* * * * *
Sirakuzo, la 2an de marto, 1911.
Kara Amiko,
Sendube vin surprizos ricevi leteron skribitan de mi cxe hotelo en
cxi tiu urbo, ne tre malproksime de via propra oficejo! Via bofrato,
kiun mi okaze renkontis hieraux en la posxtoficejo, donis al mi vian
adreson. Gxis nun, mi estas tiel okupata ke mi ne havis la tempon ecx
por telefoni al vi. Sed nun mi havas du aux tri minutojn da libera
tempo, kaj mi tuj ekkaptas la okazon por skribi letereton, petante ke
vi vespermangxu kun mi hodiaux vespere, cxe la hotelo kie, kiel vi
vidas, mi logxas de antaux unu tago. (Pardonu, mi petas, "ke" mi finas
cxi tiun leteron per krajono, sed mi jxus eltrovis ke restas neniom
plu da inko en mia fontanplumo.) Venu je la sesa, se tiu horo estas
konvena. Bedauxrinde ("unfortunately"), mi devos forresti de la hotelo
la tutan posttagmezon, pri komercaj aferoj, alie mi vin renkontus cxe
la tramvojo, kie haltas la tramveturiloj ("streetcars"). Estos plej
bone, mi opinias, ke vi iru rekte al mia cxambro, numero 26, kie mi
senprokraste vin renkontos, se mi ne estos efektive jam vin atendanta.
Ni esperu ke la cxefkuiristo preparos al ni bonan mangxon! Mi esperas
ke vi malatentos la falantajn negxerojn, kaj nepre venos, responde al
mia iomete subita invito, cxar ni ja havos multe da komunaj travivajxoj
por priparoli. Do gxis la baldauxa revido je la vespermangxo!
Kun plej amikaj salutoj,
Roberto.
[Footnote: The word "tial" may be omitted from the combination "tial ke"
(83), if the meaning is obvious.]
* * * * *
Boston, 13/VII/1911.
Wilson kaj Jones,
Nov-Jorko.
Estimataj Sinjoroj:--
Bonvolu sendi al mi per revenanta posxto vian plej novan prezaron
("price-list"). Ni baldaux bezonos iujn novajn meblojn por niaj
oficejoj, precipe skribtablojn, tablojn konvenajn por skribmasxinoj
("typewriters"), kaj specialajn librujojn, farotajn laux niaj bezonoj.
Se viaj prezoj estas konvenaj, ni sendube volos mendi de vi tian
meblaron. Kun respekto,
J. F. Smith,
cxe Brown kaj Brown.
* * * * *
Nov-Jorko, 17/VII/1911.
Sinjoro J. F. Smith,
cxe Brown kaj Brown,
Nov-Jorko.
Estimata Sinjoro:--
Ni havas la honoron sendi al vi en aparta koverto nian plej novan
prezaron, al kiu ni petas ke vi donu vian atenton, precipe al pagxoj
15-29. Tie vi trovos priskribitaj niajn plej bonajn oficejajn meblarojn.
Ni senpage metos cxiujn acxetitajn meblojn sur la vagonaron, sed
kompreneble ni ne pagos la koston de la sendado.
Ni plezure fabrikos specialajn librujojn laux viaj bezonoj, kaj
volonte ricevos viajn ordonojn pri tio. Niaj prezoj estos kiel eble plej
malaltaj.
Esperante ke la meblaroj priskribitaj en nia prezaro, kune kun la
tie-presitaj prezoj, estos plene kontentigaj, kaj certigante al vi ke ni
zorge plenumos cxiun mendon, ni restas,
Tre respekte la viaj,
Wilson kaj Jones.
* * * * *
Bostono, la 27an Majo.
Sinjoro B. F. Brown,
Sirakuzo, Nov-Jorka Sxtato.
Kara Sinjoro:--
Vian adreson ni dankas al niaj komunaj amikoj Sinjoroj Miller kaj
White, kaj per cxi tio ni permesas al ni proponi al vi niajn servojn por
la vendado de tiaj infanludiloj, kiajn vi fabrikas. Ni havas bonegajn
montrajn fenestrojn ("show-windows"), en nia butiko, preskaux meze de la
cxefstrato en la urbo, kaj en nia butiko trovigxas suficxe da grandaj
vitramebloj ("show-cases"). Tial ni povus tre oportune administri
tian aferon. Ni multe gxojos se vi respondos kiel eble plej baldaux,
sciigante al ni kiom da procento vi donos, kaj kiajn arangxojn vi volus
fari. Ni certigas al vi ke en cxiu okazo ni penos fari nian eblon por
via plej bona intereso.
Kun alta estimo,
D. Rose.