"Dear little Autumn flower, with purple clad,
Dost thou thus weep the death of Summer fair?
Funereal, truly, is thy colour sad,
And ever serves as symbol of despair!"
"Ah, no! dear friend, remember yet one thing--
That purple, too, is Majesty's display;
And 't is the pleasure of our Winter king,
That I present myself in meet array!"
_Tradukis_ Ben Elmy.
MORDANTO MORDITA (Originale Verkita).
Tiu ĉi okazis dum mia lernado ĉe la universitato.
Bruno estis unu el miaj plej intimaj amikoj kaj ni ofte renkontis nin
kun aliaj samideanoj ĉe la loĝejo de unu aŭ alia por amika
kartoludeto. En tiu ĉi okazo la renkontejo estis ĉe Bruno.
Blanko, alia amiko, alvenis kun mi je la dirita horo, sed tie
troviĝis neniu. "Pendu" ni diris. Ni atendis longan tempon: Bruno ne
venis. Ni do ekkoleriĝis, kaj deziris repagi al Bruno pro tiu ĉi
malplezuro. "Kion ni faros?" "Malsaĝkaptilon!"[16] "Bonege!"
Ni formovis la tablon en angulon de la ĉambro. Sur la tablo, per la
helpo de kapkuseno[17] el la dormoĉambro, de kelkaj vestoj, kaj de la
lamposfero[18] sur kiu ni figuris malbelegan vizaĵon, kaj en kiu ni
enmetis kandeleton, ni konstruis terurigan kreitaĵon. Tiam ni
atendis.
Baldaŭ ni aŭdis la paŝojn de la alproksimiĝanta Bruno, kaj ni
retiris en la dormoĉambron. La pordo de la ĉambro malfermiĝis:
Bruno eniris.
Subite terurplena kriego surdiĝis niajn orelojn. Nia mizera amiko
enfalis preskaŭ senmove en sian seĝegon, nur murmurante--"Mi ĝin
vidis! Mi ĝin vidis! Mi estas viro mortonta!"
Tiu ĉi rezultato surprizis nin. Ni neniam deziris kaŭzi tian
malfeliĉecon.
Kredante ke nia amiko nur ridegis, mi ekkriis "Brandon! Rapide,
rapide, alportu la brandon!" Estis senutile. La glaso ekfalinte el la
mano de la suferanto, rompiĝis sur la tapiŝo. Tre malrapide, el la
disigitaj vortoj de la malsanulo, ni eltiris la sciigon ke li kredis
vidi la aperaĵon kiu ĉiam montras sin al membro de la familio
Bruno, antaŭ la subita morto de tiu persono.
Ni penis klarigi la aferon, sed sensukcese.
Mi do eliris por venigi kuraciston.
Loĝante en la koleĝo, estis necese ke mi petu permeson de la
koleĝestro, ĉar vespere je dirita horo la pordego fermiĝis por ke
neniu povu senpermese eliri. La koleĝestro, maljuna sinjoro,
bonvolega al la junuloj kiuj venis sub lia flego, kvankam gravmaniera
kaj solenvizaĝa, aŭskultinte mian klarigon, tuj donis al mi la
deziratan permeson, samtempe dirante--"Estas granda malfeliĉeco,
granda, grandega! Mi kredas ke mi mem iros por lerni ĉu mi povos ion
fari."
Ĉar la koleĝestro tre malofte vizitis la loĝejon de koleĝanoj,
tiu ĉi propono estis tiel ne atendita ke mi tute forgesis la
kuraciston, kaj sekvis la estron al la loĝejo de Bruno.
Enirante en la ĉambron ni trovis Brunon ankoraŭ flegatan de Blanko,
ŝajne neniel pliboniĝitan. La vizitanto neatendita, klinante sin
super la junulo diris amindavoĉe--"Mia kara Bruno, mi tre bedaŭras
aŭ...."
Kvazaŭ elektriĝita, la trompoplena Bruno eksaltis sur siajn piedojn
elkriante per la plej sana voĉo--"Pardonu al mi, Sinjoro, tute
senintence mi petolis[19] antaŭ _vi_."
Unue iom enuata, sed baldaŭ komprenante la ŝercon, nia bona estro
trankvile diris--"H--m! Belega ekzemplo de 'Mordanto mordita'. Bonan
Nokton, Sinjoroj, bonan nokton."
Tiel parolinte li ridetante foriris.
Paul Mathews, _Esperantisto_ 7799.