KUSXAS SOMERO.

(El HEINE.)

Kusxas somero la varma

Sur via rozeta vangeto,

Kusxas la vintro malvarma

En via malgranda koreto.

Tio cxi baldaux sin sxangxos,

Ho, mia kara trezoro!

Vintro sin trovos sur vangoj,

Somero la varma en koro!

T. de KANALOSXSXY-LEFLER.

* * * * *

Fundamenta Krestomatio · 第 147 / 218 题