Fine de la 1811a jaro, dum memorinda por ni epoko, loĝis en sia
bieno „Nenaradovo“ la bonkora Gavrilo Gavriloviĉ R***. Li estis fama
en la ĉirkaŭaĵo pro sia gastameco kaj afableco; la najbaroj tre
ofte vizitadis lin por manĝi, trinki, ludi bostonon je kvin kopekoj
kun lia edzino Praskovja Petrovna, kaj kelkaj -- por vidi ilian
filinon Maria Gavrilovna-n, gracitalian, palvizaĝan deksepjaran
fraŭlinon. Oni sciis ŝin riĉa fianĉino, kaj multaj homoj esperis
edziĝi kun ŝi aŭ edzigi siajn filojn.
Maria Gavrilovna estis edukita pere de francaj romanoj kaj,
sekve, estis enamiĝinta. Ŝia elektitulo estis neriĉa armea
subleŭtenanto, sin trovanta forpermese en sia apuda bieneto.
Memkompreneble, la juna homo ardis per sama pasio; sed la gepatroj de
lia amatino, rimarkinte ilian reciprokan inklinon, malpermesis al sia
filino eĉ pensi pri li, kaj oni akceptadis lin pli malafable ol la
eksigitan asesoron.
Niaj geamantoj interkorespondadis kaj ĉiutage renkontiĝis sen
ĉeestantoj en betularbareto aŭ apud malnova kapelo. Tie ili ĵuris
unu al alia eternan amon, plendis kontraŭ la sorto kaj faris
diversajn projektojn. Korespondante kaj interparoladante tiamaniere,
ili alvenis (kio estas tute natura) al jena rezonado: se ni ne
povas vivi unu sen la alia, sed la volo de la senkompataj gepatroj
kontraŭstaras nian feliĉon, ĉu ni ne povus agi memstare? Certe,
la bontrafa ideo venis unue en la kapon de la juna homo, sed ĝi tre
plaĉis al la romaneca imagemo de Maria Gavrilovna.
Vintro ĉesigis iliajn intervidiĝojn, sed la korespondado fariĝis
des pli vigla. La oficiro, Vladimir Nikolajeviĉ, petegis en ĉiu
letero, ke ŝi konsentu geedziĝi sekrete, dum kelka tempo sin kaŝi,
poste sin ĵeti al la piedoj de la gepatroj, kiuj certe estos fine
kortuŝitaj per la heroa konstanteco kaj kompatindeco de la geamantoj
kaj nepre diros al ili: „Infanoj niaj, venu, por ke ni ĉirkaŭbraku
vin!“
Maria Gavrilovna dumlonge hezitis; multego da forkurplanoj estis
rifuzitaj. Fine ŝi konsentis: la fiksitan tagon ŝi devos ne
partopreni vespermanĝon kaj foriri en sian ĉambron, pretekstante
kapdoloron; ŝia servistino partoprenis la komploton; ili ambaŭ
estis elirontaj en la ĝardenon per malantaŭa dompordo; post la
ĝardeno ili trovos pretan glitveturilon, sidiĝos en ĝin kaj
veturos kvin verstojn[7] de Nenaradovo en vilaĝon Ĵadrino, rekte en
preĝejon, kie Vladimir Nikolajeviĉ ilin atendos.
Antaŭnokte de la decidiga tago Maria Gavrilovna tute ne dormis:
ŝi enpakadis tolaĵon kaj vestojn, skribis longan leteron al
sentimentala fraŭlino, sia amikino, alian -- al siaj gepatroj. Ŝi
adiaŭis ilin per plej kortuŝaj esprimoj, senkulpigis sian agon
per nevenkebla forto de pasio kaj fine aldonis, ke la plej feliĉa
minuto de sia vivo estos, kiam estos permesite al ŝi sin ĵeti ĉe
la piedojn de siaj karaj gepatroj. Sigelinte ambaŭ leterojn per
fabrikita en Tula[8] sigelileto, sur kiu vidiĝis du flamantaj koroj
kun konvena surskribo, ŝi enlitiĝis je mateniĝo kaj ekdormetis;
tamen terurigaj sonĝoj ĉiuminute vekis ŝin. Jen ŝajnis al ŝi, ke
en la momento, kiam ŝi sidiĝis en glitveturilon por rapidi al la
geedziĝceremonio, la patro haltigis ŝin, kun suferiga rapideco ŝin
trenis sur la neĝo kaj ĵetis en malluman, senfundan subteraĵon ...
