(El HEINE.)
Cxe l' maro nigra roko grandegas,
Sur gxi nun en songxoj mi sidas.
La vento fajfas, la mevoj kriegas
Kaj la ondoj bruantaj rapidas.
Amata de mi estis multa knabino,
Kaj gxoja kolego en rondo . . .
Kien ili forigxis? Nur vento sen fino
Eraras kaj sxauxmas la ondo.
E. de WAHL.
* * * * *