Eldonante novan organon estas kutime ke la Redaktoro skribu
malmultajn vortojn pri ĝia celo. Sed, ĉar Sinjoro Stead tiel
kapable faris tiunĉi en la unua artikolo, mi nur deziras rediri ke--
(1). _Nia celo estas disvastigi Esperanton kaj unuigi Anglajn
Geesperantistojn._
(2). _Tiu ĉi Gazeto neniel estas politika organo._
Ni korege fidas ke nia legantaro trafigos nin.
Jen estas tri gravaj metodoj por varbi novajn rekrutojn.
(1). _Paroladi kiel eble plej ofte pri Esperanto._
(2). _Disdoni librojn kaj broŝurojn._
(3). _Skribi leterojn kaj artikolojn pri Esperanto al ĵurnaloj,
ĉiam enhavante adreson de iu, kiu respondos al demandoj pri la
lingvo._
Ĉiuj povas utiligi la unuan el tiuj ĉi propagandiloj.
La libroj-disdono estas por riĉuloj, kaj ni esperas ke ili disdonos
niajn unufoliegojn kiuj estas aĉeteblaj je la stacidomaj librejoj de
Sroj. W. H. Smith & Sons. La verketo No. 52 ankaŭ estas taŭga
lernlibreto por eklernantoj.
Multaj amikoj jam skribis utilegajn artikolojn pri, per, pro, por
Esperanto, kaj tial varbis multajn aliĝantojn. Korege ni deziras
danki ilin, kaj ni esperegas ke ili uzados tiun ĉi bonegan metodon
por disvastigi Esperanton. Ni ĉiam provos daŭrigi la korespondadon
kaj per dankesprimo akceptos prestranĉaĵojn, kiam ajn oni sendos
ilin al ni.
Skeptikuloj ofte diras "Ĉu mi gajnus se mi eklernus Esperanton?" La
vera respondo certe estas "Jes"; sed ni devas aldoni ke oni povos
perdi monon per Esperanto. Ni ĵus ricevis Esperante-presitan sciigon
pri fremda loterio. La papero estas tre bona ekzerco por lernanto;
sed ni ne fidas je loterioj, kaj ni esperas ke nia legantaro atendos
ĝis kiam oni sendos ĉi tie anoncojn pri pli bonaj komercaj aferoj
ol loterioj antaŭ komencante rilatojn kun fremduloj. Kiam tiu ĉi
tempo venis, eĉ skeptikuloj silentiĝos.
Por fini, mi deziras aldoni koregan dankesprimon al ĉiuj Gesinjoroj
kiuj helpis min en mia malfacila verko, kaj kiuj, mi korfidas,
daŭrigos siajn helpojn en la estonteco.
La Redaktoro.