kaj ŝi flugrapide falis kun neesprimebla korpremo. Jen ŝi vidis
Vladimir-on kuŝanta tere, pala, sangekovrita; mortante li petegis
per akrelaŭta voĉo, ke ŝi rapidu al li por geedziĝi... Aliaj
abomenaj, sensencaj vizioj aperadis antaŭ ŝi unu post alia. Fine
ŝi ellitiĝis, pli pala ol kutime kaj kun ne ŝajnigita kapdoloro.
La patro kaj patrino rimarkis ŝian ekscitiĝon; ilia amoplena
zorgemo kaj senĉesaj demandoj: „Kio estas al ci, Manjo? Ĉu eble ci
malsanas, Manjo?“ rompis ŝian koron. Ŝi penis trankviligi ilin,
ŝajni gaja, sed ne sukcesis.
Vesperiĝis. La penso, ke ŝi pasigas la lastan tagon meze de sia
familio, premis ŝian koron. Ŝi estis apenaŭ viva; fundanime
ŝi adiaŭis ĉiujn personojn, ĉiujn aĵojn ŝin ĉirkaŭantajn.
Oni pretigis la vespermanĝon. Ŝia koro forte ekbatis. Ŝi
diris tremvoĉe, ke ŝi ne volas manĝi, kaj adiaŭis sin de la
gepatroj. Ili kisis kaj laŭkutime krucesignis ŝin: ŝi apenaŭ ne
ekploris. Veninte en sian ĉambron, ŝi ĵetis sin en apogseĝon
kaj ekploregis. La servistino admonpetis, ke ŝi kvietiĝu kaj estu
kuraĝa. Ĉio estis preta. Post duonhoro Manjo estis forlasonta por
ĉiam la gepatran domon, sian ĉambron, kvietan virgulinan vivadon...
Ekstere blovis neĝvento; ĝi muĝis, la fenestrokovriloj skuiĝis
kaj bruis. Ĉio ŝajnis al ŝi minacoplena kaj malĝoja antaŭsigno.
Baldaŭ en la domo ĉio mallaŭtiĝis kaj ekdormis. Manjo envolvis
sin per ŝalo, survestis varman mantelon, prenis en la manojn sian
skatoleton kaj eliris tra la malantaŭa dompordo. La servistino
portis post ŝi du pakaĵojn. Ili eniris la ĝardenon. La neĝblovo
ne kvietiĝis; la vento blovegis renkonte, kvazaŭ penante haltigi
la junan krimulinon. Apenaŭ ili sukcesis atingi la finon de la
ĝardeno. Sur la vojo ilin atendis glitveturilo. La malvarmiĝintaj
ĉevaloj ne volis stari surloke; la veturigisto de Vladimir paŝadis
antaŭ la timonstangoj, retenante la malpaciencajn. Li helpis la
fraŭlinon kaj ŝian servistinon oportune sidiĝi kaj lokigi la
pakaĵojn kun la skatoleto, manprenis la kondukilojn, kaj la ĉevaloj
ekgalopis. Lasante la junulinon al la zorgoj de la sorto kaj al la
lerteco de la veturigisto Terenĉjo, nin ni turnu al la juna amanto.
La tutan tagon Vladimir pasigis veturante tien kaj ĉi tien. Matene
li vizitis la pastron kaj apenaŭ sukcesis interkonsentiĝi kun
li. Poste li serĉadis la necesajn atestontojn meze de najbaraj
bienhavantoj. La unua, al kiu li sin turnis, kvardekjara iama
kavaleria subleŭtenanto Dravin, tre volonte konsentis. Tia
aventuro -- li diris -- remorigis lin pri pasinta tempo kaj husaraj
petolaĵoj. Li konsentigis Vladimir-on resti ĉe li por tagmanĝo kaj
certigis lin, ke la du ceteraj atestontoj ne mankos. Efektive, tuj
post la tagmanĝo alvenis la termezuristo Schmidt[9], kun lipharoj
kaj spronoj, kaj filo de la distrikta policestro, deksesjara knabo,
ĵus fariĝinta ulano. Ili ne nur akceptis la proponon de Vladimir,
sed eĉ ĵuris, ke ili estas pretaj oferi al li sian vivon. Vladimir
ĉirkaŭbrakis ilin kun ravo kaj forveturis hejmen por prepari ĉion
bezonan.
