PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG

Tabelo de enhavo.

Antaŭparolo 7

Vivo kaj verkado de Chamisso 8

Al Adelberto de Chamisso 9

Adelberto de Chamisso al Julius Eduard Hitzig 10

Fouqué al la sama 11

Hitzig al Fouqué 12

Al mia malnova amiko Petro Schlemihl 14

La mirinda historio de Petro Schlemihl 16

Notoj 80

Antaŭparolo.

Antaŭ 100 jaroj, en 1822, aperis la unua tradukaĵo de _Peter

Schlemihl_; franca, ĉe _Ladvokat_ en Parizo. Ĝi estis farita de

la frato de _Chamisso_, kontrolita de li mem kaj -- ŝanĝita (laŭ

komisio) de la eldonisto: por doni al ĝi francecan eksteraĵon[F1].

Cent jaroj el Chamisso faris klasikulon; donis al li la rajton,

_sen_ la perado de koncesiema adaptisto paroli al la Tutmondo.

Plenumiĝu do pri la libro Schlemihl la sorto de Schlemihl, ĝia

heroo: La sepmejlobotoj Esperanto ĝin portu trans etnografiajn kaj

geografiajn baraĵojn.

Ekiru vian vojon, rakonto pri la viro, kiu perdis sian ombron;

-- sian patrujon, kiel oni legis. Ĉie, kien ĉi-foje vi venos,

vi renkontos homojn, al kiuj okazis same kiel al via dunacia

elpensinto. Homojn, kiujn oni kulpigis pri simileco kun Schlemihl,

pri nehavo de ombro-patrujo, sole ĉar ilia ombro vere havas la

kvalitojn de ombro: ĉar ĝi ne malebligas la interproksimiĝon de la

ombrohavantoj, povante sen difektiĝo kunfandiĝi kun aliaj ombroj al

pli granda unuaĵo. Egale la esperantistoj kaj Chamisso spertis pri

la neantoj de sia ombro:

„Se mi ĝin montris, ili pro intenc’

Ne vidis, rido ilin eksufokis.

Sed oni portas tion malgraŭ vol’;

Se nur senkulpo restas por konsol’.“

1916 (jaro de l’ tradukado) kaj 1922 (jaro de l’ revizio kaj apero).

Eugen Wüster.

Vivo kaj verkado de Chamisso.

Adelberto de _Chamisso_[F2] naskiĝis la 30. I. 1781 en Ĉampanio.

Naŭjara li elmigris kun siaj gepatroj al Pruslando. Tie li komencis

en 1798 la soldatan karieron enirante infanterian regimenton; li

restis ankaŭ, kiam liaj gepatroj reiris Franclanden. La indigno pri

la kapitulaco de _Hameln_ instigis lin, forlasi la militistan

profesion. Pasiginte kelke da tempo en sia naskolando, li ekdediĉis

sin en 1812 al universitataj studoj kaj pli poste ĝoje akceptis la

inviton al partopreno en mondvojaĝo kun filo de la komedia verkisto

_Kotzebue_; li esperis, trovi per ĝi liberigon de la interna

malharmonio, kiun kaŭzis en li la bataloj pro libereco. En 1818 li

edziĝis kaj ricevis ŝtatan oficon en scienca fako. Tri jarojn, post

kiam li estis eknomata membro de la Akademio de l’ Sciencoj, li

mortis la 21. VIII. 1838, viktimo de speciale forta atako de kronika

bronkito.

Liaj unuaj literaturaĵoj estis poemoj. Sekvis _Petro Schlemihl_,

kiu estas tradukita en preskaŭ ĉiujn lingvojn de kulturo; la jaro de

ĝia estiĝo estas 1813, kaj spegulas sin en ĝi la tiamaj malkvieto kaj

senceleco de la aŭtoro mem. Kune kun _Gaudy_ la poeto germanecigis

la _Chansons_ (Kantaĵojn) de _Béranger_ kaj redaktis dum kelke da

tempo la _Musenalmenach_ (Almanakon de l’ muzoj). Kvankam laŭ

naskiĝo Chamisso ja estis franco, li sukcesis la unua, doni al la

tercetoj pure germanan karakteron; ekz. en siaj poemoj _Retraite_

(Vespersignalo), _Matteo Falcone, der Korse_ (..., la korsikano)[F3]

kaj, speciale citinda, _Salas y Gomez_. Krom la lingvistikaĵo

_Über die Hawaische Sprache_ (Pri la havaja lingvo) Chamisso

postlasis ankoraŭ aliajn sciencajn verkojn, precipe naturhistoriajn:

