E.L.

* * *

Sinjorino B. atendis viziton de la Episkopo, kaj ŝi instruis la

knabserviston kion li devas fari. "Kiam vi alportos al lia moŝto

varman akvon, vi frapos je la pordo. Sendube la Episkopo demandos

"Kiu frapas?" Tiam vi devas respondi "La Knabo, mia Sinjoro."

La Episkopo venis kaj poste supreniris en sian ĉambron. La knabo

frapis kaj li demandis "Kiu estas tie?" La timema knabo respondis "La

Sinjoro, mia knabo."

* * *

Jen kio okazis al Anglolando, laŭ la gajhumora franca verkisto

Alphonse Allais. "Ĉar de longege oni elfosis Anglolandon por eltiri

karbon kaj feron, la granda insulo fariĝis tute kava, kaj sekve pli

malpeza ol la akvo kiu ĝin ĉirkaŭas. Ĝi do naĝis. Sed la Angloj

kiuj timis ke ilia patrujo povus fornaĝi al la Kontinento elpensis

kaj almetis la fadenegojn telegrafajn kiuj ludas la rolon de ŝnuroj

alligantaj la insulon al la firmaĵo. Sekve Anglujo estas firme

fiksita kaj ne povos perdiĝi en oceano."

_Tradukis_ E. Legoffre.

* * *

Maristeto demandis ŝipestron: Se oni scias kie objekto kuŝas, ĉu

oni povos diri ke ĝi estas perdita?

Neniel, respondis la ŝipestro.

Nu, via arĝenta krajoningo ne estas perdita, ĉar mi scias ke ĝi

kuŝas sur la fundo de la maro.

The Esperantist, Complete · 第 34 / 1137 题