Jam de longe vesperiĝis. Li forsendis sian fidindan Terenĉjon
en Nenaradovo-n kun ĉevaltrio kaj detala kaj zorge pripensita
instrukcio; por si mem li jungigis glitveturileton kun unu ĉevalo
kaj sola, sen veturigisto, veturis Ĵadrino-n, kien post du horoj
estis alvenonta Maria Gavrilovna. La vojon li bone konis, -- ĝi
postulis ne pli ol dudek minutojn.
Sed apenaŭ Vladimir forlasis sian vilaĝon kaj troviĝis meze de
kampoj, forte ekventis kaj fariĝis tia neĝblovo, ke li nenion povis
vidi. Post unu minuto la vojo estis superŝutita de neĝo kaj ne
plu rekonebla; la ĉirkaŭaĵo malaperis en ia nebuleca, flavnuanca
mallumo, tra kiu flirtis blankaj neĝflokoj; la ĉielo kaj la tero
kunfluiĝis. Baldaŭ Vladimir perdis la vojon kaj vane klopodis
ĝin retrovi. La ĉevalo paŝis trafe-maltrafe kaj ĉiuminute jen
surrampis neĝmonteton, jen falruliĝis en kavon; la glitveturilo
ĉiuminute renversiĝadis. Vladimir precipe zorgis ne perdi la
ĝustan direkton. Tamen al li ŝajnis, ke forpasis pli ol duonhoro,
sed li ne atingis ankoraŭ la Ĵadrin-an arbareton. Pasis pluaj
dek-kelkaj minutoj, -- la arbareto ne vidiĝis. Vladimir veturis
tra iu kampo kun multaj profundaj krutkavegoj. La neĝblovado ne
kvietiĝis, la ĉielo ne sereniĝis. La ĉevalo komencis laciĝi, kaj
li mem estis ŝvitkovrita, malgraŭ ke li ĉiuminute estis devigata
ĝiszone enneĝiĝi.
Fine li konvinkiĝis, ke li veturas ne laŭ ĝusta direkto. Li
haltis, ekis pripensadi, rememoradi, konjekti kaj decidis, ke li
devas veturi dekstren. Li faris tion. Lia ĉevalo apenaŭ marŝis.
Pasis jam pli ol unu horo, de kiam li forlasis sian hejmon. Ĵadrino
nepre devis esti proksima. Tamen li veturis, veturadis, sed la
kampo ne havis finon. Ĉie -- neĝamasoj kaj kavoj; ĉiuminute la
glitveturilo renversiĝis, ĉiuminute li ĝin restarigis. La tempo
pasadis. Vladimir komencis maltrankviliĝi.
Fine io eknigriĝis flanke. Vladimir direktis la ĉevalon tien.
Proksimiĝinte, li ekvidis arbareton. „Dank’ al Dio,“ -- li meditis,
-- „nun estas proksime.“ Li ekveturis laŭ la arbaretrando, esperante
tuj trafi la konatan vojon aŭ ĉirkaŭveturi la arbareton: Ĵadrino
sin trovis tuj post ĝi. Baldaŭ li trovis la vojon kaj enveturis
mezen de arbaro, vintre senfoliigita. La vento ne povis furiozi tie,
la vojo estis ebena, la ĉevalo ekvigliĝis, kaj Vladimir ĉesis
agitiĝi.
Tamen li veturis, veturadis, sed Ĵadrino ne estis videbla, -- la
arbareto ne havis finon. Vladimir kun teruro ekvidis, ke li venis
en tute nekonatan arbaron. Malespero lin ekposedis. Li ekfrapis la
ĉevalon; la kompatinda besto komence ektrotis, sed baldaŭ ĝi
laciĝis kaj post kvaronhoro marŝis malrapidpaŝe, spite ĉiuj
klopodoj de la malfeliĉa Vladimir.
