* * * * *
ALAUXDETO
(El BOHEME.)
Sarkas knabino kanabon
Apud gxardeno sinjora;
Sxin alauxdeto demandas :
"Kial vi tiom dolora?"
--"Gaja mi esti ne povas,
Ho vi, birdeto-kantanto,
Cxar en la sxtona kastelo
Mia suferas amanto.
Se mi nur havus plumeton,
Skribus leteron mi al li,
Kaj vi gxin portus kaj lasus
Sur la fenestron elfali.
Sed nek papero, nek plumo,
Por skribi al la amanto,
Flugu kaj tie salutu
Lin de mi en via kanto.