Vivu la regx' al ni, tre longe vivu li!
Gardu lin Di'!
Justa kaj pia regx',--Dio pro nia pregx'
Estu kun li.
Forta la regxa tron', ver' estas lia kron',
Glavo la legx'.
Kun amo en la kor', regxas kun granda glor' . . .
Vivu la regx'!
Brulu, ho sankta flam' de la eterna am'
Pro la patruj'!
Kaj forte staros ni, cxiuj por unu li,
Pro la patruj'!
Longe, ho, restu vi gloro de la naci',
Sur regxa segx'!
Via plej granda glor' en la popola kor'.
Vivu la regx'!