* * *
[_SCENO.--Manĝoĉambro ĉe Gesinjoroj Junedzo. La telefono estas
fiksita sur skribtablo._]
S-ino Junedzo (_alparolante al katido, dume ŝi
ĉirkaŭligas banton[26] ĉirkaŭ ĝia kolo_[27]).--Nu[28], katideto, mi
miras kion mia Riĉjo faras. Mi esperas ke li ne aliris al
malplaĉega ĉevalkura konkurso--mi ne kredas ke li sin okupas
tiamaniere dum lia libera tempo--malgraŭ la duonesprimaĵoj[29] de
Klaro Paseo, sed--. Bone, mi jam alvokis lin telefone nur sepfoje
hodiaŭ, kaj li mem respondis al mi ĉiufoje; tial ĉio necese estas
tute ĝusta. (_Sidigas la katidon sur kuseno_) Nu, kion fari? Estas
tro varme por eliri kaj vizitadi. Mi jam parolis kun la servistinoj
pri iliaj kulpetoj, sufiĉe je unu tago. Mi kudris butonon sur la
ganto de Riĉjo, kaj mi jam skribis dudek-sep paĝojn al la
patrineto. Ho! Mi devas alvoki Riĉjon denove; li kutimas aŭdi mian
voĉon almenaŭ okfoje en ĉiu tago. Kara knabo! Li pensos ke mi
ĉesis ami lin, aŭ ian similan teruraĵon! (_Aliras al la telefono
kaj sonorigas_) "N-on 2,337 Junedzo, mi petas." (_Post momento, ŝi
aŭdas respondon._)
S-ino J. (_en 'fonon_).--Jes, ĉu vi ĉe-estas?
Voĉo.--Kompreneble, Karulineto!
S-ino J.--Kiu estas tie?
Voĉo.--Kies voĉo sonas, ĉu vi pensas?
S-ino J.--Tio estas simila je la voĉo de mia propra edzeto.
Voĉo.--Tia mi estas, Kara Mia!--Via vera, sola, propra
Riĉjo.
S-ino J--Ĉu vi maltrankviliĝas kaj pensadas ke mi ne estas
alvokonta al vi denove, Plejkara?
Voĉo.--Jes; mi ja terure maltrankviliĝis pri tio, Koro
Mia.
S-ino J.--Kion vi faras?
Voĉo.--Mi tre laboradas, kaj multe pripensadas pri mia
propra edzineto. (_En tiu ĉi momento, persono larĝaŝultra,
festatempe vestita, mallaŭte malfermas la pordon. Li staras senmove,
kaj rigardas S-inon J., ridete sed silente._)
S-ino J. (_en 'fonon_).--Mi sentadis tre forlasite la tutan
tagon longe.
Voĉo.--Kompatinda knabineto! Baldaŭ mi revenos, ĉarmanta
mia.
S-ino J.--Mi skribis dudek-sep paĝojn al la patrineto.
Voĉo.--Ĉu efektive? La kara maljuna sinjorino! Mi esperas
ke vi sendis al ŝi la esprimon de mia amo.
S-ino J.--Ha! Nu, mi ŝatas[30] aŭskulti vin kiam vi parolas
tiel pri la patrineto. Penu ĉiam paroli tiamaniere pri ŝi kiam vi
estas hejme. (_La persono apud la pordo ŝajnas malkontente, kaj ial
iom ekscitate._)
Voĉo.--Mi promesas, Amatino Mia.
S-ino J.--Mi ja pensas ke vi povus aranĝi ke vi venos
hejmen frue hodiaŭ, Riĉjo, por festi la trian monaton de nia
edzeco. (_La persono subite timiĝas, kaj provas forŝteli mallaŭte
for de la ĉambro, senvidite._)
Voĉo.--Tion mi volus, karulineto mia; sed ni estis tre
okupataj ĉe la oficejo la tutan tagon longe, kaj ... (_la persono
piedfrapas senintence la katidon--la katido blekas ... kaj_ S-ino
J. _ĉirkaŭrigardas antaŭe ol la persono povas atingi la
pordon--ŝi lasas fali la aŭdilon telefonan, rapidas al li, kaj
kaptas lin sovaĝe per lia brako._)
S-ino J. (_kun milo[31] da vulkanoj[32] je sia
voĉo_)--RIĈJO!! RIĈARDO!!!
S-o J. (_provas gajete ŝajni kuraĝa_).--Nu, Kara Mia, ĉu
vi ĝojas min revidi?
S-ino J. (_trenas lin al la telefono_).--Venu tien-ĉi.
(_Ŝi tenas la aŭdilon sur lian orelon, kaj tuj poste parolas en la
telefonon si mem_).
S-ino J. (_en la 'fonon_).--Kaj _kiu_ vi diris ke vi estas?