Iom post iom la arboj komencis maldensiĝi. Vladimir elveturis el
la arbaro, -- Ĵadrino ne estis vidata. Kredeble estis ĉirkaŭ
noktomezo. Larmoj elspruĉis el liaj okuloj; li ekveturis divenprove.
La vetero mildiĝis, la nuboj disiĝis. Antaŭ li kuŝis ebenaĵo,
kovrita per blanka ondeca tapiŝo. La nokto estis sufiĉe serena. Li
ekvidis proksime vilaĝeton, konsistantan el kvar -- kvin kabanoj.
Vladimir sin direktis tien. Apud la unua dometo li elsaltis el sia
glitveturilo, alkuris fenestron kaj komencis frapi. Post kelke da
minutoj leviĝis ligna fenestrokovrilo, kaj maljunulo aperigis sian
grizan barbon. -- „Kion vi bezonas?“ -- „Ĉu Ĵadrino troviĝas
proksime?“ -- „Ĵadrino?“ -- „Jes, jes, -- ĉu ĝi estas proksime?“
-- „Jes, proksime, -- je dek-kelke da verstoj.“ -- Aŭdinte tian
respondon, Vladimir ekkaptis senespere siajn harojn kaj restis
senmova, kiel homo, kondamnita al morto.
-- „El kie vi venas?“ -- daŭrigis la maljunulo. Vladimir ne
respondis la demandon. -- „Ĉu vi povas, maljunulo, -- li diris,
-- provizi min per ĉevaloj ĝis Ĵadrino?“ -- „Ne, mi ne havas
ĉevalojn,“ -- respondis la vilaĝano. -- „Ĉu mi povas havi almenaŭ
gvidiston? Mi pagos, kiom li volos.“ -- „Atendu, -- respondis la
maljunulo, mallevante la fenestrokovrilon: -- mi sendos al vi mian
filon, li vin akompanos.“ Vladimir komencis atendi. Apenaŭ forpasis
unu minuto, li ree ekfrapis. La fenestrokovrilo leviĝis, aperis la
barbo. -- „Kion vi bezonas?“ -- „Kie do estas via filo?“ -- „Li tuj
eliros, li piedvestas sin. Ĉu vi frostiĝis? Eniru kaj varmigu vin.“
-- „Dankon, rapidigu vian filon.“
La pordego ekknaris. Eliris juna vilaĝano kun bastonego kaj iris
antaŭen, jen montrante, jen serĉante la vojon, surŝutitan de
neĝamasoj. -- „Kioma horo estas?“ -- demandis lin Vladimir. --
„Baldaŭ mateniĝos,“ -- respondis la vilaĝano. Vladimir diris ne
eĉ unu vorton plu.
Kantis kokoj kaj estis jam hele, kiam ili atingis Ĵadrinon. La
preĝejo estis fermita. Vladimir pagis la gvidiston kaj sin direktis
al la pastra domo. En la korto lia ĉevaltrio forestis. Kia sciigo
atendis lin?!...
Sed ni revenu al la bonkoraj Nenaradov-aj bienuloj kaj rigardu, kio
okazas ĉe ili.
Nenio.
La gemaljunuloj vekiĝis kaj eliris en la salonon, Gavrilo
Gavriloviĉ en noktoĉapo kaj varma jako, Praskovja Petrovna
en vatita nokta negliĝo. Oni alportis samovaron, kaj Gavrilo
Gavriloviĉ sendis knabinon ekscii, kiel fartas Maria Gavrilovna
kaj kiel ŝi pasigis la nokton. La knabino revenis, dirante, ke la
fraŭlino dormis malbone, sed nun ŝi sentas sin pli bone kaj tuj
venos en la salonon. Efektive, la pordo malfermiĝis, kaj Maria
Gavrilovna eniris kaj salutis paĉjon kaj panjon.
-- Kiel fartas cia kapo, Manjo? -- demandis Gavrilo Gavriloviĉ. --
„Pli bone, paĉjo,“ -- respondis Manjo. -- „Ci certe haladzomalsaniĝis,“
-- diris Praskovja Petrovna. -- „Estas eble, panjo,“ -- respondis
Manjo.
