KRONIKA KATARA KONJUNKTIVITO

(el la libro de profesoro E. FUCHS).

_Simptomoj._ Cxe la kronika kataro de la konjunktivo la objektive

trovataj sxangxoj estas entute malmulte signifaj. Estas modera rugxeco

de la konjunktivo, aux nur super la tarso, aux ankaux en la parto

transira. La konjunktivo estas glata kaj ne sxvelinta; nur en malnovaj

okazoj aperas hipertrofio de la konjunktivo kun gxia dikigxo kaj

velursimila karaktero. La sekrecio estas malgranda kaj montras sin

precipe per kungluiteco de la palpebroj matene. La blanketa sxauxmo,

kiun oni ofte trovas en la anguloj de la palpebroj, venas de tio,

ke en sekvo de ofta palpebrumado la larma fluidajxo kun la eligajxo

de la Meibomaj glandetoj per batigxado farigxas speco de sxauxma

emulsio. La konstanta malsekigxado de la hauxto en la anguloj de la

palpebroj kondukas al la formigxado de ekskoriacioj. En kelkaj okazoj

la sekrecio, anstataux esti pliigita, sxajnas ecx malpliigita. Pro

la tre malgranda aux ecx tute mankanta pliigxo de la sekrecio kelkaj

auxtoroj difinas multajn okazojn de kronika kataro ne kiel tian, sed

kiel hiperemion de la konjunktivo. Cxe la sensignifeco de la simptomoj

objektive rimarkeblaj, tiom pli granda atento devas esti turnata al

la plendoj de la paciento. Efektive la _subjektivaj simptomoj_ pleje

estas tiel karakteraj, ke el ili oni facile povas meti la diagnozon de

kronika kataro de la konjunktivo. La plendoj ordinare estas la plej

grandaj vespere. La pezeco de la palpebroj, tage apenaux rimarkebla,

vespere estas tiel granda, ke al la pacientoj estas tre malfacile teni

la okulojn nefermitaj; ili havas la senton, kvazaux ili volus dormi.

Per la nemulta eligajxo, kiu en formo de mukaj fadenoj restas en la

konjunktiva sako, naskigxas teda sento de fremda korpo, kvazaux en la

okulo estus polvero; kiam tiaj mukaj fadenoj metigxas sur la korneon,

tiam la vidado malklarigxas aux tiam cxirkaux la flamo de kandelo

montrigxas cxielarkaj koloroj; krom tio la pacientoj rakontas pri

malagrablaj sentoj de diversaj specoj, nome pri brulado kaj jukado, pri

blinduligxado per lumo, rapida lacigxado de la okuloj cxe la laborado,

ofta palpebrumado k. t. p. Matene la okuloj estas iom kungluitaj aux

iom da flava sekigxinta eligajxo trovas sin en la interna angulo de la

okulo. En aliaj okazoj ekzistas turmenta sento de sekeco kaj la okuloj

povas esti malfermataj nur kun malfacileco, kaj la paciento havas la

senton kvazaux la palpebroj pro manko de malsekeco estas algluitaj al

la okulpomo (kataro seka).--Tiuj cxi tiel diversaspecaj plendoj tute

ne trovas sin en difinita interrilato al la objektiva stato. Cxe multaj

homoj oni vidas la konjunktivon suficxe forte rugxigxinta kaj tamen ili

plendas pri nenio ecx plej malgranda, dum cxe aliaj, kiuj la kuraciston

simple elturmentas per siaj piendoj, oni ofte apenaux rimarkas iajn

sxangxetojn en la konjunktivo.

