Sceno I. (_daŭrigo_).
(_Revenas la_ Subestro.)
Subestro.--Faligu la grandmaston! vigle[7]! pli malsupren!
Penu direkti la ŝipon al la maro! (_Ekkrioj interne_) Malbenon al
tiuj kriegoj! Ili bruegas pli laŭte ol la blovado, aŭ eĉ nia
propra kriado! ... (_Revenas_ Sebastiano, Antonio _kaj_ Gonzalo)
Ree? ankoraŭ? Kion vi faros tie ĉi? Ĉu ni devos ĉesigi nian
penadon kaj droni? Ĉu vi deziras iri al la marfundo?
Sebastiano.--Ha peston al via faringo, kriemulo,[8]
blasfemanta malbenita hundo!
Subestro.--Nu, do, laboru vi mem!
Antonio.--Pendu, malbona hundo; pendu, filo de malvirtulino,
insultema bruegulo! Ni ne tiel kiel vi timas droni.
Gonzalo.--Ho! lin mi asekuras[9] kontraŭ la dronado,
kvankam la ŝipo ne estus pli fortika ol nuksa ŝelo.
Subestro.--Direktu la ŝipon! Du gradojn plie, al la
maro ... haltu!
(_Venas_ Maristoj _tute akvokovritaj_.)
Maristoj.--Ĉio estas perdita! ni preĝu! ni preĝu! Ĉio
perdita! (_Foriras ĉiuj_)
Subestro.-- Kion? Ĉu malvarmiĝos niaj buŝoj?
Gonzalo.-- La reĝo kaj la princoj ĉiuj preĝas:
Samstate ni kun ili preĝi devas.
Sebastiano.-- Mi perdas paciencon.
Antonio.-- Ni pereos:
Per la maldiligento de drinkuloj--
(_Al_ Subestro) Larĝfaŭka bruegulo mi tre volus
Vin vidi droni en dek maralfluoj[10]!
Gonzalo.-- Pendonta, tamen, li post ĉio restos,
Ja, kvankam plendos ĉiu guto akva
Kaj larĝe malfermiĝos por lin gluti....
(_Ekbruoj interne_) Ĉiel' kompatu! nun fendiĝas ŝipo!
Adiaŭ do, edzino kaj infanoj!
Ho ve,[11] adiaŭ, frato! Ĝi fendiĝas!
Antonio.-- Ni ĉiuj nun fundiru kun la reĝo! (_Foriras_).
Sebastiano.-- Ni iru tuj al li adiaŭ diri! (_Foriras_).
Gonzalo.--Nun, volonte, mi ŝanĝus mil mejlojn da marakvo
nur por seka terpeco, longa erikejo,[12] bruniĝinta dornstipejo,[13]
io ajn! Estu do la superega Volo! Sed mi preferus seke morti.
(_Foriras_).
Sceno 2.--_Sur insulo--antaŭ la ĉambreto de_ Prospero.
(_Venas_ Prospero _kaj_ Mirando.)
Mirando.-- Karega patro, se per via povo
La maro tiel brue sovaĝiĝis,
Ho trankviligu ĝin! Nun preskaŭ ŝajnas
Malbonodoran peĉon Ĉiel' vomi.[14]
Se supraj ondoj ne estingos fajron ...
... Suferis mi kun la malfeliĉuloj
Videble kiuj dronis en la ŝipo!
Kreitoj noblaj ili estis, eble,
Kaj, jen! nun estas ĉiuj disrompitaj ...
... Ĝemegoj ĝis la mia kor' atingis!
Se ia dio estus mi potenca,
En teron volus mi trapuŝi maron,
Prefere ol engluti belan ŝipon
Ŝarĝitan tute je animoj homaj! ...
Prospero.--Ne plu miregu nun, kaj kvietiĝu;
Al via kompatema koro diru:
Ne malbonaĵ' okazis.
Mirando.-- Ho ve, patro!
Prospero.--Nenio, ja, filino, ĵus okazis
Krom ĉio, kion mi efektivigis
Por vi, filino mia, karulino!
Vi kiu ido estas nescianta,
Ĉar, nek vi scias pri l'elveno mia,
Nek konas min pli altan ol Prosperon,
La mastron de malriĉa tia loko,
Kaj simplan patron vian.
Mirando.-- Mi neniam
Imagis plie.
Prospero.-- Estas nun la tempo,
Kaj vin mi devas plie tuj informi.
--Forprenu la magian[15] veston mian--
(_Demetas la mantelon_).
Magio restu. Plu ne ploru, kara;
Konsolu vin. Terura la vidaĵo
De ŝippereo, kiun vi bedaŭras,
Okazis tiel, per magia povo,
Ke iu, kiu estis en la ŝipo
Nek mortis, nek eĉ haron tie perdis,
--Kriegojn kvankam aŭdis vi, kaj vidis
Fundiri ŝipon--Sidu, nun, Mirando,
Ĉar vi plimulte devas tuj sciiĝi.
(_Daŭrigota_).