LA SUNHORLOGXO EN DIJON

(El la Revue Bourguignonne, publikigata de la Universitato de Dijon).

Multaj homoj en cxiu lando laboras nun por la propagando de la bela

lingvo internacia. La junaj frauxloj aux frauxlinoj sin gxoje amuzas,

skribante, legante, parolante pri cxiuj objektoj de la mondo, precipe

pri la plej konformaj al sia felicxa agxo. Ili tiel pruvas, pli kaj pli,

la mirindan kapablon de Esperanto esprimi tute la delikatajxojn de la

spirito kaj de la koro. La maljunaj, miaj egalagxuloj, aliflanke, povas

pruvi, ke tiu kapablo ne estas malpli mirinda por skribi, legi, paroli

pri cxiuj objektoj sciencaj.

Hodiaux mi do volas, malgraux malfortigxo pro laceco kaj klopodoj, en

la kelkaj sekvontaj linioj, doni rapide la priskribon kaj teorion de la

sunhorlogxo, kusxanta en la fundo de la cxarma Parko de Dijon, sur la

bordo de la beleta rivero nomata Ouche.

[Ilustrajxo: sundial1.png]

Sur la tero horizonta estas desegnitaj la du linioj NS (nordo-sudo)

kaj EO (oriento-okcidento) sin krucigxantaj rektangule en I. Du dekduoj

da markoj sxtonaj estas plantitaj, cxirkaux I, laux la fig. 1. Sur

sxtono lauxlonge de la linio SN estas markitaj punktoj kun la signoj de

la zodiako, de kankro al kapro, sur unu flanko de SN, kaj de kapro al

kankro sur la alia flanko. Cxiu promenanto tra la Parko, kiu volas scii

la horon, iru stari rekte sur la punkto zodiaka respondanta al la tago

de lia promenado kaj li vidos sian ombron direktatan al la punkto sxtona

markita per la horo sercxata.

Oni vidas ke en tiu cxi horlogxo :

1) La ombrojxetilo estas movebla, sed cxiam vertikala, kaj staranta

sur NS, en iu punkto A, kies interspaco d al I estas funkcio nur de la

deklinigxo D de la suno;

2) La koordinatoj x, y de cxiu marko sxtona M estas funkcioj nur de

la horo h, videble skribita sur M.

Komparante la sunhorlogxon kun bona posxhorlogxo, oni certigxos pri

la gxusteco de la unua.

Mi scias nek la epokon nek la uzitan manieron de la konstruo de

tiu cxi sunhorlogxo; kaj mi ne konas, alian ekzempleron de tia en iaj

urboj aux libroj. Sed tion cxi nia eminenta kolego Charles Meray povus,

sendube, al ni sciigi; mi do petas lin ke li volu skribi la historion de

tiu malofta horlogxo en Esperanto, lingvo, en kiu li estas tiel majstro

kiel en matematiko.

Atendante tiun historion, oni vidos facile la eblon konstrui gxuste

tian sunhorlogxon, se oni sercxos la formulojn liverantajn x, y kaj d.

Oni nomu :

d = la kolatitudon de la loko.

a = la azimuton de la suno.

D = gxian deklinigxon.

h = gxian angulon horan aux la horon veran.

Oni scias, ke la triangulo formita, sur la sfero cxiela, per la polo,

la zenito kaj la suno donas :

kos f kos h - sin f tg D

(1) kot a = ------------------------

sin h

[Ilustrajxo: sundial2.png]

Por ke la ombro de ombrojxetilo, vertikale metila en A, pasu tra la

punkto M (x, y) respondanta al h, estas necesa la rilato

(2) d = y - x kot a

evidenta per la fig. 2 : Sed devas dependi x, y nur de h, kaj d nur

de D; oni do havas

df

--= 0

dh

aux

dy d kot a dx

(3)--= x-------+--kot a

dh dh dh

Sekve, metinte anstataux (kot a) kaj (d kot a)/dh iliajn valorojn

eltiritajn el la formulo (1), oni havas

dy

4) --=

dh

sin f ( dx ) kos f ( dx )

-----tg D ( (x kot h---) --------( x---sin h kos h )

sin h ( dh ) sin^2 h ( dh )

Por ke y dependu nur de h, estas necese nuligi la koeficienton de tg

D, aux skribi

x

- = kot h. dh

d

de kie

x = C sin h

Fundamenta Krestomatio · 第 41 / 218 题