LA FIFAMA SALTANTA RANO DE KALAVERO-KONTEO

Konforme al peto de amiko skribinta al mi el Oriento, mi vizitis afablan

paroleman maljunan Simonon Hveleron kaj enketis pri amiko de mia amiko,

Leonido V. Smilejo, responde al la peto, kaj mi cxi tie alfiksas la

rezultajxon. Mi sentas kasxitan suspekton ke Leonido V. Smilejo estas

mito; ke mia amiko neniam konis tian personon; kaj ke li nur hipotezis

ke se mi demandus al Hvelero pri li, tio memorigus al la multagxulo sian

fifaman _Jacxjon_ Smilejon, kaj li ekoficus, enuigante min per kelkaj

agacantaj tiurilataj rememorajxoj tiel longaj kaj tedaj kiel senutilaj

por mi. Se tio estis la celo, okazis sukceso.

Mi trovis Simonon Hveleron en komforta dormetado apud la servocxambra

stovo de la kadukinta drinkejo de mortanta mineja kampadejo nomigxanta

Cxe-Angxelo kaj konstatis ke li estas dika kaj kalva kaj portas sur sia

trankvila vizagxo mienon de cxarmaj mildeco kaj simpleco. Li vekigxis

kaj salutis, dezirante al mi bonan tagon. Mi diris al li ke amiko mia

petis ke mi enketu pri kara kamarado de lia knabeco nomigxanta Leonido

V. Smilejo--Pastoro Leonido V. Smilejo, juna predikisto pri la Biblia

mesagxo lauxraporte logxinta antauxe en Cxe-Angxelo. Mi aldonis ke, se

S-ro Hvelero scipovos informi min pri tiu Pastoro Leonido V. Smilejo, mi

sxuldos al li multajn reciprokajn komplezojn.

Simono Hvelero malantauxenirigis min en angulon kaj blokadis min tie per

sia segxo, tiam sidigxis kaj evoluadigis la tedan rakonton sekvontan

cxi tiun alineon. Li neniam ridetis, neniam kuntiris la brovojn, neniam

senigis la vocxon je la mildaritma tonalo al kiu li agordis sian

komencan frazon, neniam elmontris la plej etan indicon pri entuziasmo.

Tamen laux la tuta longo de la senfina rakonto kuris vejno da imponaj

seriozo kaj sincero komprenigantaj klarscie al mi ke, anstataux imagi

ke lia rakonto ampleksas ridindan aux absurdan temaron, li taksas gxin

vere grava afero kaj admiras ties du heroojn kiel virojn disponantajn

transcendan genion pri altnivela _lerteco_. Mi lasis lin dauxrigi

siamaniere la rakontadon, neniam lin interrompante ununuran fojon.

"Pastoro Leonido V.--Ho, nu, Pastoro Leo--Nu, foje cxeestis cxi tie

ulo nomigxanta _Jacxjo_ Smilejo, en la vintro de '49, aux eble estis

la printempo de '50--mi ne memoras precize, iel, kvankam la kialo

pro kiu mi opinias ke estis unu aux la alia estas tio ke mi memoras

ke la klintrogego ankoraux ne estis finkonstruita kiam li alvenis la

kampadejon. Tamen li estis la plej stranga ulo kiun oni iam vidis

kiam temis pri cxiam veti pri kio ajn surscenejigxas kondicxe ke li

sukcesu instigi iun veti pri la kontrauxa flanko, kaj se ne, li mem

sxangxis vetflankon. Placxis al li iu ajn arangxo placxanta al la

kontrauxvetanto. Se li nur sukcesus starigi veton, _li_ kontentigxis.

Tamen li estis bonsxanca, malkutime bonsxanca. Preskaux cxiam li

venkis. Li estis cxiam preta kaj atendanta oportunon. Kion ajn oni

menciis, li proponis priveti gxin kaj priveti iun ajn flankon, laux

via deziro, kiel mi jxus menciis. Se okazis vetkuro por cxevaloj, je

ties finigxo vi trovis lin multricxigita aux nepre senmonigita. Se

okazis hundobatalo, li vetis pri gxi. Se okazis katbatalo, gxin li

privetis. Se okazis kokbatalo, li gxin privetis. Nu, se du birdoj

sidis sur barilo, li vetis pri kiu el ili forflugos antaux la alia.

