ITALA SOMERO.

Malmulte da fremduloj konas la Liguran marbordon[1] dum la somera

sezono, inter la komenco de Junio kaj la finiĝo de Septembro. Ili

alvenas tien ĉi nur por eviti la malvarman nordan vintron, kaj, post

Pasko, ekforiradas. Ili nature volas reiri siajn hejmojn kaj

propraĵojn sed plimultaj, precipe personoj sen devoj kaj sen ia

okupado, veraj mondvagantoj, sekvis ilin, ĉar "La sezono estas

finiĝita"! Tiuj ĉi sopiras je aliaj lokoj, kie ili povos rekomenci

senfinajn vizitojn kaj ricevi ĉiutagajn invitojn al kunvenoj aŭ

aliaj amuzaĵoj. Ankaŭ multaj erare kredas ke la somera varmo estas

netolerebla. Sed iuj ne havante alian hejmon, aŭ aferistoj, restas,

tre kontentaj pro la trankvileco. Ili pace laboras aŭ verkas, kaj

ĝojas la senŝanĝeman belan veteron de la suda somero, ne timante

iom pli malbona ol tertrema skueto[2]. El ĉiuj monatoj, Junio estas

la plej bela; la ĝardenoj kaj la kamparoj estas florplenaj; la

olivujoj, ordinare tiel grizkoloraj, estas preskaŭ verdaj: la rozoj

kaj la kariofiloj[3], sufiĉe multekostaj dum la vintro, ne havas plu

valoron; oni povas havi plenbrakon de ili per danko. Julio estas

ankaŭ belega. La urbanoj komencas marbanojn, ĉar antaŭ la festo de

Johano Baptisto, la maro ne estas tre saniga.[*] Ĉiutage oni vidas

laŭlonge la marbordo junularon brunigitan de la suno, kaj kuŝitan

sur la ŝtonoj kvazaŭ krokodiloj. Antaŭ la sunkuŝiĝo familioj

malsupreniras al la maro, levas diverskolorajn tendetojn[4] en kiuj

ili sin senvestigos, kaj, post la bano, kunvespermanĝas. Kelkafoje

sed malofte, ŝarko proksimigas al la tero, sed kvankam tiuj ĉi

malagrablaj vizitantoj plioftiĝas, ĝis nun oni povas bani

sendanĝere. Oni diras ke la fiŝoj elvenis el la Ruĝa Maro tra la

Sueza Kanalo. Antaŭ ne longe unu el miaj Italaj amikoj estis

fiŝkaptanta vespere kaj malsupre, knabo naĝis. Subite la knabo

ekkriis "Ho, kia bela hundego." Mia amiko rigardis kaj ekvidis

proksime grandan fokon, ĉirkaŭ tri jardoj da longeco kiu lin

rigardis per siaj brilantaj kaj inteligentaj okuloj. La besto diris

"Papa" kaj "Mama" kaj tuj malaperis. Estis unu el la du specoj de

fokoj kiuj loĝas en la varmaj maroj. La Angla nomo estas Monaĥa

Foko (Monk Seal) oni edukas ilin sen malfacileco, kaj kelkafoje oni

vidas ilin en Eŭropaj urboj je la nomo "La Parolanta Fiŝo." La

fiŝistoj tie ĉi certigas min ke tiuj ĉi fokoj alvenos teren,

surrampos sur la sablon ĝis la proksimaj vinberejoj kaj ekmanĝos la

vinberojn. Mi mem dubas pri la vereco de la rakonto, sed eble iu el

miaj legantoj diros ĉu la fokoj estas iam herbmanĝantoj. Nun, kiam

ajn mi renkontas mian amikon, mi diras al li ke mi ĵus vidis fokon

sur la pinto de olivujo, serĉantan oleon por sia salato. Li mokas

kaj diras ke almenaŭ preter la vinberoj, la fokoj manĝas figojn!

La monato Aŭgusto estas iom tro varma, ĉar la suno brulegas la

tutan tagon; la noktoj estas mallongaj kaj venas preskaŭ neniam eĉ

pluvero. Do kiu povas, forflugas al la najbaraj maralpoj. Sed je la

komenco de Septembro la vetero estas de nove tre agrabla. La

sufiĉegaj fruktoj, persikoj, figoj kaj akvomelonoj anstataŭis la

florojn; kaj oni forgesas la sekiĝitajn ĝardenojn kaj la profundan

pulvon sur la stratoj.

Tiam, tro tro frue, Septembro finiĝas. La pluvoj aŭtunaj komencas:

la fremduloj ekrevenas, kaj la dolĉa paco kaj kvieteco de la someraj

monatoj estas foriritaj, kiel,

LA LASTA ROZO DE SOMERO.--(Moore).

Nun floras de l'somero

La sola lasta rozo.

La kunvivantoj ĝiaj

Velkis en mortripozo:

Ne estas flor' parenca,

Aŭ rozburĝono ia,

Por ĝemojn kaj ruĝiĝojn

Redoni al alia.

Mi ne vin lasos sole,

Sur la tronket' plendeti

Ĉar la beluloj dormas,

Vi devas kundormeti.

En morto, sen parfumo,

L'amikoj jam dormetas:

Do floron vian teren

Ĝentile mi disĵetas.

Mi tiel volus sekvi

Se l'amikec' finiĝus

Aŭ la juveloj brilaj

De l'amular' foriĝus:

Ĉar se la koroj veraj

Kaj dolĉaj ne plu estus,

En la dezerta mondo

Volonte kiu restus?

Clarence Bicknell.

The Esperantist, Complete · 第 23 / 1137 题