(El HEINE). En nord' unu pino en solo Dormetas sur nuda altajxo; Glacia kaj negxa tavolo Gxin kovras per tomba tolajxo. Gxi songxas, ke palmo gracia, En unu dezert' orienta, Eterne pri lando alia Malgaje sopiras silenta.