_De animalibus quibusdam e classe vermium Linnaei etc._ (Pri iaj

bestoj el la klaso de l’ vermoj laŭ Linné k. s.), _Übersicht der in

Norddeutschland vorkommenden nützlichsten und schädlichsten Gewächse_

(Epitomo de la plej utilaj kaj de la plej malutilaj kreskaĵoj

troviĝantaj en Nord-Germanio), _Bemerkungen und Ansichten auf einer

Entdeckungsreise unter Kotzebue_ (Rimarkoj kaj opinioj dum eltrova

vojaĝo direktita de _Kotzebue_) kaj _Beschreibung einer Reise um

die Welt_ (Priskribo de vojaĝo ĉirkaŭ la mondo).

Al Adelberto de Chamisso.

Se franc’ germanon nun renkontas

Kaj noble ardas ĉies kor’,

Tuj kaptas ili kun fervor’

La glavon, kaj batal’ ekfontas.

Pli alta kampo de batal’

Kunigas nin, en flam’ pli hela.

Ho glor’ al vi, amik’ fidela,

Kaj al la liga ideal’!

1813. Fouqué[F4].

Adelberto de Chamisso al Julius Eduard Hitzig[1].

Vi forgesas neniun, vi do supozeble ankoraŭ memoras iun Petro

_Schlemihl_[2], kiun vi en pasintaj jaroj kelkfoje vidis ĉe mi;

li estis longagamba homo, kiun oni opiniis mallerta, ĉar liaj

movoj estis ĝenitaj, kaj kiu pro sia inerto estis konsiderata kiel

maldiligenta. Mi amis lin. Vi ne povas esti forgesinta, kiel li foje

en nia junula tempo pasis al ni tra la sonetoj; mi kunprenis lin

al unu el la poeziaj tekunvenoj, kie li ekdormis ankoraŭ dum la

skribado, ne ĝisatendante la legon. Nun mi ankaŭ memoras ŝercon,

kiun vi faris pri li. Nome vi jam, Dio scias kie kaj kiam, vidis lin

en malnova nigra kurtko[3], kiun, estas vere, li tiutempe ankoraŭ

ĉiam surhavis, kaj vi diris: „Tiu homo devus esti nomata feliĉa,

se lia animo estus nur duone tiom senmorta kiel lia kurtko“.

-- Tiel malalte vi ĉiuj taksis lin. Koncerne min, mi amis lin.

-- De tiu Schlemihl, kiun antaŭ multe da jaroj mi perdis el la

vido, devenas la kajero, kiun mi volas konigi al vi. Nur al vi,

_Eduard_, al mia plej proksima, plej intima amiko, al mia pli

bona mio, de kiu mi povas kaŝi nenian sekreton, mi ĝin konigas; nur

al vi kaj, memkompreneble, al nia _Fouqué_[4], same kiel vi

radikanta en mia animo; sed en li mi ĝin konigas nur al la amiko,

ne al la poeto. Vi ambaŭ komprenos, kiel malagrable estus al mi,

se eble la konfeso, kiun honesta viro konfidante miajn amikecon

kaj lojalon faris sur mia brusto, en verko de poeto estus fiksata

al la pilorio; aŭ se nur iel ajn estus profane traktata, kvazaŭ

malbona ŝerco, afero, kiu ne estas tio kaj ne devas esti. Mi mem,

estas vere, devas konfesi mian bedaŭron, ke tiu historio, kiu

nur fariĝis stultnaiva sub la plumo de la brava viro, ne povas

esti prezentata de pli lerta fremda mano en sia tuta komikeco. Kion

_Jean Paul_ estus farinta el ĝi! -- Cetere, kara amiko, eble en

ĝi multaj estas cititaj, kiuj ankoraŭ vivas; ankaŭ tio devas esti

atentata.

Ankoraŭ vorton pri la maniero, kiel mi ricevis tiujn foliojn.

Hieraŭ matene ĉe mia vekiĝo oni transdonis ilin al mi. Stranga

viro, kiu portis longan grizan barbon kaj surhavis tute eluzitan

nigran kurtkon, kun botanika skatolo super tiu kaj, ĉe la malseka,

pluva vetero, kun pantofloj sur siaj botoj, estis demandinta pri mi

kaj lasinta por mi tion; li estis pretendinta veni el Berlino.

