La grekaj militistoj sentis grandan teruron kiam Ciruso ne plu vivis. La
celo de la longa marsxado ne povis esti plenumata, pro la morto de la
obstina trokuragxa militestro mem. Kvankam la grekoj estis venkintoj,
ili estis tute solaj en fremda lando, cxirkauxitaj de barbaroj kiuj,
per trompemaj proponoj kaj falsaj promesoj pri amikaj interrilatoj,
tuj okazigis la morton de la grekaj estroj. Senigite je siaj estroj,
la kompatindaj viroj tute malesperis. Sed kelkaj subestroj, rapide
kunveniginte la soldatojn, diris, "Ni mem kondukos vin per kiel eble
plej rekta vojo hejmen! Ni faros nian eblon ("utmost") por ke ni
cxiuj estu savitaj!" Cxar restis nenio alia por fari, la malfacila
malgaja reirado de la grekoj komencigxis sen prokrasto. Ili transiris
varmegajn ebenajxojn ("plains"), supreniris kaj malsupreniris krutajn
negxkovritajn montojn, meze de la vintro, kaj sen pontoj transiris
largxajn riverojn. Cxie la malfidindaj barbaroj atakis ilin, kvazaux
por ke neniu greko restu viva. Krom tio, la grekoj mortis dekope kaj
dudekope cxiutage, pro varmegeco, malvarmegeco, laceco kaj malsateco
("hunger"). Fine, post nekredeblaj suferoj, la restajxo de la dekmil
soldatoj alvenis sur monton, kaj ekvidis la maron. Lauxta ekkriego "La
maro! La maro!" eksonis inter la lacaj viroj, el kiuj multaj ploris
larmojn de gxojo. De infaneco ili alkutimis al la vojagxado per akvo,
kaj post iom da ripozo ili sin provizis je sxipoj, por transiri la maron
al la patrujo je kiu ili estis tiel longe sopirintaj. Treege interesa
historio koncerne la tutan aferon estas verkita de fama greka verkisto
("writer"), kiu estis akompaninta Ciruson por ke li povu gxui kaj studi
cxion interesan sur la vojo. Tiu azia militado de Ciruso nepre estas unu
el la plej rimarkindaj okazintajxoj iam priskribitaj, ecx sen escepto de
la posta irado tien de Aleksandro Granda.