Fajfegas jxetiloj kaj sonas la glavoj
Kaj brilas kaj frapas ponardoj.
Sed vane lacigxas herooj la bravaj :
Pereas Jehovaj standardoj,
Kaj la Amonanoj la sangoavidaj
Triumfe rapidas al l' Izraelidoj.
Ben-Jair mortigxas kun sxtono en brusto,
Kaj Gilad dronigxas en sango,
La kapo de Mahxir, nomita "la justa",
Surstaras sur pinto de stango,
Kaj miloj da filoj de l' Supra Jehovo
Ekkusxis sur kampo sen vivo, sen movo.
Ho ve, ho malgxojo! La ondoj Jordanaj
Elmetos gxemegojn sovagxajn,
Ploregos patrinoj pri siaj infanoj,
Disgratos al si la vizagxojn,
Elsxiros la harojn, per cindro la griza
Eksxutos la kapojn cxe l' nigra avizo.
Kaj Iftah frenezas. Vidante la timon
De la elektita popolo,
Li vane penegas bravigi l' animon
De viroj per lauxta parolo,
Kaj jen li ekpregxas kun malpacienco
Al Dio Jehovo, la Suprepotenca.
"Ekauxdu, Jehovo, ekauxdu la sklavon,
Pregxantan al Vi kun doloroj!
Mi hejme en Micpo posedas ricxhavon,
Aregon da grandaj trezoroj,
Mi havas amikojn, mi havas sklavaron,
Kaj multon alian, al koro tre karan.
"Ho savu nin Vi, jam savinta la avojn
El la Egiptujo-fremdlando;
Se Vi liberigos nun ree la sklavojn
De l' nuna mizero multgranda,
Mi, Micpon venonte, al Vi, mia Dio,
L'unuavidoton oferos kun pio.
"Kaj kio ajn estos l'unuavidoto,
Objekto aux homo amata,
Gxi estos al Dio brulig-oferota
Al Vi, ho Jehovo kompata!"
Kaj jen, elmetante kriegojn sovagxajn,
Li ree ekscitas la virojn kuragxajn.
Fajfegas jxetiloj kaj frapas ponardoj,
Resonas ekgxemo kaj krio,
Kaj la Amonanoj kun timaj rigardoj
Forkuras de l' idoj de Dio,
Sed la forkurantajn postflugas rapide
La Izraelidoj kaj hakas avide.
Kaj de Aroero gxis urbo Minito
Kaj poste gxis Avel-Kerumo
Triumfas Izrael en sanga milito
Per glavo, per fajro kaj fumo,
Venkataj pereas sub domoruinoj,
Sklavigxas bestaroj, infanoj, virinoj.
Kaj plene sxargxitaj per ricxaj akiroj
Reiras herooj kantantaj,
Al kantoj iliaj aligxas sopiroj
De la ekkaptitoj plorantaj,
Kaj gxemas virinoj lacegaj kaj palaj,
Kaj dume sonadas la gajaj cimbaloj.
Sed jen apudigxas jam Micpo la kara,
Kaj Iftah rigardas sen cxeso :
Li devas ekvidi por dia altaro
Oferon laux sia promeso.
Kaj li rigardadas sen laco-enuo :
"Nu, kio do venos al mi la unua?"
Jen el malproksimo eksonas tintiloj,
Cimbaloj, fajfiloj kaj kordoj.
Junuloj, frauxlinoj per pasxoj facilaj
Gxojdancas en vicoj senordaj
Kaj ridas kaj kantas, sin gaje balancas,
Kaj al la venkintoj gracie aldancas.
De pleja proksimo al la triumfanoj
Sin movas frauxlino junagxa.
Sxi batas tintilon per siaj blank-manoj,
Kun flamo en bela vizagxo;
La harojn serpentajn la vento disblovas,
Sxin forto interna antauxen almovas.
Sxi dancas, sxi tintas, sxi kantas kun gxojo :
"Alvenas la gloraj venkintoj,
Ke estu facila por ili la vojo,
Sonegu la gloron per tintoj!"
Sxi dancas, movata de l' kora kontento,
Nenion anoncas al sxi l' antauxsento.