_Irado de la malsano._ La kronika kataro de konjunktivo estas unu

el la plej oftaj malsanoj de la okuloj, kiu estas renkontata precipe

cxe personoj grandagxaj kaj nome pli maljunaj. Cxe maljunuloj gxi estas

preskaux regulo, ke ni trovas facilan gradon da kronika konjunktivito,

kiun oni nomas kataro maljunula. La dauxrado de la konjunktivito

estas ordinare longa; multaj homoj suferas je gxi grandan parton de

sia vivo. La malsano povas konduki al komplikajxoj, kiuj parte donas

nerebonigeblajn sxangxojn. Al la plej oftaj komplikajxoj apartenas

la brulumo de la palpebra rando--blefarito--sekve de la ofta

malsekigxado de la randoj de la palpebroj per la pli ricxe eligataj

larmoj. Ankaux sekve de la malsekigxado per la larmoj la hauxto de la

malsupra palpebro estas atakata de ekzemo, aux gxi farigxas rigida kaj

mallongigxas, tiel ke la libera rando jam ne perfekte almetigxas al la

okulpomo. Sekve de tio la larma punkto jam ne trempigxas en la larman

lagon, per kio la forkondukado de la larmoj en la larman sakon estas

malhelpata, la fluado de la larmoj estas pligrandigata kaj tio cxi

denove efikas malutile sur la staton de la hauxto. Tiamaniere formigxas

rondo da eraroj, kiu kondukas al cxiam plua mallevigxo de la malsupra

palpebro, al la ektropio. Tiu cxi eliro estas ankoraux akcelata per

tio, ke la pacientoj ofte devisxas la defluantajn larmojn kaj cxe tio

pasigas la tukon de supre malsupren, per kio la malsupra palpebro estas

tirata malsupren. Se la mallongigxo de la palpebra hauxto, malsekigata

de larmoj, aperigas sin pli en direkto horizontala, tiam naskigxas

blefarofimozo. Fine la kataro ofte kauxzas ulceretojn de la korneo.

_Etiologio._ La kauxzoj de la kronika kataro estas : 1. Antauxirinta

kataro akra, kiu, anstataux plene sanigxi, transiris en la stadion

kronikan. 2. Komunaj malutilajxoj de diversaj specoj. Al ili apartenas

antaux cxio malbona aero, difektita per fumo, polvo, varmego, kunestado

de multe da homoj k. t. p. La laboristoj en fabrikoj, kie estas multe

da polvo, la kelneroj en la fumoplenaj restoracioj k. t. p. suferas

tre ofte je kronika konjunktivito. Al tio disponas ankaux malfrua

irado dormi, nokta maldormado, troa gxuado de alkoholaj trinkajxoj.

Cxe personoj, kiuj jam suferas je kronika konjunktivito, gxi multe

malbonigxas post cxia tiaspeca malutilajxo, ekzemple post vespero

pasigita en teatro aux en fumoplenaj cxambroj. La dauxra efikado de

vento kaj malbona vetero kauxzas cxe la vilagxanoj, veturilistoj k. s.

tiel oftan kataron. Pro tiu sama kauxzo ankaux okuloj forte elstarantaj,

aux kies palpebroj estas mallongigitaj (lagoftalmo), estas atakataj

de kataro, cxar ili tro malmulte estas defenditaj kontraux la aero.

La efiko, kiun faras sur la konjunktivon la konstanta kuntusxigxado

kun la aero, montrigxas la plej bone cxe la ektropio, cxe kiu la

nekasxita konjunktivo de la tarso farigxas forte rugxa kaj dika,

velursimila aux ecx tuberplena. Tiom same malbone kiel longedauxran

kuntusxigxadon kun la aero, la konjunktivo elportas ankaux la konstantan

foreston de tiu cxi lasta, tial cxe longe dauxranta cxirkauxligo de la

okulo ankaux aperas kronika kataro. 3. Troa strecxado de la okuloj,

precipe cxe personoj hipermetropiaj kaj astigmatismaj, povas kauxzi

kronikan kataron. 4. Lokaj malutilajxoj. Al ili apartenas incitado de

la konjunktivo per fremdaj korpoj, kiuj restas en la konjunktiva sako;

al tiaj fremdaj korpoj oni devas alkalkuli en pli vasta senco de la

vorto ankaux okulharojn, kiuj estas turnitaj kontraux la okulpomo. En

la plimulto da okazoj la loka malutilajxo konsistas en ia alia malsano

de la okulo, kiu aperigas post si la kataron kiel suferon sekvan, kiel

ekzemple blefarito aux infarktoj en la glandetoj Meibomaj. Retenigxo

de larmoj en sekvo de blenoreo de la larma sako aux de nesuficxa

trempigxado de la larmaj punktoj en la larman lagon estas ofta kauxzo de

la kataro, tial oni neniam devas forgesi cxe unuflanka kataro esplori,

cxu ne ekzistas ia sufero de la larmaj vojoj. La kataroj kauxzitaj de

cirkonstancoj lokaj distingigxas de la kataroj kauxzitaj de malutilajxoj

komunaj per tio, ke ili tre ofte estas unuflankaj, dum en la lasta okazo

laux la naturo de la afero pleje suferas ambaux okuloj.

