kreilo de multaj esperantistoj novaj. La komenco eble estos
malfacila, sed la fruktoj de Via laborado estos riĉaj kaj belaj.
Volu enskribi min en la nomaron de la abonantoj
... Via, L. Zamenhof."
Vere estas afablege de nia kara estro apogi la verkon de
eklernantaro, kiel estas preskaŭ ĉiuj el niaj kunverkantoj. Estas
granda honoro havi lin inter niaj abonantoj, kaj la Redaktoro estas
certa ke la legantaro aprobos ke Doktoro Zamenhof estus la sola
honorinda abonanto al la novenaskita organo.
* * *
Sinjoro Fruictier skribis al ni el Parizo. "Tie ĉi nenio nova.
Tridekses publikaj kursoj de Esperanto estas tuj malfermiĝontaj en
Parizo: se nur ĉiu havus kvindek lernantojn diligentajn, estus
bonege!!! Duan eldonon de _La Frazlibro_ mi pretigas: al ĝi mi
aldonas gramatikon plenan de Esperanto, en la kvin lingvoj. Kore via,
P.F."
Vere la lingvo rapidege antaŭmarŝadas en Parizo, kaj estas
esperinde ke ankaŭ tie ĉi Londone ni baldaŭ havos 36 kursojn. _La
Frazlibro de la Turisto_ sen gramatiko certe estis bonega libreto;
kiam oni aldonis kvinlingvan gramatikon, estos pli ol bonega, ĝi
estos mirinde utila verketo.
* * *