La tago pasis bone, sed nokte Manjo grave malsaniĝis. Oni venigis
urban kuraciston. Li alvenis vespere kaj trovis Manjon en deliro:
fariĝis arda febro, kaj la kompatinda malsanulino dum du semajnoj
sin trovis ĉe tomba sojlo.
Neniu en la domo sciis pri la intencita forkuro. La skribitajn
antaŭtage leterojn Manjo bruligis; la servistino al neniu diris
ion, timante la koleron de la maljunaj gesinjoroj. La pastro, la
iama kavaleria subleŭtenanto, la lipharhava termezuristo kaj la
juna ulano estis diskretaj -- kaj ne senkaŭze... La veturigisto
Terenĉjo neniam, eĉ ebria, diradis ion superfluan. Tiamaniere la
sekreto estis gardita de pli ol duondekduo da komplotintoj. Sed Maria
Gavrilovna mem, dum konstanta deliro, malkaŝadis sian sekreton.
Tamen ŝiaj diroj estis tiom malkonformaj je ĉio, ke la patrino,
ne forlasanta ŝian liton, povis sole kompreni, ke la junulino
estis ĝismorte enamiĝinta je Vladimir Nikolajeviĉ, kaj ke tiu
amo estas la verŝajna kaŭzo de ŝia malsano. Ŝi interkonsiliĝis
kun la edzo, kun kelkaj genajbaroj, kaj fine oni decidis unuvoĉe,
ke, videble, tiu estas la fatalo de Maria Gavrilovna, ke la sorte
destinitan fianĉon oni ne sukcesos eviti, ke malriĉeco ne estas
krimo, ke oni ja vivos ne kun mono, sed kun homo, kaj ĉion similan.
Moralaj sentencoj estas foje tre utilaj en okazoj, kiam oni ne
sukcesas elpensi ion alian por sia praviĝo.
Dume la fraŭlino komencis resaniĝi. Jam de longe oni ne vidis
Vladimir-on en la domo. Do oni decidis lin venigi por anonci al li
neatenditan feliĉon -- konsenton je geedziĝo. Tamen kiom granda
estis la mirego de la Nenaradov-aj bienuloj, kiam responde al ilia
invito ili ricevis de li duonfrenezan leteron! Li sciigis ilin, ke
lia piedo neniam transpaŝos la sojlon de ilia domo, kaj petis,
ke oni forgesu pri malfeliĉulo, por kiu la morto restas lia sola
konsolo. Post kelke da tagoj ili eksciis, ke Vladimir forveturis en
la armeon. Estis la 1812a jaro!
Dum longa tempo oni ne kuraĝis sciigi la resaniĝantan Manjon pri
tio. Ŝi mem neniam citis la nomon de Vladimir. Kelkajn monatojn
poste, trovinte lian nomon en la listo de distingiĝintoj kaj grave
vunditoj en la batalo de Borodino, ŝi svenis, kaj oni timis, ke la
febrego revenos. Tamen, glor’ al Dio, la sveno ne havis sekvojn.
Alia malĝojego ŝin afliktis! Gavrilo Gavriloviĉ mortis, herede
lasinte al ŝi sian tutan posedaĵon. Sed la heredaĵo ne konsolis
ŝin: tutkore ŝi partoprenis la malĝojon de la kompatinda Praskovja
Petrovna kaj ĵuris, ke ŝi neniam ŝin forlasos. Tamen ili
forveturis el Nenaradovo, loko de malĝojigaj rememoroj, kaj ekloĝis
en alia ilia bieno.
Tie ankaŭ fianĉoj ĉirkaŭis la amindan kaj riĉan junulinon;
sed neniun ŝi esperigis. La patrino kelkfoje admonis ŝin fari
elekton, -- Maria Gavrilovna nee skuis la kapon kaj enpensiĝadis.
