II

Regx', rigardinte tre severe

La novajn gastojn, nun fiere

Demandis : "Kiu vi? al festoj

De l' granda regxo arangxitaj

Kial do venis vi vestitaj

En tiaj malricxegaj vestoj?

Al vi malbona fort', magio

Malfermis pordon . . . Sed do kio!

Mi kun kontent' en la palacon

Akceptas cxiam gastojn tiajn;

Se indos sorcx' atenton nian,

Ricevos ricxan vi donacon."

La kapon alten eklevinte,

Al Di' humile klinigxinte,

Al regx' respondis Aarono :

Sorcxistoj estas ni neniaj,

Ne gardas fortoj nin magiaj . . .

Auxskultu do, ho faraono!

Ni ne el regxa familio :

Ni estas filoj de nacio,

Per kies manoj humilegaj

Farigxis luksaj viaj landoj,

En vic' majesta turoj grandaj

Kaj fortikajxoj kaj kortegoj.

Per kies diligent' kaj peno

Ekfloris tiu kamp', gxardeno,

Nun de dolcxajxo plenigita . . .

Sed jam suficxe ni suferas!

Centjara la labor' esperas

Jam esti nun rekompencita!

La Di' de l' dioj kaj Reganto,

La sola Di', ne sxangxigxanta,

Alsendis nin al via trono.

Lia Spirit' en ni sin trovas :

Gxi niajn lipojn, busxon movas . . .

Atentu Lin, ho faraono :

"Jehov' . . ."--"Jehov'? mi lin ne scias,"--

Al Aarono lauxte krias

Fiera faraon' kun rido :--

Al mi di' de Moav', Edomo--

Konataj estas, sed la nomo

Jehovo--kiu estas li do?

El malproksima land' kaj limo

Popoloj cxiuj por estimo

Elsendis ja al mi senditojn,

Sagxulojn kaj arhxitektistojn,

Kaj astrologojn kaj maristojn

Kaj pastrojn kaj sankt-oleitojn.

Kun lauxda kant' palacon mian,

Kiel pregxejon sanktan, dian,

Eniris cxiuj humilege,

Al faraon' donacon sian,

Kiel oferon sanktan, pian,

Sur sojlon metis respektege.

Kiel malricxa devas esti

Di' via nova, se, krom vesti

Vin pastrovestojn dissxiritajn,

Ne povis li de malpotenco

Jam per alia rekompenco

Vin rekompenci elektitajn.

La di' de l' sklavoj malfelicxaj,

Sxtonistoj tiuj cxi malricxaj,

La sovagxuloj kaj sen scioj,

De la nudajx', mallumo blinda,

Ho, kiu estas di' ridinda,

La regx' de l' regxoj, di' de l' dioj?

Kaj cxe la tabloj kun bruego,

Ektondris lauxte nunridego;

Kaj la komuna rida krio

Ruligxis ehxe, lauxte bruis

La murojn de l' palaco skuis :

Kiu li estas, nova dio?

Kiu li estas? . . . Tagoj venis,--

Kaj tuj ekkonis, ekkomprenis

La Dion Novan Egiptanoj;

Sed per turmentoj, malagrabloj

De la dezert' en brulaj sabloj,

En profundajx' de l' oceanoj.

Jam pri la Granda Dio Nova,

Regant' de l' mondo, Cxiopova,

De l' Nil' la ondoj, kantis, bruis;

Kaj kun tondrego kaj ventegoj

Inter granitaj la sxtonegoj

De l' maro ond' kantante fluis . . .

Kaj resonante al la kanto

De l' mar' senfunda kaj bruanta

Kun sankta mirsciig' konsola

Per triumfega kri : "Libero!"

Eksonis lauxte sur la tero

Renaskigxanta la popolo . . .

Fundamenta Krestomatio · 第 125 / 218 题