NOVA DIO

(De S. FRUG.)

I

Jam plena estas la festeno

De bril', sonoro, bru', soleno

En la palac' de faraono;

En vic' pentrinda antaux vastaj

Trapezaj tabloj sidas gastoj

Konvene, en mez' de salono.

De l' tron' antikva la apogoj--

La sagxeguloj, astrologoj,

En silk' brodita envestitaj--

La militestroj, generaloj,

Armitaj kun hakiloj sxtalaj,

Per ringoj oraj ornamitaj.

Sin de kolono gxis kolono

Etendas kiel tend' visono

Tre multekosta, multkolora;

Kaj de fumilo origita

Cxirkauxe estas disversxita

La timiano bonodora.

Al flut', liutoj, barbitonoj

Per rapidegaj belegsonoj

Bruega la tintil' ripetas;

Kaj peza la amfor' konsolas

Rigardon, koron vekas, bolas

Kaj mugxas, kaj fajrerojn jxetas.

Atentas faraon' sonoron

De l' himnoj kaj gracian hxoron.

Senlima l'ordonanto estas

Je la rigardo luma, klara;

Gxi estas fest' neordinara :

Nomtagon sian li nun festas.

De subpotencaj al li princoj

Donacojn oni el provincoj

Al li alportas multekostajn--

Smeraldojn, perlojn kaj armajxojn,

Tapisxojn, vazojn kaj teksajxojn,

Argxenton, elefantajn ostojn.

La gastoj ricxajn la donacojn,

Envenigitajn la palacojn,

Rigardas kun mireg' kaj ravo . . .

Tuj, defleksinte pordkovrilon,

Tremante, en salonon brilan

Eniris brunvizagxa sklavo :

"Auxskultu regx',--la sklavo diris--

Mirindaj viroj du aliris

Al la pordegoj de la korto . . .

Traflugis preter la gardantoj

De la kortego, maldormantaj,

Tuj nevidate kaj sen vorto.

Vidante l'mirajn du personojn,

L'ibisoj flugis for . . . Leonojn

De l' cxen' mi lasis--senkuragxaj,

Per la kolharoj balainte

La polvon, kapon mallevinte,

La besto-regxoj la sovagxaj

Timeme iris, proksimigxis

Al ili pasx' post pasx', starigxis

De l' flankoj sur la piedegoj;

Netera gardas ilin forto,

Malkovras vojon ecx sen vorto

Al regxaj tiuj cxi pordegoj

Sonor', paroloj eksilentas,

La gastoj kun mireg' atentas . . .

"Sed,--krias lauxte l'ordonanto,--

De kie venas tiuj viroj?

Cxu portas ili krom' la miroj

Donacon indan por reganto?"

--Reganto granda,--sklavo diras,--

Per forto de la dioj spiras

Iliaj la vizagxoj brilaj . . .

Ne finis sklavo,--jen subite

En la salonon nepetite

Eniris du de Amram filoj.

La gastoj vidas, antaux l' trono

Jen staras Mozes, Aarono

Sur la tapisx' purpura, ricxa--

En simplaj kaj malricxaj vestoj;

Severvizagxaj kaj majestaj

Kun bastoneg' en man' malricxa.

Fundamenta Krestomatio · 第 124 / 218 题