Bostono, 12/XI/1910.
Brown kaj Ko.,
Nov-Jorko.
Sinjoroj:--
Vidinte vian reklamon en gazeto al kiu mi abonas, mi skribas por
peti ke vi sendu al mi priskribajxon de via kamero nomita "La Infaneto,"
kiun eble mi deziros provi.
Bonvolu ankaux sendi dekduonon da platoj, 6 x 9 centimetrojn, por kiu
mi cxi* kune sendas spesmilon kaj duonon.
Kun respekto,
J. C. Smith.
[Footnote: The particle "cxi" (used with "tiu, tio, ties, cxiu, cxio")
may also be used with certain adverbs, as "cxi sube", "here below", "cxi
supre", "here above", "cxi kune", "herewith", etc.]
* * * * *
Nov-Jorko, 18an novembro, 1910.
Kara Sinjoro:--
Respondante al via estimata letero de la 12a, ni donas cxi sube
mallongan priskribajxon de nia bonega fotografilo nomita "La Infaneto."
"La Infaneto" kamero havis neesperitan sukceson, kaj estas vendita
po miloj da ekzempleroj. Cxie oni unuvocxe lauxdas gxian malgrandan
kaj tamen bonegan konstruon, kaj ankaux gxian firman samtempe facilan
funkciadon. Gxi ne estas pli granda ol monujo, tial gxi ne bezonas pli
multe da spaco ol tiu, kaj povas esti portata kaj uzata treege konvene.
La dimensioj de la fermita kamero estas 8 x 5 x 6.5 centimetroj. La
pezo, kun objektivo, tri platingoj, kaj malbrila ("ground") vitro, estas
365 gramoj. "La Infaneto" estas konstruita tute el metalo, kaj kovrita
de bonega bovledo. Kiam oni malfermas la aparaton, la objektivo samtempe
enfokusigxas, tiamaniere ke la kamero estas preta por uzado post unu
sekundo, cxar la objektivfermilo ("shutter") estas cxiam strecxita.
Sekve: neniaj preparadoj, nenia prokrasto je la ekfotografado.
La negativoj estas klaraj gxis la bordo, kaj tial konvenaj por
pligrandigo. Cetere, oni scias ke bona pligrandigo ofte pli kontentigas
ol malgranda originalo. Precipe cxe promenoj kaj vojagxoj oni tial
volonte preferas la malgrandan "Infaneton," por poste pligrandigi la
negativojn.
Por la pligrandigo ni fabrikas specialajn taglum-pligrandigajn
aparatojn, kies prezoj estas malaltaj (vidu en nia prezaro).
Ni ne sxangxis la konstruon de "La Infaneto" de post 1909, cxar
gxis nun gxi estas cxiurilate kontentiga. Sole la rapideca reguligo
de la momenta ("instantaneous") fermilo estas plibonigita, cxar ni
gxin fabrikas kun speciala auxtomata fermilo, kiu estas arangxita por
malfermoj dauxraj ("time exposures"), kaj momentaj, je unu sekundo
gxis unu centono da sekundo.
Esperante ke ni baldaux ricevos mendon de vi, kaj certigante al vi
ke ni tre zorge plenumos iun ajn mendon, ni restas.
Tre respekte la viaj,
Brown & Ko.
Per C.
* * * * *