Unua vorto en unua artikolo de la unua ekzemplero de tiu ĉi Gazeto
estas signifa. "Esperanto!" Espero estas la ŝlosilo de la tuta
movado. Ni do esperas ke ni movadas. Ĉar ni esperas, ni eldonas tiun
ĉi Gazeton, ni fondas Esperantistajn grupojn kaj ni faradas ĉion,
kion ni povas, por disvastigi Esperanton en la mondo.
Esperantistoj ne utiligas maloptimistojn. Al "Giganto Malespero"
Esperanto estas sigelata libro. Kaj Espero, kiel sia fratinvirto
Fido, antaŭvidas je la estonteco, ridas je nepoveblecoj kaj diras
"Ĝi devas fari."
Kvankam Esperanto estas enradikata en kristanaj virtoj kaj lia idealo
estas atingebla nur en malproksima estonteco, ĝi tamen estas unu el
la plej simplaj kaj klare necesaj aferoj en la mondo. Ĝi estas tiel
simpla kaj necesa ke ni miregas ke homaro nur nun elpensis ĝin. Nun
estas neeble prokrastadi ĝian enkondukon, kiel necesega ilo por
internaciaj interrilatoj.
La deknaŭa centjaro, pli faciliginte vojaĝojn, necesigis elpenson
de internacia lingvo. La dudeka centjaro devas universaligi ĝian
alprenon. Ĝis tiam kiam _lingua franca_ aŭ universale akceptita
helpanto lingvo estas alprenata de ĉiuj nacioj, la pliiĝo de
internaciaj rilatoj estas ankaŭ pliiga laboro, ekkoleremeco kaj
malkomprenecoj.
Diversaj provoj estas jam faritaj por doni similan ilon. Unu post la
alia, ili malgrandiĝadis ĝis la nuna tempo, kiam Esperanto venkis.
Estas kredeble ke, je kuro de aĝoj, homara saĝeco povus elpensi
lingvon pli idealan ol Esperanto, sed ni ne povas atendi. Ni bezonas
helpantan lingvon, kaj ni tuj bezonas ĝin. Kaj, ĉar per unanima
konsento de ĉiuj el la plej kompetentaj aŭtoritatuloj, Esperanto
estas la plej bona ŝlosillingvo ĝis nun elpensita; ĉar oni ne
povas dubi ke ĝi estas multe la plej disvastigata kaj komprenata; ni
invitas ĉiujn Geanglojn ellerni Esperanton.
Speciale ni skribis "ŝlosillingvon" ĉar estas necese je la komenco
akcentegi la fakton ke nenia Esperantisto esperas aŭ deziras
anstataŭi alian lingvon per la enkonduko de Esperanto. Neniu sonĝas
devigi ĉiujn mondloĝantojn forlasi uzadon de siaj propraj lingvoj,
kiam ili interparolas kun gesamlandanoj en limoj de siaj naciaj
kaj domaj rilatoj. Oni nur antaŭmetas Esperanton kiel dua
lingvo, kiu, se universale uzita, ebligus ĉiulandanojn facile
interkomunikadi kun ia fremdulo, kia ajn estu lia patruja lingvo.
Tio kion ni esperas estas fari homaron dulingva.
En tiu ĉi Gazeto, fondita je Espero kaj Konfido ke la estonteco
pravigos nian kredon, ni kuraĝiĝas antaŭmeti koregan peton ke nia
legantaro etendos al ni la Bonfaradon kiun ni bezonos por senkulpigi
la neeviteblajn erarojn de novicoj. La kredo je redaktora ĉioscio
estas ĝenerale absurda, kaj estus tro memfida kaj ridinda en simila
eldono je tiu ĉi, kie Redaktoro kaj Kunlaborantoj estas ĉiuj
eklernantoj.
Ĉiuj proponoj kaj kritikoj estos plezure kaj per dankesprimoj
ricevataj.
"Neniu el ni estas senerara, eĉ la plej juna" estas saĝa proverbo,
precipe inda je akcepto de tiuj en entrepreno simila je tiu ĉi, kie
ni ĉiuj estas pli aŭ malpli novicoj, uzante lingvon kiu ankoraŭ
estas en sia infaneco.
Jen estas resumo de la kaŭzoj kiuj fondigis tiun ĉi organon de la
Esperanta movado en Britujo.
Ni estas Esperantistoj ĉar ni havas esperon kaj konfidon je la
progreso de homaro.
Ni estas Esperantistoj ĉar ni kredas ke, pro la senĉese kreskantaj
facilecoj por internacia komunikado, la alpreno de helpanta lingvo
estas neevitebla kaj absolute necesa.
Ni estas Esperantistoj ĉar la alpreno de Esperanto ebligos al
ĉiajnaciaj homoj partopreni la plej bonajn aldonojn kiujn ĉiu povis
aldoni al la pensoj kaj sciigoj de la mondo.
Ni estas Esperantistoj ĉar jen estas bonaj komercaj profitoj per la
alpreno de simila ilo per kiu komercistoj povos priskribi, anonci kaj
vendi siajn produktojn en ĉia lando sen la deviga helpo de
tradukistoj; kaj fine--
Ni estas Esperantistoj ĉar, sen simila ŝlosillingvo, ni neniam
povos praktike efektivigi la altegan veron pri la universala frateco
de ĉiuj nacianoj.
Tial ni eldonas tiun ĉi malgrandan organon kaj korege invitas
ĉiujn, kiuj partoprenas tiujn ĉi fidojn kaj idealojn, informiĝi
pri tiu ĉi Esperantista movado kaj vidi por si ĉu ne estus bone ke
ankaŭ ili aliĝus al Esperantistaro.
_Laŭvorte tradukita de la_ Redaktoro.