Vladimir ne plu ekzistis: li mortis en Moskvo ĵus antaŭ la enveno
de la francoj. La memoro pri li ŝajnis sankta al Manjo; almenaŭ
ŝi konservadis ĉion, kio povis rememorigi pri li: la iam legitajn
de li librojn, liajn desegnaĵojn, muziknotojn kaj kopiitajn por
ŝi versaĵojn. La najbaroj, sciiĝinte pri tio, admiris ŝian
konstantecon kaj scivole atendis la heroon, triumfontan fine super
la ĉagrenoplena fideleco de tiu virga Artemiso[10].
Intertempe la milito estis glore finita. Niaj regimentoj revenadis
el fremdlando. La popolo kuris por renkonti ilin. La muzikistaroj
ludis la militajn kantojn „Vive Henri-Quatre“, tirolajn valsojn
kaj ariojn „Ĵokondo“. Oficiroj, foririntaj militi preskaŭ kiel
knaboj, revenis maturiĝintaj kaj viriĝintaj en batalatmosfero,
ornamitaj per ordenkrucoj. Soldatoj gaje parolis inter si, ĉiuminute
miksante germanajn kaj francajn vortojn. Neforgesebla epoko! Epoko
de gloro kaj entuziasmo! Kiom forte batis rusaj koroj ĉe la vorto
„patrolando“! Kiom dolĉaj estis la larmoj de revidiĝo! Kiel
unuanime ni kunigadis la sentojn de nacia fiereco kaj amo al la caro!
Kaj por li -- kia minuto!...
La virinoj, la rusaj virinoj estis tiutempe senkomparaj. Ilia kutima
senemociemo malaperis. Ilia ekstazo estis vere ebriiga, kiam,
salutante la venkintojn, ili kriis „hura!“.
Kiu el tiamaj oficiroj ne konfesos, ke al rusa virino li ŝuldas sian
plej valoran rekompencon?...
Dum tiu brila tempo Maria Gavrilovna loĝis kun sia patrino en la
***a gubernio kaj ne vidis, kiel ambaŭ ĉefurboj solenis la revenon
de la militistaroj. Sed en provincaj distriktoj kaj vilaĝoj la
ĝenerala entuziasmo, eble, estis ankoraŭ pli forta. Apero de
oficiro en tiaj lokoj estis por li vera triumfo, kaj frake vestita
amanto ne povis konkuri kun li.
Ni diris jam, ke malgraŭ sia indiferenteco Maria Gavrilovna kiel
antaŭe estis ĉirkaŭata de aspirantoj. Sed ĉiuj estis devigitaj
cedi lokon, kiam en ŝia kastelo aperis vundita husara kolonelo
Burmin, kun kruco de St. Georgo sur la brusto kaj kun „interesa
paleco“, kiel kutimis diri la tieaj fraŭlinoj. Maria Gavrilovna
rimarkeble lin distingis. Dum lia ĉeesto ŝia kutima enpensiĝo
vigliĝadis. Oni ne rajtis diri, ke ŝi koketus kun li; tamen poeto,
rimarkinte ŝian konduton, dirus:
_Se amor non è, che dunque?_...[11]
Burmin vere estis tre aminda juna homo. Li havis ĝuste tiun saĝon,
kiu plaĉas al virinoj: saĝon de konveneco kaj observemo, sen iaj
pretendoj kaj sprite mokeman. Lia sintenado kontraŭ Maria Gavrilovna
estis simpla kaj malrigida; sed, kion ajn ŝi diris aŭ faris, lia
animo kaj rigardo ĉiam sekvis ŝin. Li ŝajnis diskreta kaj modesta,
sed laŭ onidiroj li estis iam terura ventanimulo; tamen tio ĉi
ne malutilis al li en la opinio de Maria Gavrilovna, kiu (same
kiel ĉiuj junaj virinoj) kun plezuro senkulpigadis petolaĵojn,
vidigantajn kuraĝan kaj flaman karakteron.
Sed pli ol ĉio ajn alia (pli ol lia amemo, pli ol agrabla
konversacio, pli ol „interesa paleco“, pli ol bandaĝita brako), la
silento de la juna husaro pleje instigis ŝian scivolan imagemon.
