LA RAKONTO PRI LA MALBONKONDUTA KNABETO

Foje estis malbonkonduta knabeto nomigxanta Jacxjo--tamen, se vi

bonvolas tion konstati, okazas ke malbonkondutaj knabetoj preskaux cxiam

nomigxas Jacxjo en viaj dimancxlernejaj instrulibroj. Strange estis,

tamen vere, ke cxi tiu knabeto nomigxis Jacxjo.

Ankaux li ne havis malsanan patrinon--malsanan patrinon kiu estis pia

kaj suferis pro ftizo kaj gxojus kusxigxi en la tombo kaj ripozadi

se sxi ne sentis fortan amon al sia knabo kaj anksiecon ke la mondo

farigxu kruela kaj malamikema pri li post sxia forpaso. Plejparte la

malbonkondutaj knaboj de la dimancxlernejaj instrulibroj nomigxas Jakobo

kaj havas malsanajn patrinojn kiuj lernigas al ili kiel diri, "Nun mi

min kusxigas," ktp., kaj dormigas ilin kantante kun dolcxaj plendaj

vocxoj kaj tiam kise deziras al ili bonan nokton kaj surgenuigxas apud

la lito kaj ekploras. Sed pri tiu ulo estis malsame. Li nomigxis Jacxjo

kaj lia patrino estis tute bonsana--suferis pro nenia ftizo nek alia

ajn malsano. Sxi estis pli dika ol maldika, ne estis pia. Krome, sxi

sentis nenian anksiecon pri Jacxjo. Sxi diris ke se li rompigus al si

la kolon, la perdo ne estus granda. Sxi cxiam deziris bonan nokton

al Jacxjo pugfrape, neniam kise. Tute male, kiam sxi estis preta lin

postlasi, sxi tordis al li la orelojn.

Foje tiu malbonkonduta knabeto sxtelprenis la sxlosilon de la

mangxosxranko kaj eniris tien sxtelpasxe kaj provizis sin per marmelado

kaj plenigis la ujon je gudro por ke la patrino neniam prikonsciu la

diferencon. Sed subite horora sento ne invadis lin kaj nenio sxajnis

flustri al li, "Cxu estas juste malobei mian patrinon? Cxu fari tion

ne estas peko? Kien foriras malbonkondutaj knabetoj kiuj elmangxas la

marmeladon de sia bona afabla patrino?" kaj tiam li ne surgenuigxis tute

sole, promesante neniam plu malbonkonduti kaj starigxis kun malpeza

felicxa koro kaj iris konfesi cxion al sia patrino kaj petis ke sxi

lin pardonu kaj ricevis sxian benon dum plenigis sxiajn okulojn larmoj

de fiereco kaj dankemo. Ne. Tiel la afero evoluas cxe cxiuj ceteraj

malbonkondutaj knaboj en libroj. Sed tute alimaniere gxi evoluis cxe tiu

Jacxjo, malgraux ties strango. Li mangxis la marmeladon kaj taksis gxin

cxefranga en sia peka kruda maniero; kaj li enigis la gudron kaj taksis

ankaux tion cxefranga kaj ridis kaj rimarkis "ke la oldulino ekhenos"

kiam sxi ekscios tion kaj kiam sxi eksciis efektive tion, li malkonfesis

havi informajxojn pri gxi kaj sxi pugfrapis lin severe kaj estis li mem

kiu ekploris. Cxiel tiu knabo estis stranga. Cxio rezultis malsame cxe

li ol cxe la malbonkondutaj Jakoboj de la libroj.

Foje li suprengrimpis en la pomarbojn de Kultivisto Akorno por

sxtelpreni pomojn kaj la brancxego ne rompigxis kaj li ne falis

kaj rompigis al si la brakon, ne sin mordigis per la hundego de la

kultivisto, ne malviglis dum semajnoj sur malsanula lito, ne pentis,

ne entreprenis ekbonkondutigxi. Ho, ne! Li sxtelprenis tiom da pomoj

kiom li deziris kaj malsuprengrimpis en bona stato. Kaj li estis nepre

preta por la hundo ankaux kaj renversis gxin per lancxita briko kiam tiu

atakis lin. Estis ege strange. Similajxo neniam okazis en tiuj mildaj

libretoj havantaj jaspitajn kovrilojn kaj bildojn pri viroj surportantaj

hirundovostajxajn jakojn kaj sonorilkronitajn cxapelojn kaj pantalonojn

havantajn malsuficxe longajn krurumojn kaj virinoj kies robtalioj estas

subbraknivelaj kaj ne havas subjupajn ringegojn. Nenio simila en iu ajn

el la dimancxlernejaj libroj.

