La arbaro Ardeno.
Eniras la Duko, kaj du aŭ tri lordoj, vestitaj kiel arbaristoj.
La Duko.
Kunuloj miaj, fratoj en ekzilo,
Ĉu ne dolĉigas pli la kutimiĝo
La nunan vivon, ol la vivon pompan?
Ĉu ne l' arbaro pli senriska estas
Ol la kortego tiu enviema?
Ni sentas nur la sorton de Adamo;
Nur ŝanĝojn de l' sezonoj; kiel, mordon
De l' vintra vent', glacian, malĝentilan;
Kaj kiam mordas ĝi, kaj blovas forte
Sur mian korpon, ĝis mi frostotremas,
Mi diras ridetante "Jen ĉi tio
Ne estas flategado; tiu estas
La konsilanto kiu min konvinkas
Per sentoj veraj, kio mi ja estas."
Dolĉaj l' utiloj de la malbonŝanco:
Simile al la bufo, veneneca,
Malbela ankaŭ, tamen en la kapo
Ĝi portas altvaloran juveleton:
Kaj jen la nia viv', liberigite
De vizitad' publika, trovas langojn
En arboj, librojn en la riveretoj,
Predikojn en la ŝtonoj, bonon ĉie.
Mi ne ĝin volus ŝanĝi.
Ami.
Ho, bonŝanca
La duka moŝto estas, kiu povas
Traduki l' obstinaĉon de la sorto
Laŭ tiel dolĉa kaj trankvila stilo.
La Duko.
Nu, venu, ĉu ni iru al la ĉaso,
Por nin provizi je cervaĵo? Tamen
Min ĝenas ke la kompatindaj bestoj,
La brune makulitaj malsprituloj,
Naskitaj enloĝantoj de l' dezerto
En tiu ĉi arbaro, siaj limoj,
Per forkpintitaj sagoj tamen estus
Je l' kurbaj koksoj trapikitaj.
Unua Lordo.
Certe
Jakveso la malgaja tre malĝojas
Pro tio, kaj je tio al si ĵuras
Ke vi pli multe ja uzurpas tie
Ol tiu frato kiu vin ekzilis.
Hodiaŭ mi kaj lordo Amienso
Postiris lin tre kaŝe, tien, kie
Sub kverko kies radikar' antikva
Ekrigardetas sur la rivereton
Murmurfluantan preter la arbaro:
Li kuŝis laŭ ĝi; kaj al tiu loko
Ekvenis sekestrita cervo, kiu,
Kompatindulo, pro la trafo bona
De la ĉasisto, havis vund-doloron.
Ĝi venis por suferi; efektive,
La malfeliĉa besto tiel ĝemis,
Ke tiu ĝemo streĉis lian felon,
Ĝis preskaŭ disrompiĝo, kaj la larmoj
Globformaj, grandaj, unu la alian
Sin sekvis laŭ la senkulpeta nazo,
En kompatinda kuro. Tiel staris
La malspritulo (multe rimarkite
De tiu tre malgaja vir', Jakveso)
Sur plej ekstrema bordo de l' fluaĵo,
Pligrandigante ĝin per larmoj.
La Duko.
Sed, do,
Jakveso diris kion? Ĉu li tiam
Ne moraligis je spektaklo tia?
Unua Lordo.
Ho jes, per miloj da komparoj belaj.
Unue, pro plorado en la akvon,
La rivereton kiu ne bezonis,
Li diris "Kompatinda cervo, kiel
Monduloj, ankaŭ vi la testamenton
Nun faras, dum vi donas vian parton
De tiom plu al tio jam havanta
Tro multe." Tiam, ĉar ĝi estis sola,
Kaj forlasita de l' amikoj kornaj,
Li diris "Bone estas: tiel ĉiam
Mizero apartigas la kunulojn."
Senzorga aro, sata je la herbo,
Hazarde preterkuras, ne haltante
Por ĝin saluti. Jen Jakveso diras
"Ho jes, antaŭen iru, vi, regnanoj,
Dikkorpaj, grasaj! Estas ja la modo!
Do, kial vi rigardas unufoje
La kompatindan bankrotulon tie?"
Kaj tiel plej riproĉe li trapikas
La korpon de l' kampar', kortego, urbo,
Kaj eĉ de nia viv', ĵurante ke ni
Nur uzurpuloj estas, aŭ tiranoj,
Aŭ eĉ ankoraŭ pli malbonaj homoj,
La bestojn timigante, mortigante,
En la iliaj difinitaj hejmoj,
Kaj ĉe la indiĝena enloĝejo.
La Duko.
Kaj vi lin lasis en la meditado?
Dua Lordo.
Jes, via moŝt', plorantan, parolantan
Pri tiu ploreganta cervo.
La Duko.
Montru
Al mi la lokon. Mi tre amas trovi
Ĉi tiun viron en cinika stato,
Li estas tiam plena je prudento.
Unua Lordo.
Mi rekte gvidos vin al li antaŭen.
[Ĉiuj foriras.]