PRI LA ESTONTECO.

_"Neniu el ni estas senerara, eĉ la plej juna."_

La Redaktoro de The Esperantist deziras sendi, kiel eble

plej frue, siajn koregajn dankesprimojn al sia legantaro pro la

amindaj leteroj kiujn li tage ricevas. En la unua artikolo de la unua

Esperantist peto antaŭmetiĝis ke oni bonvolu sendi proponojn

pri la plibonigo de la plej juna el Esperantaj Ĵurnaloj. Sekve,

multaj amikoj skribis siajn pensojn pri la afero.

Por komenci je la komenco, kelkaj samideanoj kritikis la _verdeceto_

de la kovrilo. Sed multajn leterojn ni ankaŭ ricevis, precipe de

niaj legantinoj, tute aprobante ĝin. Ni do kredas ke estus

bedaŭrinde ŝanĝi ĝin sen unuanima konsento, tial la dua kajero

ankaŭ havas similan verdan eksteraĵon.

Sed la gravegaj kritikoj estis pri la internaĵo. Kelkaj legantoj

trovis ke nedividata paĝo estis iom malfacila por legi. Precipe en

la interesa originala verko "Itala Somero" ili tion eltrovis. Kvankam

nedividataj paĝoj havas pli belan vidiĝon, ni ne daŭrigos ilin en

la estonteco, kaj ni dankas la amikojn kiuj montris la malbonaĵon.

Adepta Esperantisto kredis ke la modelo estis tro alta; ke la dua

Gazeto ne povus esti tiel interesa kiel la unua, k.t.p. Vere tio ĉi

estus gravega afero, kaj Britaj Esperantistoj devas zorgi ke la

profetaĵo ne estos prava. Ni estas tute certaj ke, se oni nur sendos

ĉi tie kiel eble plej multaj artikoletoj--precipe originalaj

verkoj--sufiĉe interesaj Gazetoj rezultos.

La sama kritikisto ankaŭ opiniis ke ne estis sufiĉe da Angla lingvo

en la unua numero. Ĝi enhavas nur dekses paĝojn, kaj la plimulto de

la legantaro deziras legi Esperantaĵojn, ne Anglaĵojn. Unu el niaj

sindonemaj kunverkantoj promesis marki ĉiujn vortojn, kiujn ne

troviĝos en la lernlibro, kaj ni ĉiam donos iliajn tradukojn.

Tiamaniere ni esperas ke ni plaĉos tiujn, kiuj deziras vidi pli en

la Angla lingvo, sen limigi la interesan enhavon.

Inter la amikoj kiuj skribis pri la granda celo de Esperanto, unu

diris "Zenofono gvidis la perditajn Grekojn el la neterpoma[5] lando

orienta de poezio, sablo kaj romanco. Kaj vi, mia samideano, devas,

per via Gazeto, gvidi la sonĝajn Esperantistojn malsupren al la

ĉiutagan landon de porkaĵo kaj faboj!"

Vere tiu ĉi estas bona konsilo, ĉar Esperanto devas esti "Pana kaj

butera lingvo" por komerco kaj ĉiutaga vivado. Sed ĉu nia legantaro

deziras ke ni neniam presigos poezion kaj interesajn rakontetojn? La

plimulto da leteroj kiuj tage venas enhavas gratulojn pri la poemoj

kaj rakontetoj.

Alia helpanto de tiu ĉi bonfaranta movado havas gravajn internaciajn

rilatojn kun fremdaj firmoj, kaj proponis ke ĉiuj komercaj

Esperantistoj skribu al sia fremda klientaro, antaŭmetante

Esperanton, kiel taŭga helpanta lingvo, kaj petante ke ili lernus

ĝin por estontaj komunikaĵoj. Bonega ideo! Se oni konsentos tiel

fari, La Esperanto Klubo presigos anoncpaperojn kaj disdonos ilin

inter siaj komercaj membroj. La Hon. Sek. estos feliĉa ricevi

specimenojn de la proponita anonco.

Ree dankante ĉiujn kunverkantojn, ni petegas pri originale verkitajn

artikolojn por la Gazeto. En ĉiuj landoj estas la sama afero. Oni

trovas grandan nombron da skeptikuloj, kiuj diradas: "Ho! Mi vidas ke

via lingvo estas bona nur por tradukaĵoj. Kiam vi havos vian propran

verkaron, mi eklernos Esperanton. Sed, en la nuna tempo, mi pliamas

mian patrujan lingvon."

Mi skribis tiun ĉi peton al nia bona amiko, Sinjoro Ben Elmy, kaj,

kiel rezulto, niaj legantoj nun havos la grandan plezuron legi

_Esperantan_ poemeton, kun Angla _traduko_. Aliaj amikoj jam

respondis al tiu ĉi peto kaj sendis la interesajn rakontetojn kiuj

estas tie ĉi presitaj kaj korege ĉiuj devas danki ilin por la

granda helpo kiun ili donis al Esperanto, tielfarinte. Kvankam

tradukoj estas tre akcepteblaj, originalaj verkoj sendube estas indaj

je antaŭeco.

La Redaktoro.

The Esperantist, Complete · 第 70 / 1137 题