Permesu ke mi diru kelkajn vortojn pri la vivo de Aleksandro Granda,
kiu ne estis matura viro sed havis nur dudek jarojn kiam li farigxis
regxo. Liaj gepatroj estis tre zorge edukintaj lin, kaj la filozofo
Aristotelo, kiun li tre alte estimis, estis unu el liaj instruistoj.
Aleksandro firme tenadis sian propran regxolandon, kaj ankaux Grekujon,
kiun lia patro estis venkinta; krom tio, li faris militadojn kontraux
diversaj fremdaj landoj, unue en Azio, tiam en Afriko, kie li fondis
urbon, kaj gxin nomis Aleksandrio. Aleksandrio nepre estis belega ricxa
urbo. Tie trovigxis* poste la fama Aleksandria biblioteko. Se gxi ne
estus detruita de fajro, en la dauxro de iuj militadoj, ni sendube konus
multe pli bone la sciadon de la antikvaj grekoj, kiuj versxajne estis la
plej klera popolo iam vivinta en Euxropo. Venkinte Egipton, Aleksandro
reiris en Azion, gxis tre orienta kaj suda partoj, venkante cxiujn cxie,
kvazaux ili estus la plej malkuragxaj popolacxoj en la mondo. Sed spite
cxies petoj li estis obstinacxe nezorgema pri sia sano, kaj subite,
ho ve, li mortis pro febro, tricent dektri jarojn antaux Kristo. Se
li ne estus tiel frue mortinta, kiel multe li estus eble elfarinta!
Li esperis venki Hispanujon, Italujon, kaj, mallongavorte, tiom de la
okcidenta mondo kiom li jam posedis de la orienta. Tiam li celis kunigi
cxion en unu vastan imperion, kvazaux por fari el la mondo unu grandan
familion. Li intencis ke la milionoj da enlogxantoj akceptu komunajn
legxojn kaj kutimojn, ecx komunan lingvon, -- kredeble la grekan. Eble
li ja havis la kapablecon por fari cxion cxi. Estas pro tio ke oni ofte
auxdas la diron "Aleksandro sopiris je aliaj mondoj por venki." Tamen,
kiel malgranda estis tiu mondo kiun li konis! La tiamuloj konis nur
malgrandan parton de Afriko, de Azio, ecx de Euxropo. Ili sciis nenion
pri Anglujo, aux pri la vastaj kontinentoj Auxstralio, norda kaj suda
Amerikoj.
[Footnote: The use of "trovigxi", and also of "sin trovi", "kusxi",
"stari" and "sidi", in a sense not greatly differing from that of
"esti", avoids the monotonous repetition of forms of "esti", just as
English uses "lie", "sit", "perch", etc., in narration for similar
reasons:
Multaj vilagxoj trovigxas tie,
many villages are (situated) there.
Egipto trovigxas en la nordorienta parto de Afriko,
Egypt is (found) in the northeastern part of Africa.
Li sin trovis sola en la dezerto,
he found himself (he was) alone in the desert.
La urbo kusxis inter du lagoj,
the city lay between two lakes.
Sur la montflanko sidis vilagxeto,
on the mountainside perched a tiny village.]