Foje li sxtelprenis la posxtrancxilon de la instruisto kaj kiam li timis

ke la misfaro malkovrigxu kaj ke la instruisto vipu lin, li sxtelmetis

gxin en la kaskedon de Georgo Vilsono--la filo de la kompatinda Vidvino

Vilsono, la morala knabo, la bonkonduta knabeto de la vilagxo kiu cxiam

obeis al sia patrino, neniam diris mensogojn, sxatis siajn lecionojn,

sxategis Dimancx-Lernejon. Kaj kiam la trancxilo terenfalis el la

kaskedo kaj la kompatinda Georgo klinis la kapon kaj rugxigxis kvazaux

agnoskante sian kulpon, kaj la cxagrenita instruisto taksis lin kulpa

pri la sxtelpreno kaj kiam la viro staris apud la knabo, malsuprenigonte

la vipon sur la tremantajn sxultrojn de tiu, subite aperis meze de

ili nenia blankhara malprobabla jugxisto de la paco, prenante belan

starpozon kaj dirante: "Liberigu tiun noblan knabon! Jen staras la

kauxranta kulpinto! Mi preterpasis la lernejpordon dum la interleciona

ludpauxzo kaj, malvidate mi mem, mi vidis fari la sxtelprenon!" Kaj tiam

Jacxjo ne ricevis pugbatadon kaj la respektinda jugxisto ne deklamis

homilion al la plorema lernejanaro kaj ne prenis la manon de Georgo

kaj diris ke tia knabo meritas lauxdadon kaj tiam ne invitis tiun

veni logxi cxe li kaj balai la oficejon kaj estigi fajrojn kaj fari

irtaskojn kaj haki lignon kaj studi la juron kaj helpi lian edzinon

plenumi domtaskojn kaj disponi pri la tuta postrestanta tempo por ludi

kaj ricevi cxiumonatan kvardekcendosalajron kaj esti felicxa. Ne. En la

libroj okazintus tiel sed ne okazis tiel al Jacxjo. Nenia enmiksigxema

maljuna pektenaspekta jugxisto ekaperis por estigi gxenojn kaj tial

la modelknabo Georgo ricevis pugbatadon kaj Jacxjo felicxis pro tio

cxar, vi scias, Jacxjo malamegis moralajn knabojn. Jacxjo diris ke

li "malestimas tiajn molacxulojn." Tia estis la lingvajxacxo de tiu

malbonkonduta malbonzorgata knabo.

Sed la plej stranga evento iam okazinta al Jacxjo estis la fojo kiam li

iris boatadi en dimancxo kaj ne sin dronigis kaj tiu cetera fojo kiam

sxtormo kuratingis lin dum li fisxkaptadis en dimancxo kaj ne trafis lin

fulmo. Ho, vi povus tralegi cxiujn dimancxlernejajn instrulibrojn inter

nun kaj Kristnasko sen iam malkovri similajxon. Ho, ne! Vi ekscius ke

cxiuj malbonkondutaj knaboj irantaj boatadi en dimancxo senmanke dronas.

Kaj cxiujn malbonkondutajn knabojn kuratingatajn de sxtormoj dum ili

fisxkaptadas en dimancxo senmanke fulmo trafas. Boatoj veturigantaj

malbonkondutajn knabojn cxiam renversigxas en dimancxo kaj cxiam okazas

sxtormoj kiam malbonkondutaj knaboj fisxkaptadas en dimancxo. Kiel tiu

Jacxjo iam eskapis tian sorton mi taksas nepra mistero.

Tiu Jacxjo gxuis sorcxitan vivon--devas esti tiel. Nenio sukcesis lin

difekti. Li ecx transdonis al bestogxardena elefanto tabakbulon kaj la

elefanto ne forfaligis al li la kapon per rostrobato. Li kontrolis la

enhavon de la mangxosxranko sercxante pipromentan esencon kaj ne eraris

trinkante brandon. Li sxtelprenis la pafilon de sia patro kaj iris

cxasadi en dimancxo kaj ne forpafis tri-kvar fingrojn. Li pugnebatis

sian fratineton sur la tempion kiam li kolerigxis kaj sxi ne restis

en dolorego dum longaj somertagoj kaj ne mortis kun dolcxaj surlipaj

pardonvortoj kiuj duobligis la angoron de lia rompigxanta koro. Ne, sxi

baldaux resanigxis. Li forfugxis kaj finfine surmarigxis kaj kiam li

revenis li ne estis malfelicxa kaj sola en la mondo kaj liaj gekaruloj

ne dormis en la trankvila pregxeja tombejo kaj la de grimpoplantoj

kovrata logxdomo de lia knabeco ne falis en kadukecon kaj ruinajxojn.

Ho, ne! Li hejmenrevenis tiel ebria kiel saksxalmisto kaj tuj sukcesis

aligxi al la fajrobrigado.

Kaj li plenkreskuligxis kaj edzigxis kaj naskigis grandan familion kaj

sencerbigis ilin cxiujn iun nokton per hakilo kaj sin ricxigis uzante

diversajn trompajxojn kaj ruzojn kaj nun li estas la plej infera, plej

malica kanajlo de sia naskigxvilagxo kaj estas universale respektata

parlamentano.

Tial vi konsciu ke neniam estis malbonkonduta Jacxjo en la

dimancxlernejaj libroj gxuinta tian sinsekvon da bonsxancoj kiel tiu

pekema Jacxjo kun la sorcxita vivo.

* * * * *

Mark Twain: Tri Noveloj · 第 6 / 7 题