Mi deziras scii ĉu The Esperantist estas preta por akcepti
en ĝiaj kolonoj la liberan uzon de la ĉiam ĉeestanta persona
pronomo "Mi." Eble mi, ĝin enkondukante, estas iomete maltima, sed
mi ne povas eviti la opinion ke, eĉ nova lingvo devas enhavi
almenaŭ kelkajn el la nekonvenaĵoj kiujn ĉiuj malnovaj lingvoj
necese toleras.
Tio, kion mi tuj rakontos, nur estas malgranda persona memoraĵo, sed
ĝi kunligas kun la nomo de famega lingvisto; tre citinda
aŭtoritato.
Mi estis en Venezio, ne staranta inter palaco kaj malliberejo, sed
gondole glitanta sur la kanaloj de la feina urbo, tiel kiel ĉia
mortemulo devas fari, se li deziras elpruvi ke vivo estas vivinda. Mi
tiam estis leganta artikolon "Rememoraĵoj" de Max Müller, kaj ĝi
tiel ĉarmis min ke, tuj post mia reveno hejme, mi skribis al li iom
simile al jeno--
"Mi estas al vi nekonato. Se mi ne skribos tuj sub la puŝo de la
impreso, mi tute ne kuraĝus fari tion. Sed, kompreneble, ni devus
koni unu la alian. Vi, baptofilo de Max Maria von Weber, mi baptofilo
de Felix Mendelssohn! Vi lernis latinan kaj grekan lingvojn en
Leipzigo, mi ankaŭ lernis tie; sed vi studiis ĉe la Nikolai-Schule
kaj mi ĉe la Thomas-Schule; jen la malsameco de la rezultato
klariĝas. Sed ni, kiel knaboj, ambaŭ devis manĝi niajn pomojn el
la korbo de la sama maljuna vendistino en Grimmaischer Strasse,
k.t.p."
Nu, Max Müller respondis al mi tute afable. Li sciigis min ke li iam
aŭdis mian patron ludi fortepianon kune kun Mendelssohn, ke li
ankaŭ estis vidinta unu el miaj pentraĵoj tial ni ne estis
nekonatoj. Ĉu mi venus Oxfordon post mia reveno en Anglujo, kaj ĉu
mi volus esti lia gasto?
Post kelkaj monatoj mi do iris, kaj pasigis malmultajn tagojn en lia
domo. Tiu ĉi estis senegala okazo por sciiĝi liajn opiniojn pri la
alpreno de universala lingvo.
"Ĉu la afero estas _ebla_?" mi demandis. "Netaŭge kian lingvon oni
elektos. Mi bezonas vian aŭtoritaton por silentigi tiujn kiuj kredas
ke la propono nur estas ĥimera."
"Nu," li respondis, "vi devas demandi tion de pli junaj kritikistoj
ol mi. Vi scias ke mi jam skribis mian kredon ke Esperanto estas la
plej bona sistemo ĝis nun elpensita; mi ne povas diri plu." Mi
petegis, eble iom supermezure, sed sensukcese.
Sed, kiam mi estis forironta el lia gastama domo, li redonis al mi
albumeton (baptopatran donacon de Mendelssohn), en kiu mi petis ke li
skribu sian nomon, kaj mi legis--"Ĉu universala lingvo estas ebla?
Jes.--M.M."