_Terapio._ Estas kompreneble, ke la kuracado devas antaux cxio turni

atenton al la kauxza momento, per konforma reguligo de la komunaj

kondicxoj de la vivo, kiom tion cxi permesas la profesio de la paciento,

per forigo de ekzistantaj lokaj kauxzoj de la kataro k. t. p. Por la

kuracado de la konjunktivo mem ni antaux cxio, kiel cxe la kataro akra,

havas por nia dispono la nitran argxenton, kiun oni uzas por sxmirado

per peniko (en solvo 2 p. 100) aux por engutado (en solvo 1/4--1/2

p. 100). Oni uzas gxin nur en tiuj okazoj, en kiuj la kataro estas

akompanata de pli forta sekrecio kaj do malfirmigxo de la konjunktivo,

cxar tiaj periodoj de akra malsanigxo ofte okazas en la dauxro de cxiu

kronika kataro, kaj ankaux tiam, kiam ekzistas jam hipertrofio de la

konjunktivo. En la ceteraj okazoj suficxas adstringaj gutoj (okulakvoj),

kiujn la paciento mem povas al si engutadi. La plej uzataj el tiuj

cxi okulakvoj estas : flava adstringa okulakvo (collyrium adstringens

luteum), aux safrana tinkturo de opio (tinctura opii crocata), ambaux

ordinare estas porskribataj ne pure, sed miksite kun egala kvanto da

akvo; kupro aluna, zinko sulfura, ambaux en 1/2-1 p. 100 solvo; plue

aluno, tanino, bora acido kaj aliaj adstringantajxoj.

La vica ordo, en kiu tiuj cxi okulakvoj estas cititaj, respondas

proksimume al ilia lauxgradeco, de la plej fortaj gxis la plej

delikataj. Ili devas esti engutataj cxiutage unu aux du fojojn, sed ne

vespere. Ni elkalkulis tiom da ili, cxar estas bone havi pli grandan

elekton el ili, cxar cxe la longa dauxrado de la kataro oni ofte devas

sxangxi la rimedojn. Cxiu rimedo, uzata tro longe, perdas sian efikecon,

cxar la konjunktivo al gxi alkutimigxas. Kontraux la kungluigxado de

la palpebroj, kiel ankaux kontraux ekzistantaj ekskoriacioj oni igas

vespere antaux la endormigxo froti sur la fermitaj palpebroj sxmirajxon

kun blanka hidrarga precipitato (1/2-1 p. 100).

[Piednoto: Tiu cxi okulakvo, nomata ankaux okulakvo de Horst, nun

en la plimulto da landoj jam plu ne estas oficinala; tamen gxi faras

bonegajn servojn kaj en kelkaj okazoj oni povas gxin anstatauxigi per

neniu alia] rimedo. Laux la nova Auxstruja farmakopeo gxi devas esti

preparata en la sekvanta maniero

Rp. Amonio klora . . . . . . . . . . 0,5

Zinko sulfura. . . . . . . . . . 1,25

Solve en :

Akvo distilita . . . . . . . . . 200,0

Aldonu :

Kamforo. . . . . . . . . . . . . 0,4

Solvita en :

Spirito vina dissolvita. . . . . 20,0

Aldonu :

Safrano. . . . . . . . . . . . . 0,1

Tenu 24 horojn ofte skuante, filtru.

La okulakvo de Romershausen, kiu ankaux estas multe uzata cxe

kronika kataro de la okuloj, konsistas el miksajxo do fenkola

tinkturo kaj fenkola akvo.]

* * * * *

Fundamenta Krestomatio · 第 40 / 218 题