Ĉi tie Londone ni ricevis tre interesajn vizitojn de multaj fremdaj
samideanoj. Vere estas mirinde ke jen tute ne estas malsameco de
elparolado inter la diverslandanoj kun kiuj ni ĝis nun paroladis.
Plezurege ni nun renkontis Esperantistojn el Francujo, Italujo kaj
Bohemujo. Tiu ĉi ofta interŝanĝo de pensoj kun personoj kiuj
antaŭe estis apartigitaj per manko de komuna lingvo certe estas unu
el la plej grandaj plezuroj kiujn Esperanto donas al siaj adeptoj. Ni
korege esperas ke ni baldaŭ vidos multajn fremdajn kunlaborantojn.
Vicprezidanto de la Hispana Societo skribis al ni kaj sendis afablajn
bondezirojn je la estonta sukceso de nia granda entrepreno. Li ankaŭ
sciigas nin ke oni eldonos Novembre novan Esperantan gazeton "La
Hispana Suno." Ke ĝi estos sukcesplena, ni esperegas. Sed Hispanujo
ne estas la sola lando kiu havas novan organon. Malproksima Peruo
ĵus eldonis "Antaŭen Esperantistoj!" Vere feliĉa nomo por la
naskinto, kaj ni fidas ke la Peruanoj respondos al la devizo, kaj
rapide antaŭmarŝos.
Sudameriko ŝajnas esti bona loko por Esperanto, ĉar ni ĵus ricevis
sciigojn pri la fondo de nova grupo en Santiago, Ĉile. La Direktoro
estas Sinjoro E. Sepulveda Cuadro, Profesoro de Fonetiko.
Sed ne estas necese ke oni serĉos Sudamerikon por eltrovi pruvojn de
la progreso de Esperanto. Niaj amikoj en Keighley--elparolata
Kiĥli--havis sian jarkunvenon post tre aktiva vivo de dek monatoj.
Vere ili faris grandan propagandon, ĉar, kvankam la urbo ne estas
granda, jen estas preskaŭ sesdek Esperantistoj tie. Eble estas pli
facila afero disvastigi la lingvon en urbeton kie ĉiu konas siajn
najbarojn, sed, ĉu tiu ĉi estas vera aŭ ne, oni devas gratulegi la
Kiĥlian Societon pri ĝia rapidega kresko.
Ankaŭ ĉi tie ni havas novajn societojn. Je la lasta tago de
Septembro, nia tre sindonema helpanto, Sinjoro Clephan, paroladis
pri Esperanto ĉe la Literary and Philosophical Institute,
Newcastle-on-Tyne. Jen estis okdek ĉeestantoj, kaj, post la
parolado, dudek el ili deziris grupiĝi. Tiel nia plej norda Angla
Grupo naskis. Ni petas ĉiujn kiuj loĝas en aŭ apud tiu urbo ke
ili aliĝu al la nova societo.
Nia tre agema kunlaboranto, Sinjoro Motteau, ĵus fondigis la "Forest
Gate Esperanto Group." Ni petas ke oni skribu al la Hon. Sek. de la
Grupo, Sinjoro E. J. R. Beal, 74, Claremont Road, Forest Gate. Niaj
amikoj tie tre deziras ke ili povus havi la uzon de taŭga ĉambrego
en kiu So. A. Motteau volonte donus senpagan kurson de Esperanto.
La tre entuziasma propagandisto Sinjoro Thill, 6, Barton Crescent,
Mannamead, Plymouth, ankaŭ deziregas ĉambregon kie li povos doni
senpagan instruadon. Ni korege esperas ke ia amiko povos helpi niajn
du kunlaborantojn.
Doktoro R. J. Lloyd, D.Litt.M.A., komencis Esperantan kurson ĉe la
Liverpool Universitato je Oktobro 14. Ni fidas ke multaj lernantoj
venos tie, kaj ke la entrepreno estos sukcesa. Ŝajnas al ni ke estas
notindege ke Angla Universitato malfermis kurson.
Doktoro Adolf von Mayer estas la aktivega estro de la Esperanta
movado en Manchester. Unu el liaj lernantoj baldaŭ komencos kurson
en Ĵaponujo. Jen estas multaj fremduloj en la Manchester Grupo, kaj
ni kredas ke ĝi kreskos rapide.
Ni petas ke amikoj skribos al Sinjoro E. W. Eagle, 21, Kellett Road,
Brixton, S.W. Ankaŭ al Sinjoro P. G. Bacon, 170, Clapham Park Road,
S.W. Tiuj ĉi sinjoroj estas la sekretarioj de novaj grupoj por
studii Esperanton. En Ilford Sinjoro W. A. Jeffery deziras fondi
grupon. Lia adreso estas 42, Park Road, Ilford, kaj li fidas ke oni
skribos al li pri la afero.