PROFETO

(El LERMONTOV.)

De kiam, laux volo de Supra Jugxanto,

Mi cxionscianta farigxis profeto,

Malvirton mi sentas en cxiu vivanto,

Malicon mi vidas tra cxiu rideto.

Mi altajn principojn de amo kaj vero

Komencis prediki al miaj kunfratoj,

Sed ili min batis kun granda kolero

Per sxtonoj, kusxantaj sur placoj kaj stratoj.

Kun cindro sur kapo, kun kora doloro,

Mi urbojn forlasis sen ia havajxo,

Kaj nun en dezerto--de Dia favoro

Nur ion mi havas por mia nutrajxo.

Laux sankta ordono de l'Antauxtempulo

Al mi cxiuj bestoj volonte servadas,

Kaj steloj cxe vortoj de mi, dezertulo,

Pli gxoje radias, pli hele lumadas.

Sed se iafoje tra urbo bruanta

Mi en rapideco pretere pasadas,

Min popolamaso renkontas mokanta

Kaj maljunularo memfide diradas :

"Rigardu, infanoj, vin edifigante,

Li estis fiera, kun ni malpacadis;

Malsagxa, li volis kredigi nin vante,

Ke Dio al homoj per li paroladis.

Jen frukto de lia obstina vanteco!

Jen pala, malgrasa, malgaja profeto,

En vesto cxifona, simila al reto--

Cxe cxiuj li estas en malestimeco.

Fundamenta Krestomatio · 第 159 / 218 题