Kaj se okazis evangeliza kunveno, li cxeestis gxin senmanke por veti

pri Pastoro Valkero kiu estis, laux lia takso, la plej bona oratoro

de la regiono, kaj tia li estis certe, kaj bona viro. Kaj se li vidis

krampkrur-insekton eksurvojigxi en iu ajn direkto, li vetis pri kiom

da tempo la besteto bezonos por atingi sian cellokon--kiu ajn estu la

loko. Kaj se vi konsentis priveti kontraux li, li konsentis postsekvi

tiun krampkrur-insekton gxis Meksikio por ekscii kien gxi celas iri kaj

dum kiom da tempo gxi estos survoje. Multaj el la knaboj de cxi tie

vidis tiun Smilejon kaj kapablas raporti al vi pri li. Nu, entute egalis

al _li_--li bonvolis veti pri io _ajn_--la lauxdamne plej stranga

ulo. La edzino de Pastoro Valkero malsanis foje, dum multe da tempo,

kaj sxajnis ke oni ne sukcesos sxin savi. Tamen iun matenon li eniris

kaj Smilejo ekdemandis al li kiel sxi fartas kaj li diris ke sxi fartas

iom pli bone nun--danke al Nia Sinjoro pro Lia senfina kompato--kaj

progresas tiel favore ke, kun la beno de Providenco, sxi finfine

resanigxos kaj Smilejo, antaux ol pripensi la aferon, diris: 'Nu, mi

vetas je du dolaroj kaj duono ke ne.'

"Cxi tiu cxi Smilejo havis cxevalinon--la knaboj kromnomis sxin la

'dekkvinminutajxo' sed ili faris tion nur por sxerci, vi scias, cxar

kompreneble sxi estis pli rapida ol tio--kaj li ofte vetgajnis monon

pri tiu cxevalinacxo, malgraux tio ke sxi estis tiel malrapida kaj cxiam

suferis pro astmo aux tempro aux ftizo aux io simila. Kutime ili cxiam

cedis al sxi du-tricent-jardan frustarton kaj tiam preterpasis sxin

survoje. Tamen cxe la finfinigxo de la konkurso sxi ekscitigxis kaj

farigxis kvazaux urgxpelata kaj komencis antauxenkaprioli kaj largxe

disapartigi la gambojn, etendante la krurojn facilartike, foje en la

aeron, foje vojoflanken en la direkto al la bariloj kaj suprenlevante

piedbate tr-o-o-n da polvo kaj estigante tr-o-o-n da bruacxego pro

tusado kaj ternado kaj mungado--kaj cxiam atingi la venkobudon kun

cxirkaux kololonga antauxeco, laux la plej bona takso.

"Kaj li havis etan malgrandan buldogidon kiu, kiam vi gxin rigardis,

sxajnis tute senvalora, kapabla nur sidadi kun feroca aspekto, atendante

bonan sxancon por sxtelpreni ion. Tamen tuj post kiam oni privetis

gxin, gxi farigxis tute alia hundo. Gxia submentono komencis elstari

kiel vaporboata teuxgo kaj gxiaj dentoj malkovrigxis kaj ekbrilis kiel

altfornoj. Kaj se cetera hundo gxin atakis kaj gxin skuis cxifonacxe

kaj mordis gxin kaj lancxis gxin du-trifoje trans la sxultron, Andreo

Gxaksono--tio estis la nomo de la hundido--Andreo Gxaksono cxiam

sxajnigis propran kontentigxon, kvazaux atendinte nenion alian--rezulte

de kio la vetoj dauxre kaj redauxre duobligxis kaj reduobligxis en la

kontrauxa flanko, gxis kiam cxiuj finvetis. Tiam subitege li alkrocxis

tiun alian hundon perbusxe jxus cxe la artiko de ties malantauxa kruro

kaj tenis gxin en seninterrompa frostigxo. Li ne macxacxis, vi komprenu,

nur busxtenis kaj persistegis gxis kiam ili koncedis la venkon, ecx

se temis pri tutjara dauxrotempo. Smilejo cxiam gajnis la vetpremion

helpe de tiu hundido gxis kiam la besto devis konkursi kontraux hundo

perdinta siajn malantauxajn krurojn forsegitajn per disksegilo, kaj kiam

la vetado atingis finan punkton kaj la mono jam kusxis surgrunde kaj

Andreo Gxaksono ekpretis efektivigi sian plej sxatatan alkrocxmanovron,

tujege li konsciis kiel oni lin supertrompis kaj kiel la alia hundo lin

kontrauxmurenigis, por tiel diri, kaj li aspektis surprizite kaj tiam

li aspektis iom malkuragxigite kaj cxesis penadi gajni la venkon kaj

finigxis tute fintrompite. Li direktis rigardon al Smilejo, kvazaux por

diri ke lia koro estas rompita kaj ke la kulpinto estis la mastro pro

konsenti priveti kontraux hundo kiu ne havas malantauxajn krurojn al

kiuj oni povas alkrocxi, kio en batalo estis lia cxefa atakmanovro, kaj

tiam li iom foriris lampasxe, sin kusxigis kaj mortis. Bonega hundido

estis tiu Andreo Gxaksono kiu sin famigintus se gxi sukcesintus travivi,

cxar gxin enestis bona konsistigajxo kaj genio. Tion mi scias, cxar

antauxe gxi disponis neniajn apartajn priparolindajn oportunojn kaj

estas mallogike ke hundo povas batali tiel sukcese en tiaj cirkonstancoj

se gxi ne havas talenton. Cxiam mi ekbedauxras pensante pri tiu lasta

batalo gxia kaj ties finigxo.

