La patro l'arbaron ekiris cxasadi.
Ne devis li longe kaj vane iradi :
Kusxigxis sub arbo, pafilon celigis
Kaj tuj la plej grandan paseron mortigis,
La filoj cxevalojn enjungis kriante,
La birdon al dom' veturigis kantante.
"Filinoj, vi fajron rapide dismetos,
Kaj ni tuj disiros kaj gastojn ni petos."
Cxasajxon plej bone elrostis patrino,
La tablon rapide preparis filino,
Rostajxon alportis ceteraj filinoj
Al tablo,--kolektis sin gastoj, gastinoj.
Eniras la gastoj, mastron salutante,
Komencas kaj mangxi kaj trinki, lauxdante.
Tuj estis mangxita la tuta pasero
Kaj poste trinkita--barel' da biero.
La POETETO.
* * * * *