KANTO

Kanto sincera de mia animo,

Flugu en vaston sen timo

Kaj komuniku al homoj de l' tero

Gxojon de l' sankta espero.

Homojn alvoku al paca laboro,

Sonu konsolon al koro,

Kaj en brilanta bluajxo de spaco

Lauxte prediku pri paco.

Kantu deziron de homa frateco

Kaj de l' homar' egaleco;

Sonu pri amo, pri cxies libero

Per la fluganta aero.

Diru, ke estas jam inter la mondo

De kolegaro nun rondo,

Rondo, konstante, senhalte kreskanta,

Bonon al homoj donanta.

Tiu cxi rondo la homojn pacigas

Kaj per laboro kunligas;

El la ligilo nun estas plektita

Vigla la kanto invita.

Kanto sincera de mia animo,

Flugu en vaston sen timo

Kaj komuniku al homoj de l' tero

Gxojon de l' sankta espero!

Fundamenta Krestomatio · 第 167 / 218 题