_Kunersdorf_[5], la 27an de septembro 1813a.

Adelbert von Chamisso.

P.-S. Mi almetas por vi desegnaĵon de la okulfrapa figuro, faritan

de la lerta _Leopold_[6], kiu ĝuste staris ĉe sia fenestro.

Kiam li vidis, kiom grava estas por mi tiu skizo, li volonte donacis

ĝin al mi[F5].

Fouqué[4] al la sama.

Estas taskigite al ni, kara _Eduard_, konservi la historion de la

kompatinda Schlemihl; konservi tiel, ke ĝi estu ŝirmita de la

okuloj, kiuj ne devas enrigardi en ĝin. Jen malfacila tasko. Da tiaj

okuloj ekzistas sufiĉe multe, kaj kiu mortemulo povas determini la

sortojn de manuskripto; de aĵo preskaŭ pli gardenda ol eldirita

vorto. Jen do mi agas kiel iu kaptita de kapturno, kiu en sia timo

preferas tuj salti en la abismon: mi presigas la tutaĵon.

Kaj tamen, Eduard, ekzistas pli seriozaj kaj pli bonaj motivoj por

mia konduto. Se mi ne plene eraras, en nia kara Germanio batas multe

da koroj kapablaj kaj ankaŭ indaj kompreni la kompatindan Schlemihl,

kaj trans la vizaĝon de ne malmultaj veraj samlandanoj pasos rideto

de kortuŝo ĉe la maldolĉa ŝerco, kiun aranĝas la vivo pri li,

kaj ĉe la senmalica, kiun li aranĝas pri si mem. Kaj vi, mia

Eduard, kiam vi rigardos tiun funde sinceran libron kaj ĉe tio

pensos, ke multe da nekonataj korparencoj kun ni ekamos ĝin, eble

ankaŭ sentos guton de balzamo falanta en la ardan vundon, kiun al vi

kaj al ĉiuj vin amantaj faris la morto.

Kaj fine: ekzistas -- mi konvinkiĝis pri tio per multaj spertoj

-- ekzistas por la presitaj libroj genio, kiu metas ilin en la

ĝustajn manojn kaj, se ne ĉiam, tamen tre ofte detenas de ili la

malĝustajn. Ĉiukaze li havas nevideblan pendseruron antaŭ ĉiu

vera verko de spirito kaj koro kaj scias kun tute neerarigebla lerto

ŝlosi kaj malŝlosi ĝin.

Al tiu genio, mia tre kara Schlemihl, mi konfidas vian rideton kaj

viajn larmojn. Kaj nun, gardu vin Dio!

_Nennhausen_[7], fino de majo 1814a. Fouqué.

Hitzig al Fouqué.

Jen do la rezultaĵoj de via ekstrema decido, presigi la

Schlemihl-historion, kiun ni devis konservi kiel sekreton konfiditan

nur la ni: ne sole francoj kaj angloj, holandanoj kaj hispanoj

tradukis ĝin kaj amerikanoj depresis ĝin de la angloj, kiel mi

detale sciigis en mia „_Gelehrtes Berlin_“[8]; sed ankaŭ por

nia kara Germanio estas aranĝata nova eldono kun la desegnaĵoj de

la angla, kiujn faris la fama _Cruikshank_[9] laŭ la vivo, per

kio la afero nedubeble ankoraŭ multe pli diskonatiĝos. Se mi ne

konsiderus vin sufiĉe punita pro via propraŭtoritata procedo

(ĉar al mi vi ja en 1814 tute nenion diris pri la eldonado de la

manuskripto) per tio, ke nia Chamisso ĉe sia velirado ĉirkaŭ la

mondo, en la jaroj 1815a ĝis 1818a, certe en Ĉilo kaj Kamĉatko

kaj eble eĉ ĉe sia amiko, la nun mortinta _Tameiamaia_ sur

_O-Wahu_ plendis pri ĝi, -- tiam mi ankoraŭ nun postulus de vi

publike pravigon.