"Nu, cxi tiu cxi Smilejo havis rathundojn kaj virkokojn kaj virkatojn

kaj cxiujn tiajn specajxojn gxis senripozigi vin kaj vi ne povus alporti

al li privetajxon kontraux kiu li ne kapablus kontrauxstarigi samajxon.

Iun tagon li kaptis ranon kaj hejmenportis gxin kaj diris intenci gxin

klerigi. Tial dum tri monatoj li faris nenion ceteran krom sidi en

sia malantauxdoma gxardeno kaj lernigi saltadon al tiu rano. Kaj estu

certa ke li jes ja lernigis gxin. Li kutimis iom sxoveti la ranon de

malantauxe kaj en la sekvinta minuto vi vidis la ranon kirligxadi en la

aero kiel pastoringo, vin vidis efektivigi transkapigxon, aux eble paron

da ili, se li sukcesigis bonan starton, kaj reterenigxi platpiede kaj

bonsane, kiel kato. Li alkutimigis la ranon al tiaspeca saltado lernante

al gxi kiel kapti musxojn kaj trejnis gxin tiurilate tiel konstante ke

la besteto sukcesis trafi musxon cxiun fojon kiam la insekto eniris

gxian vidkampon. Smilejo diris ke mankas al la rano nur tauxga edukado

por ke gxi povu fari ion ajn--kaj mi kredas lin. Nu, mi vidis lin meti

Danielon Vebsteron cxi tien sur cxi tiun plankon--Danielo Vebstero

estis la nomo de la rano--kaj ekkriegi, 'Musxoj, Dacxjo, musxoj!'--kaj

pli rapide ol vi povas palpebrumi gxi suprensaltis vertikallinie kaj

forlekegis la musxon de sur la tablo kaj refalacxis surplanken tiel

solide kiel kotbulo kaj komencis grati la kapoflankon kun malantauxa

piedo tute apatie kvazaux ne konsciante esti farinta pli ol kutimas fari

iu ajn rano. Vi neniam vidis ranon tiel modestan kaj honestan malgraux

ties grandaj talentoj. Kaj kiam temis pri honesta kaj senruza saltado

sur ebena platajxo, gxi kapablis atingi pli grandan distancon en ununura

salto ol iu ajn besto de sia speco iam vidita de vi. Saltado sur ebena

platajxo estis gxia specialajxo, vi komprenu, kaj kiam temis pri tio

Smilejo bonvole vetis monon pri gxi gxis restis al li nenia plua cendo.

Smilejo fieregis pri sia rano kaj li tute rajtis fieregi cxar uloj

vojagxintaj cxien kaj estintaj cxie diris cxiuj senescepte ke la besto

superas cxiun ajn ranon iam viditan de _ili_.

"Nu, Smilejo tenis la beston en latajxa skatoleto kaj foje li kunportis

gxin en la kampadejocentron kaj proponis gxin kiel monvetobjekton. Iun

tagon ulo--nekonato en la kampadejo--renkontis lin kun lia skatoleto

kaj diris:

"'Kio povus esti tio kion vi tenas en la skatoleto?'

"Kaj Smilejo respondas, iom indiferente, 'Povus esti papago, aux povus

esti kanario, eble, tamen ne estas tiajxo. Nur rano gxi estas.'

"Kaj la ulo prenis gxin kaj okulkontrolis gxin zorge kaj turnis gxin en

diversaj direktoj kaj diris: 'Nu, vi pravas. Do, por kiu _gxi_ utilas?'

"'Nu,' diris Smilejo, trankvile kaj senzorge, 'gxi utilas por

_unu_ afero, mi opinias. Gxi kapablas pretersalti iun ajn ranon de

Kalavero-Konteo.'

"La ulo reprenis la skatolon, direktis novan longan apartan rigardon al

gxi, retransdonis gxin al Smilejo kaj diras meditege: 'Nu,' li diras,

'mi vidas neniajn ecojn cxe tiu rano kapablajn plibonigi gxin rilate al

aliaj ranoj.'

