* * * * *
NOKTA KANTO DE SOLDATO
(De W. HAUFF).
En nigra nokto tute sole
Mi staras gardon senparole,
Eraras for la penso mia
Al mia domo familia.
Al la standardo fortirita,
Ho, kiom estis mi kisita . . .
Mi tiam pensis kun malgxojo :
Mi vidas vin je l' lasta fojo!
Ho dormu dolcxe, karaj miaj!
Irante al la litoj viaj,
Vi nun per pregxo Dion gloras,--
Vi certe ankaux min memoras.
La horo venis, gard' alia
Starigxos nun sur loko mia.
Mi iras dormi tute laca,
Mi vidos vin en songxo paca.