Ŝi ne povis ne konscii, ke ŝi tre plaĉis al li; li siavice, kun
sia saĝo kaj vivosperto, povis ankaŭ rimarki, ke ŝi distingis lin
inter la aliaj. Kial do ĝis nun ŝi ne vidis lin ĉe siaj piedoj kaj
ne aŭdis lian amkonfeson? Kio retenis lin? Ĉu timemo ne disigebla
de vera amo, ĉu fiereco kaj koketemo de ruza amindumulo? Ĝi estis
por ŝi enigmo. Multe pripensinte, ŝi decidis, ke timemo estis la
sola kaŭzo, kaj intencis plikuraĝigi lin per plia atento kaj, laŭ
cirkonstancoj, eĉ dorlotemo. Ŝi pretigadis malplej atendatan
findisvolvon kaj senpacience antaŭvidis la momenton de la romaneca
interparolo. Sekreto, kia ajn ĝi estu, ĉiam pezas sur virina koro.
Ŝiaj ruzaj manovroj sukcesis: almenaŭ Burmin fariĝis tiel enpensa,
liaj okuloj tiel flame haltis sur Maria Gavrilovna, ke la decidiga
minuto ŝajnis jam proksima. La najbaroj parolis pri geedziĝo
kvazaŭ pri demando senrevene solvita, kaj la bonkora Praskovja
Petrovna ĝojis, ke ŝia filino trovis fine indan fianĉon.
La maljunulino sidis foje sola en salono, dismetante paciencludon,
kiam Burmin eniris la ĉambron kaj tuj demandis pri Maria Gavrilovna.
„Ŝi estas en la ĝardeno: iru al ŝi, kaj mi atendos vin tie ĉi.“
Burmin eliris. La maljunulino faris krucosignon kaj ekmeditis: „Eble
la afero hodiaŭ decidiĝos!“
Burmin trovis Manjon apud lageto, sub saliko, kun libro en la manoj,
en blanka robo, -- kiel veran romanheroinon. Post la unuaj demandoj
ŝi intence ĉesis daŭrigi tiamanieran konversacion, pliigante
reciprokan embarason, el kiu oni povus eliri nur per subita kaj
decidiga interparolo. Tiel okazis. Burmin, sentante la konfuzigan
embarason de sia situacio, diris, ke li jam de longe serĉas okazon
por malkovri al ŝi siajn korsentojn, kaj petis unu minuton de
atento. Maria Gavrilovna fermis la libron kaj mallevis la okulojn,
kiel signo de konsento.
-- Mi amas vin, -- diris Burmin: -- mi amas vin pasie... (Manjo
ruĝiĝis kaj ankoraŭ plie klinis la kapon). Mi agis nesingarde,
fordonante min al la agrabla kutimiĝo vidi kaj aŭdi vin ĉiutage.
Nun estas jam tro malfrue por kontraŭstari mian sorton. La rememoro
pri vi, via ĉarma, alloga bildo estos de nun la turmento kaj
samtempe la konsolo de mia vivo. Sed mi devas ankoraŭ plenumi
malfacilan ŝuldodevon, malkaŝi al vi teruran sekreton kaj starigi
inter ni nevenkeblan baron...
-- Ĝi ĉiam ekzistis, -- vivece interrompis lin Maria Gavrilovna: --
mi neniam povus fariĝi via edzino...
-- Mi scias, -- li rediris mallaŭtvoĉe: -- mi scias, ke iam vi
estis aminta, sed morto kaj tri jaroj da ĉagrenbedaŭroj... Kara,
amata Maria Gavrilovna, ne penu senigi min je mia lasta konsolo: la
penso, ke vi konsentus estigi mian feliĉon, se...
-- Silentu, pro Dio, silentu. Vi turmentas min!
-- Jes, mi scias, mi sentas, ke vi fariĝus la mia, sed mi estas la
plej malfeliĉa homo: mi estas edzigita!...
Maria Gavrilovna kun miro ekrigardis lin.
-- Mi estas edzigita de kvar jaroj, -- daŭrigis Burmin: -- kaj mi
eĉ ne scias, kiu estas mia edzino, kie ŝi nun sin trovas, kaj ĉu
mi iam revidos ŝin!...
-- Kion vi diras?! -- ekkriis Maria Gavrilovna. -- Kiom stranga ĝi
estas! Daŭrigu ... mi rakontos al vi poste ... daŭrigu, mi petas.