"'Eble vi ne vidas ilin,' diras Smilejo. 'Eble vi konas ranojn kaj eble

vi malkonas ilin. Eble vi estas spertulo pri tio kaj eble vi ne estas

nura amatoro tiurilate, por tiel diri. Tamen, opinion _mian_ mi havas

kaj kuragxas veti kvardek dolarojn pri gxia kapablo pretersalti iun ajn

ranon de Kalavero-Konteo.'

"Kaj la ulo primeditis momenton, tiam diras, en iom malfelicxa maniero,

'Nu, mi estas nur fremdulo cxi tie kaj ne havas ranon, sed se ranon mi

havus, mi bonvolus priveti kontraux vi.'

"Kaj tiam Smilejo diras, 'Ne gravas--ne gravas--se vi bonvolos teni

mian skatoleton momenton, mi iros akiri ranon por vi.' Tial la ulo

prenis la skatolon kaj metis siajn kvardek dolarojn apud tiujn de

Smilejo kaj sidigxis por atendi.

"Tial li sidis tie dum iom longa tempo pensante kaj repensante pri la

afero kaj tiam li eligis la ranon, levstangumis ties busxon kaj prenis

kafkuleron kaj plenigis la besteton je koturnkugletajxoj--gxin plenigis

gxis preskaux la mentono--kaj surplankenigis gxin. Smilejo, siaflanke,

aliris la marcxon kaj vagsercxis dum longa tempo en la kotacxo kaj

finfine mankaptis ranon kaj gxin revenportis kaj transdonis al la ulo,

kaj diras:

"'Nu, se vi pretas, metu gxin apud Danielon, kun gxiaj antauxpiedoj

en paralela pozo kun tiuj de Danielo, kaj mi diros la signalvorton.'

Tiam li diras, 'Unu--du--tri--_eku_! kaj li kaj la ulo ektusxis la

ranojn de malantauxe kaj la nova rano forsaltis vigle sed Dacxjo faris

klopodegon kaj kuntiris la sxultrojn--tiel--kiel Franca viro--sed

sensukcese--li ne povis ekmovigxi. Li restis fiksite tiel solide kiel

pregxejo kaj ne pli kapablis ekiri ol ankrita sxipo. Smilejo estis iom

surprizita kaj ecx nauxzigita sed kompreneble li havis nenian ideon pri

kio temas.

"La ulo prenis la vetmonon kaj komencis foriri. Kaj kiam li estis sur la

pordosojlo li iom skumovis la dikfingron transsxultren--tiel--en la

direkto al Dacxjo, kaj rediris, tre egalritme, 'Nu,' li diras, 'mi vidas

neniajn ecojn cxe tiu rano kapablajn plibonigi gxin rilate al aliaj

ranoj.'

"Smilejo, li staris gratante la kapon kaj malsuprenrigardante Dacxjon

dum longa tempo, kaj finfine li diras, 'Mi jes ja priscivolas kio ajn

en la lando estus povinta malebligi tiun ranon--mi scivolas cxu eble

gxi spertas iuspecan gxenon--sxajnas al mi ke gxi estas iom pufigita.'

Kaj li alkrocxis Dacxjon per la kolnuko kaj levis gxin kaj diras, 'Nu,

kulpigu miajn katojn se gxi ne pezas kvin funtojn!' kaj gxin renversis

kaj la besteto elruktegis duoblan manplenon da kugletajxoj. Kaj tiam

li komprenis kio okazis kaj ege kolerigxis--li formetis la ranon kaj

komencis postkuri la ulon sed neniam lin atingis. Kaj--"

En tiu momento Simono Hvelero auxdis iun alvoki lian nomon en la

antauxdoma gxardeno kaj starigxis por foriri ekscii pri kio temas. Kaj

turnigxante al mi, dum li foriris, li diris: "Restu tie kie vi estas,

fremdulo, kaj mallacigu vin, mi estos for nur ununuran sekundeton."

Sed, kun via permeso, mi jugxis ke dauxrigo de la historio pri la

entreprenema vagabondo _Jacxjo_ Smilejo ne povos disponigi al mi multajn

informajxojn pri Pastoro Leonido V. Smilejo, kaj tial mi survojigxis.

Cxe la pordo mi renkontis la afablan Hveleron en revenado kaj li

alkrocxis min kaj rekomencis:

"Nu, cxi tiu cxi Smilejo havis flavan unuokulan bovinon kiu havis nenian

voston, nur mallongan bananaspektan stumpon, kaj--"

Tamen, disponante nek tempon nek deziron, mi ne restis por auxskulti pri

la afliktita bovino sed adiauxis kaj foriris.

Mark Twain: Tri Noveloj · 第 5 / 7 题