Sed, se mi eĉ volus, -- kio okazis, ne estas malfarebla kaj via

atendo estis prava: multaj, multaj geamikoj kun ni ekŝatis la

libreton en la lastaj dek tri sortoplenaj jaroj, antaŭ kiuj ĝi

eniris la mondon. Neniam mi forgesos la horon, en kiu mi legis

ĝin unuafoje al _Hoffmann_[10]. Ekster si pro plezuro kaj

atentostreĉo, li estis alforĝita al miaj lipoj, ĝis kiam mi

finis; li estis malpaciencega, koniĝi la poeton persone, kaj,

ĝenerale tiom malinklina al ĉia imito, li tamen ne kontraŭstaris

al la tento, krei sufiĉe nesukcesan varianton de la ideo de l’

perdita ombro en la perdita spegula bildo de Erasmo _Spikher_

(en sia rakonto _La aventuroj de la silvestra nokto_). Eĉ

inter la infanojn nia mirinda historio sukcesis trabati al si vojon;

foje, en hela vintra vespero, mi iris kun ĝia rakontinto sur la

_Burgstraße_[11], kiam knabo okupiĝanta sur la glitkurejo

ridis pri li; li kaptis la knabon kaj metis lin sub sian ursan

mantelon, kiun vi bone konas. La knabo silentis kaj ne movis sin; sed

kiam li estis remetita teren kaj jam sufiĉe malproksime de ni --

irintaj pluen, kvazaŭ nenio okazis --, tiam li lautvoĉe postkriis

al sia rabinto: „Gardu vin, Petro Schlemihl!“

Tiel, mi pensas, la brava homo ankaŭ en sia nova, delikata vesto

ĝojigos multajn, kiuj ne vidis lin en la simpla kurtko de 1814. Por

tiu kaj tiu krome ankoraŭ estos surprize, en la diplomita prusa

oficiro, la botanikisto kaj mondvojaĝisto, ankaŭ historiografo

de la fama Petro Schlemihl, plie koniĝi lirikiston, kiu, ĉu

eksonigante malajajn ĉu litovajn melodiojn, ĉie elmontras, ke lia

poezia koro estas ĝuste lokita[12].

Tial kara Fouqué, en la fino tamen ankoraŭ sinceran dankon pro

la aperigo de la unua eldono; kaj akceptu kun niaj amikoj mian

bondeziron por ĉi tiu dua.

_Berlino_, en januaro 1827a. Eduard Hitzig.

Al mia malnova amiko Petro Schlemihl[13].

Post longe jen skribaĵo via venas

Sub mian manon ree, kaj -- ho mir’! --

Pri nia amikeco pens’ min prenas

Dum la unua en la mondo ir’.

Malĝusta honto min jam ne retenas,

Maljuniĝinta kaj grizhara vir’:

Mi kiel iam nomos vin amiko,

Konfesos tia min al la publiko.

Amiko kompatinda, ne suferis

Mi tiom de l’ Ruzulo, kiom vi.

Al kio mi celadis kaj esperis,

Ja preskaŭ ĉio restis iluzi’;

Sed ke la ombro min al li liveris,

Ne gloros la grizulo sin pri mi.

La ombro kunnaskita al mi restis,

Kaj ĝi neniam ajn perdita estis.

Sed min, de infanpura konscienc’,

Anstataŭ vian mankon ili mokis. --

Ĉu inter ni ne estas diferenc’? --

Schlemihl, la ombro? oni min postvokis;

Se mi ĝin montris, ili pro intenc’

Ne vidis, rido ilin eksufokis.

Sed oni portas tion, malgraŭ vol’;

Se nur senkulpo restas por konsol’.

„Kaj kio do la ombro estas vere?“

Mi nun demandas, kiel oni min,

Ke ĝin taksadas tiel malmodere

De l’ mondo senkompata la rutin’?

Deknaŭmiltaga vivospert’ surtere

Forprenas tian juĝon en la fin’;

Ĉar ni la ombron estantaĵo fidas,

Ĝis ni estaĵojn ombriĝantaj vidas.

Konsentas tion ni per manoprem’,

Schlemihl, senŝanĝe ni antaŭeniros;

Ankoraŭ pli donitaj al ni mem,

Nenies ajn favoron ni aspiros.

Ni proksimiĝas jam al la ekstrem’:

Ĉu ridon, ĉu riproĉon ni akiros,

Post la ventego ni en la haveno

Dormados tamen sane kaj sen ĝeno.

_Berlino_, aŭguston 1834an.

La mirinda historio de Petro Schlemihl · 第 2 / 16 题