LA SKLAVOSXIPO

(El HEINE.)

I

La sxiposxargxisto Minheer van Kek

Sidadas en longa medito,

Li taksas sur sxipo la koston de l' sxargx',

La sumon de ebla profito.

"Tricent barelegoj da pipro, da gum'

Kaj poste la sablo de oro . . .

Gxi estas tre bona, sed tamen al mi

Pli placxas la nigra trezoro.

"Ses centojn da negroj mi cxe Senegal

Akiris je prezo profita.

Malmola viando, simila al sxton',

La membroj--el sxtalo forgxita.

"Mi donis por tiu cxi bela akir'

Brandakvon, glasperlojn kaj feron;

Gajnonte en cxio ok centojn je cent,

Mi faros bonegan aferon.

"Se restos el ili ne pli ol tricent

Cxe veno al Rio-Jxanejro,

Mi havos cent orajn dukatojn por pec'

De l' domo Gonzales Perejro."

Sed jen deturnigxas Minheer van Kek

De sia pensado persista :

Al li proksimigxas la hxirurgiist'

Van Smisen, la sxip-kuracisto.

Van Smisen, maldika malgrasa figur',

La nazo kun rugxaj verukoj.

"He, kiel nun fartas--ekkrias Van Kek,

La negroj kun la antauxtukoj?"

Van Smisen salutas. "Hodiaux al vi,

Ne estos agrabla raporto :

Bedauxre en tiuj cxi tagoj sur sxip'

Oftigxis l' apero de morto.

"Gxis nun cxiutage mortadis po du,

Hodiaux--ne malpli ol seso,

Du viroj, kvar inoj : la morto cxe ni

Laboras kun granda sukceso.

"Mi la malvivulojn esploris kun pen',

Cxar ofte la nigraj satanoj

Trompadas, por esti jxetitaj de l' sxip',

Estante plenvivaj kaj sanaj.

"Mi lasis depreni de cxiu mortint'

La feran multpezan katenon,

Ke ili ne estu barataj de gxi,

Faronte la maran promenon.

"Kaj tuj el la maro elnagxis areg'

Da skvaloj sangame-malsataj,

La bestoj avidas je negroviand'

Kaj estas de mi pensiataj.

"De l' tago ke ni nin demetis de l' bord',

Nin sekvas cxi tiuj gajuloj

Kaj flaras l' aeron, turnigxas al mi

Kun mutaj, sed klaraj postuloj.

"Gxi estas amuzo auxskulti de l' sxip'

La dentokrakadon de l' bestoj;

La unuj profitas je kapo aux man',

L' aliaj je sangaj intestoj.

"Post sata mangxado la bestoj al ni

Alnagxas en aro solena

Kaj min rigardadas kun preskaux-dezir'

Min danki por tia festeno."

Sed lin interrompas, gxemante, van Kek

Kun krio : "Malbeno de sorto!

Kiele malhelpi je tia malbon'

Kaj savi la negrojn de morto?"

Van Smisen rediras : "En tiu cxi mort'

La negroj mem estas la kauxzo,

Cxar ili difektas l'aeron de l' sxip'

Per spiro kaj mortas pro nauxzo.

"Aliaj pereas pro melankoli'

Kaj fine pro granda enuo,

Kaj farus al ili utilon aer',

Dancado, muziko kaj bruo."

Kaj diras van Kek : "La konsilo, doktor',

Min ravas, gxi estas tre bela,

Vi montras vin, mi gxin konfesas al vi,

Pli sagxa ol Aristotelo.

Se la prezidanto de la Societ'

"Tulipo-nobligo Holanda"

Sin nomas sagxulo,--kompare je vi

Li estas azeno multgranda.

"Muzikon, muzikon! la nigra viand'

Tuj sur la ferdekon de l' sxipo!

Kaj kiu ne trovos amuzon en danc

Cxi tiu gxin trovos en vipo!"

Fundamenta Krestomatio · 第 150 / 218 题