Iam Ciruso, nepo de Ciruso Granda, sopiris je la imperio de sia pli
maljunafrato, kiu sekvis la patron de ambaux fratoj kiel regxo, aux
pli gxuste imperiestro. Decidinte forigi de la regxeco ("to dethrone")
sian fraton, Ciruso petis la grekojn ke ili partoprenu ("take part") en
kelkaj negravaj militadoj. Multaj tiamaj grekoj tre volonte sin okupis
je la batalado, pro la granda pago ricevata. La venditaj sklavoj kaj la
detruitaj konstruajxoj cxiam provizis ilin je multe da ricxajxo, kaj
krom tio la militistoj sxajnis gxui ecx la militadon mem. Estis tute
indiferente al ili cxu la kauxzo de la militado estas prava kaj justa
aux ne. Unue Ciruso nur petis ke ili helpu liajn proprajn soldatojn
kontraux iuj najbaroj. Li kasxis al ili sian veran celon, cxar se la
grekoj estus suspektintaj tion, kion li intencis fari, ili neniam estus
akompanintaj lin tiel malproksimen de sia patrolando. Grade li kondukis
ilin trans tutan Azion, kaj fine la dekmil grekoj komprenis cxion, kaj
treege kolerigxis. Paroladante al ili, Ciruso tuj diris "Mi ne permesas
ke vi reiru, kaj mi petegas ke vi antauxen marsxadu kun mi, sen plua
("further") prokrasto! Se mi sukcesos kontraux mia frato, mi certigas
vin je mia honoro ke cxiu el vi revenos havante sakojn plenajn je
ricxajxo! Estas nur necese ke vi fidu je mi, kaj cxio estos bona!" Tiam
la soldatoj hontis je sia antauxa timo, kaj kuragxe antauxen marsxadis.
Fine, apud granda urbo, la frato de Ciruso elvenis havante okcentmil
soldatojn, por batali kontraux la centmil de Ciruso. Per la helpo de
siaj grekoj, Ciruso estis preskaux venkinta en terura batalo, kiam
subite li ekvidis sian fraton, je malgranda interspaco. Ekkriante "Mi
vidas la viron!" li rajdis rekte al la regxo, jxetante sian pezan lancon
al li. La sola rezulto estis la morto de Ciruso mem, cxar la amikoj de
la regxo, kvinope kaj sesope atakinte Ciruson, lin tuj mortigis.