VIVO DE MARISTO.

En nokt' okazis uragan',

La maron montigante;

Tabakon maĉis Barni Bunt,

Al Bolin Bill dirante--

"Nordokcidenta blovas, Bill,

Ĉu vi ĝin aŭdas brui nun?

Helpu ilin Di', bedaŭras mi

Bordanojn malfeliĉajn nun!

Urbanaj malsaĝuloj, kun

Danĝer' en ĉiu vento,

En lito mem tremadas nun,

Ke falu la tegmento!

Mizeraj ja envias nin,

Mi kredas, dezirante

La sorton kiun trafis ni,

Sur ocean' estante!

Kaj kiuj pri aferoj en

La strato promenadas,

Por kisi familion, jen,

Nun hejmen rapidadas;

Dum sur ferdeko vi kaj mi

Kuŝiĝas kun plezuro,

Ekflugas ĉirkaŭ ili nun

Fumpotoj sen mezuro!

Maranoj ofte aŭdis ni,

Ke homoj perdas monon,

Kaj riskas eĉ la vivon, se

Veturas en Londonon;

Landanoj timas, scias ni,

Nobeloj aŭ vestistoj;--

Ĉielon danku, vi kaj mi,

Ke estas ni maristoj!"

_Tradukis_ B. Elmy.

The Esperantist, Complete · 第 36 / 1137 题