Milaroj da steloj de l' blua cxiel'
Bril-lumas per fajr-iluminoj,
Rigardas kun varmo, kun amo, kun sagx'
Kiele okuloj virinaj.
Rigardas la maron, kaj tiu cxi mar'
Fosfore radias purpuron
Kaj balancigxetas, kaj ondo post ond'
Elgxemas voluptan plezuron.
La veloj ne bruas cxe l' masto de l' sxip',
Rulitaj de la sxipanaro,
Sed lumas lanternoj sur gxia ferdek'
Kaj sonas muzik' sur la maro.
Sxipano muzikas per granda tambur'
Kaj la kuiristo per fluto,
La sxipa piloto--per violoncxel',
Kaj Smisen--trumpet' per dufuta.
Kaj cento da negroj, la seksoj en kun',
Krietas kaj saltas kaj dancas,
Post cxia eksalto la fera katen'
Sin brue kaj takte balancas.
La negroj saltadas kun bruo kaj gxoj'
Kaj iam negrin-belulino
Alpremas plen-nudan amikon al si
Kun voluptemeco senfina.
La ekzekutisto kun gaja rigard'
Gvidadas la ordon sur sxipo,
Li estas de l' balo la "Maitre des plaisirs"
Kaj danci invitas per vipo.
Sonadas trumpeto, krakadas tambur',
Lauxtigxas la bruo sovagxa,
Kaj cxie vekigxas la monstroj de mar'
Dormintaj en dormo malsagxa.
Duone-dormante alvenas skvalar'
En centoj, pikata de miro,
Rigardas la sxipon kun granda konfuz',
Cxu eble montrigxos akiro.
Sed ili rimarkas : la horo de l' mangx'
Ne estas ankoraux sonita,
Kaj cxiu oscedas per largxa busxeg',
De dentoj-segiloj plantita.
Sonadas trumpeto, krakadas tambur',
La negroj dancadas sen fino,
La skvaloj mordegas la vostojn al si
Pro la malsatego obstina.
Mi pensas, al ili ne placxas muzik'
Kiele al cxia fripono.
"Ne kredu al malmuzikema brutul',"
Eldiris poet' Albiona.
Sonadas trumpeto, krakadas tambur',
La negroj senlace baletas,
Cxe l' alta fokmasto Minheer van Kek
Rigardas cxielon kaj petas :
"Pro Kristo! konservu, plej sankta Sinjor',
La vivon al miaj sovagxaj,
Se ili ekpekis, vi scias, ho Di',
Ke ili ja estas malsagxaj.
"Pardonu Vi ilin, pro amo al Krist',
Mortinta por savo de l' tero,--
Cxar se al mi restos ne pli ol tricent,
Pereos la tuta afero."