-- Komence de la 1812a jaro, -- diris Burmin: -- mi rapidis Vilnon,
kie troviĝis nia regimento. Veninte malfruvespere al iu stacio, mi
diris, ke oni rapidu jungi freŝajn ĉevalojn; sed fariĝis terura
neĝblovo; la staciestro kaj la veturigistoj konsilis al mi atendi.
Mi obeis; tamen nekomprenebla emocio ekposedis min; al mi ŝajnis,
kvazaŭ iu puŝis kaj puŝis min. Dume la neĝblovado ne ĉesis.
Mi perdis la paciencon, denove ordonis, ke oni jungu la ĉevalojn,
kaj forveturis dum plej forta neĝventego. Al la veturigisto
venis la ideo veturi sur glaciiĝinta rivero por malplilongigi la
vojon je tri verstoj. La riverbordoj estis tute neĝekovritaj; la
veturigisto preterpasis nerimarkinte la lokon, kie ni devus ree
trafi la poŝtan vojon, kaj tiamaniere ni troviĝis en nekonata
loko. La ventego ne kvietiĝis. Mi ekvidis iun lumeton kaj ordonis
veturi en tiun direkton. Ni venis en vilaĝon; ligna preĝejo estis
lumigita kaj malfermita; interne de la ĉirkaŭbarilo staris kelke da
glitveturiloj; en la preĝejvestiblo paŝadis homoj. -- „Tien ĉi,
tien ĉi!“ -- ekkriis voĉoj. Ni alveturis. -- „Pro Dio, kial vi
malfruiĝis? -- diris al mi iu: -- la fianĉino estas sveninta, la
pastro ne scias kion fari; ni estis jam pretaj reveni hejmen. Eliru
do rapide.“ Mi senvorte elsaltis el mia glitveturilo kaj eniris la
preĝejon, apenaŭ lumigatan per du aŭ tri kandeloj. Junulino sidis
sur benko en malluma angulo, alia frotis ŝiajn tempiojn. „Dank’
al Dio, -- diris la dua, -- fine vi venis; vi preskaŭ mortigis
la fraŭlinon.“ Maljuna pastro proksimiĝis al mi kun demando:
„Ĉu ni komencu?“ -- „Jes, komencu, via pastra moŝto,“ -- mi
respondis distrite. Oni igis la fraŭlinon leviĝi. Ŝi ŝajnis al
mi beleta... Nekomprenebla, nepardonebla ventanimeco ... mi ekstaris
apud ŝi antaŭ la katedro; la pastro rapidis; tri viroj kaj la
servistino subtenadis la fianĉinon kaj atentis nur ŝin... Ni estis
geedzigitaj!... -- „Kisu vin,“ -- oni diris al ni. Mia edzino turnis
al mi sian palan vizaĝon. Mi estis preta ŝin kisi... Ŝi ekkriis:
-- „Ha, ne estas li! ne estas li!“ kaj svenis. La atestantoj direktis
al mi siajn timigitajn rigardojn. Mi min returnis, eliris el la
preĝejo sen ia malhelpo, ĵetis min en la glitveturilon kaj ekkriis:
„Rapidu!“ --
-- Dio mia! -- ekkriis Maria Gavrilovna: -- kaj vi tute ne scias, kio
fariĝis al via kompatinda edzino?
-- Mi nenion scias, -- respondis Burmin: -- mi ne scias la nomon
de la vilaĝo, kie mi edziĝis; mi ne memoras, el kiu stacio mi
forveturis. Tiutempe mi opiniis mian kriman petolaĵon tiom
malgrava, ke, forlasinte la vilaĝon, mi ekdormis kaj vekiĝis nur
sekvintmatene ĉe tria stacio. La servisto, kiu akompanis min tiam,
mortis dum la milito, -- do mi havas neniun esperon retrovi la
virinon, al kiu mi estis farinta tiel kruelan ŝercon, kaj kiu nun
estas venĝita same kruele!...
-- Dio mia, Dio mia! -- diris Maria Gavrilovna, kaptante lian manon:
-- do tio estas vi! Kaj vi ne rekonas min?
Burmin paliĝis... kaj falis ĉe ŝiajn piedojn...