Lin vidis en gxardeno--
Ekplacxis li al sxi.
Sxi nomis sin Heleno,
Anton' sin nomis li.
Ekamis la konato
Kaj reciproke sxi;
Post paso de monato
Sxangxigxis "Vi" per "ci".
Someraj tri monatoj
Trapasis dolcxe for,
Kaj niaj geamatoj
Jam estis kor' cxe kor';
Kaj per solena beno
De l' pastro en la fin'
Antono kaj Heleno
Jam estis edz'-edzin'.
En cxarma harmonio
Ekvivis edz'-edzin';
Najbaroj kun envio
Rigardis lin kaj sxin.
Sed baldaux edzo estis
Plej malfelicxa hom',
Kaj jam tre ofte restis
Li ekster sia dom'.
Kaj fine eksedzigxis
Antono kaj Helen';
Belul' ia aligxis
Al sxi en la gxarden'.
Lin vidis en gxardeno--
Ekplacxis li al sxi.
Sxi nomis sin Heleno,
Auxgust' sin nomis li.
Ekamis la konato
Kaj reciproke sxi;
Post paso de monato
Sxangxigxis "Vi" per "ci".
Someraj tri monatoj
Trapasis dolcxe for,
Kaj niaj geamatoj
Jam estis kor' cxe kor'.
Kaj per solena beno
De l' pastro en la fin'
Auxgusto kaj Heleno
Jam estis edz-edzin'.
En cxarma harmonio
Ekvivis edz'-edzin';
Najbaroj kun envio
Rigardis lin kaj sxin.
Sed baldaux edzo estis
Plej malfelicxa hom',
Kaj jam tre ofte restis
Li ekster sia dom'.
Kaj fine eksedzigxis
Auxgusto kaj Helen';
Belul' ia aligxis
Al sxi en la gxarden'.
Lin vidis en gxardeno--
Ekplacxis li al sxi.
Sxi nomis sin Heleno,
Henrik' sin nomis li. . . .
K. t. p., k. t. p. sen fino.