Kaj Iftah rigardas al sia ofero,
Al sia unuavidato. . . .
Subite . . . ho, tio cxi estas ne vero. . . .
Sxi estas--_filino l' amata!_
La sola filino! Jehovo cxiela!
Ho, kia malico de l' sorto kruela!
Kaj Iftah gxemegas, dissxiras la veston
Kaj cindron sur kapon sursxutas,
Kaj inter la viroj, volantaj gxojfeston,
Li vortojn terurajn balbutas. . . .
Kaj cxio mutigxas. En kelke da horoj
La Izraelujon ekprenas doloroj.
"Ne ploru, ho patro, cxesigu la gxemon
Kaj estu do viro gxis fino.
Vi faris promeson ne malsingardeman,
Cxar kion signifas frauxlino
Kompare je miloj da viroj, savitaj
Per la heroajxoj, de Dio donitaj?
"Vi faris promeson glorindan, cxar savo
De miloj per unu ofero
Eterne estados farajxo multbrava,
Belega, mirinda afero,
Kaj timos nacioj la Izraelanojn,
Cxar ili ne sxparas ecx proprajn infanojn.
"Vi donu ekzemplon, plenumu la vorton,
Sciigu l' amatan popolon,
Ke gxoje mi prenas nun tiun cxi sorton,
Ke mi ne bezonas konsolon.
Multegaj frauxlinoj ekzistas, mi scias,
Cxe ni, kiuj mian mortigxon envias.
"Nur unu malgxojo min pikas en koro--
Ke vi nun izola ekrestos,
Ke en maljuneca kruela doloro
Cxe vi parenculo malestos,
Al vi li ne diros parolojn kunsentajn,
Al vi li ne kombos la harojn argxentajn.
"Ho, ve al mi! Kvankam brilados la nomo
De Iftah en cxiu nacio,
Sed Iftah ekmortos, kun li--lia domo :
Mi iras senfrukta al Dio.
Ho ve al mi, patro! Vi nepon ne konos,
Konsoloj el busxo parenca ne sonos.
"Nun, patro amata, kun la amikinoj
Mi iros sur montojn najbarajn,
Ni tie sur suproj, cxe sxtonaj ruinoj
Sonigos malgxojajn gitarojn
Kaj kun la plorantaj eksonoj sonoraj
Ni kantos pri miaj animaj doloroj :
"Ke mi ne ekgxuis la edzajn karesojn,
Ne portis infanon sub koro,
Ne povis pliigi patrujajn sukcesojn
Per filoj, kovritaj de gloro,
Ke mortas nun mia virgeco floranta
Kun gxojo multnombra, en gxi trovigxanta."
Ne trono altega sin levas sur placo,--
Sin levas altega lignaro;
Ne krioj de gxojo bruadas en spaco,--
Bruadas kaj gxemas viraro,
Kaj tie, en blanka vestajxo el lino,
Silente sursidas palega frauxlino.
La viroj gxemegas, la viroj sopiras,
Virinoj en larmoj plendronas,
Sed Iftah kun torcxo brulanta aliras
Kaj fajron al lignoj aldonas,
La lignoj ne volas kaj kontraux sin metas,
Sed Iftah obstinas kaj pajlon enjxetas.
Kaj jen ekkriegis l' amaso popola,
Kaj ehxo eksonis en valo.
Bruligxis subite la aro tremola
Levigxis fumega vualo,
Ekblovis, ekfajfis ventego kruela,
L' oferon alprenis al si la cxielo.--
Kaj jen cxiujare la izraelinoj
Kunvenas por plori sur montoj
Kaj tie cxi brilas la fajr'-iluminoj,
Sonadas malgajaj rakontoj,
Kaj lauxte auxdigas sonado de hxoroj.
L'aero plenigxas de gxemoj kaj ploroj
La izraelinoj parolas pri l'bela
Frauxlino brulig-oferita
Kaj dankas fervore al sankta cxielo
Por venko de gxi donacita,
Kaj sendas al Dio petegojn humilajn
Forigi de l'lando terurojn similajn.