LA TRI AMIKOJ.

Konfidu je nenia amiko ne pruvinte lin. Ĉe la festena tablo ni

trovas pli multajn ol ĉe la pordo de la malliberejo.[20]

Homo havas tri amikojn; du el ili li multege amis, la tria estis al

li indiferenta, kvankam tiu ĉi estis la plej sincera el ĉiuj. En

tago li devis aperi antaŭ la juĝisto ĉar li estis grave sed

maljuste kulpigita. "Kiu el vi," li diris, "venos kun mi por atesti

por mi, ĉar mi estas grave kulpigita kaj la reĝo koleriĝis?" La

unua el liaj amikoj tuj diris ke, pro aliaj aferoj, li ne povus iri

kun li. La dua akompanis lin ĝis la pordo de la juĝejo, tiam li

iris returnen pro timo de la kolera juĝisto.

Sed la tria, al kiu li malplej konfidis, eniris, paroladis por li kaj

atestis tiel ĝoje pri lia senkulpo, ke la juĝisto liberigis

lin.----

Homo posedas tri amikojn en tiu ĉi mondo. Kiel li kondutos je la

horo de la morto, kiam Dio vokos lin antaŭ sian juĝejon? Mono, lia

plej bona amiko, forlasos lin unue. Liaj parencoj akompanos lin ĝis

la pordo de la tombo, kaj tiam returnos domen. La tria, kiun li ofte

forgesis dum la vivo estas liaj Bonagoj. Nur tiuj ĉi akompanos lin

ĝis la trono de la Juĝisto. Ili antaŭiros, parolos, kaj trovos por

li kompaton kaj pardonon.

Elise Bauer.

The Esperantist, Complete · 第 85 / 1137 题