Voĉo.--Efektive, ĉu vi forgesis tiel baldaŭ? Via propra
Riĉjo.
S-o J.--Sed, pendiĝu! ... (S-ino J. _metas sian
manon sur lian buŝon_).
S-ino J.--Kaj _kion_ vi diris ke vi faris?
Voĉo (_ripetas malrapide kaj tre klare_).--Ke mi tre
laboradis, kaj multe pripensadis pri mia propra edzineto.
S-o J. (_li mem provanta alvoki per la
telefono_).--Silentiĝu, malsaĝulo! Ĉu vi ne scias.... (S-ino
J. _ĉesigas lin kiel antaŭe_.)
S-ino J. (_en la 'fonon_).--Ni finigos tiun-ĉi konversacion
ĉar S-o Junedzo, kiu estas apud mi, laĉigas iom aŭskultante lian
propran imaĝan voĉon. Bonan tagon! kompleze tenu vin pretige por
atesti kiam mi procesos por ricevi juĝan disigon.[33]
Voĉo.--Ŭ--ŭ--ho! ŭ--ŭ--(S-ino J. _sonorigas
por ĉesigi la elektran komunikadon; sin turnas al_ S-o J.,
_kies vizaĝo grade iĝas fraga-tomata-sun-malleviĝan specon de
koloro_).
S-ino J. (_per nordpolusa[34] voĉo_).--Havu la bonecon
klarigi--se eble vi povas.
S-o J. (_gajete_).--Certe, kara mia, certe! Nu, vi vidas,
karesinda mia, vi havas tre dolĉan kutimeton, alvokante min ĉe la
oficejo ĉiuhore, kaj ĉar mi--ŭ--ne estas--ŭ--ĉiam tie....
S-ino J.--Estante ĉe ĉevalkuraj konkursoj, eble?
S-o J. (_kuraĝege_).--Jes, estante ĉe ĉevalkuraj
konkursoj; kvankam, trovinte mian unuan gradan bonprosperaĵon
hieraŭ, mi estas forlasonta tiujn de nun. Sed, daŭrigante ... ĉar
mi ne ĉiam estas ĉe la oficejo, mi pensis ke vi koler ... ŭ ...
maltrankviliĝus se mi ne respondus ĉiufoje kiam vi sonorigus por
mi; tial mi ordonis ke Korkisto, mia ĉefkomizo, kiu estas iom da
ventroparolanto, imitu mian voĉon, kaj respondu al vi tiam, kiam mi
forestus, kaj la malsaĝulo nesciis ke mi jam venis hejmen frue
hodiaŭ--tial--Ho! pardonu min, Mimio!
S-ino J. (_frostatone_).--Neniam! (_surlevigante la
katidon_) Venu kun mi, katideto, ni ambaŭ estas trompiĝitaj. Ne
pensu ni plu pri tio! Ni reiros al la patrineto, kaj ... (_lasas
larmon fali sur la dorson de la katido_). Sed (_sin turnante al_
S-o J.) permesu al mi por diri al vi, Sinjoro ke--(_telefona
sonorileto tintas_) Ha! la 'fono denove! (S-o J. _saltas
antaŭen kvazaŭ li volis respondi_--S-ino J. _malhelpas
lin_) Pardonu min, nun estas mia vico por falsi la telefonon, mi
kredas. Eble estus eĉ pli interesa afero, se mi provus ventroparolan
aktoraĵon (_aliras al la telefono kaj respondas per raŭka, vira
voĉo_) jes, kiu estas tie?
Voĉo.--Ho! Maljunulo! Ĉu tiu estas vi?
S-ino J. (_same kiel antaŭe_).--Ne,--Ŭ--tio estas, jes.
Voĉo.--Nu, nur unu vorto pri tiu diamanta ĉirkaŭkolo,
kiun vi petis ke mi elektu por via edzino. Vi diris ke via vetgajno
estis cent-deko da livroj; nu, ĉar vi volas aldoni plue dekon, mi
povas ricevi ĵus tion, kion vi bezonas, pendaĵon ankaŭ, po
cent-dudek livroj. Ĉu tio vin ŝatas?
S-ino J. (_per malforta voĉeto_).--Riĉjo, ĉu vi volus
veni kaj respondi al tiu-ĉi, mi petas?
(_Li aliras al la telefono, kaj post aranĝinte la aferon, sonorigas
por ĉesigi la komunikadon, kaj sin turnas al_ S-ino J.,
_kiu sidas sur la sofo, ŝia vizaĝo en la pelto de la katido, kaj
ploras iom_).
S-o J. (_alstreĉante liajn brakojn_).--Mimio!
S-ino J. (_lasas fali la katidon_).--Ho! Ho! (_Sur lian
bruston_) Ho! Riĉjo!! (_La katido ĝoje murmuras._)