LA OSTRACISMO DE ARISTEJDO.

La vorto ostracismo havas interesan devenon ("origin"). En gxia komenco

oni rekonas la grekan vorton kiu signifas "sxelon de la ostro." En gxia

fino oni vidas la saman "-ismon " kiu, deveninte de la greka, ankoraux

estas uzata kiel vortfino en multaj diversaj lingvoj. La nuna senco de

la vorto, facile trovebla en anglaj vortaroj ("dictionaries"), devenas

de la jena greka kutimo:

Sepdek jarojn antaux ol vivadis Sokrato, oni faris strangan legxon en

lia urbo. Laux tiu, oni povis ekzili iun ajn estron kies ideoj pri la

administrado de la urbo ne sxajnis pravaj. Cxi tion oni povis fari,

tute sen jugxado aux ecx akuzado, cxar oni havis la jenan metodon: se

cxe popola kunveno ses mil urbanoj vocxdonis ("vote") kontraux iun

ajn, tiu estis devigata foriri de la urbo, kaj forresti dek jarojn.

Li povis neniel havigi ("get") al si pardonon, sed devis tuj foriri

kvazaux konfesinta kulpulo. Por vocxdonoj, oni skribis la nomon de la

kondamnoto sur peco da potajxo ("pottery"), aux pli ofte sur ostrosxelo.

Gxuste tial oni nomas la kutimon ostracismo. Unufoje, kelkaj malamikoj

proponis vocxdonadon pri la ostracismo de tre bona kaj nobla viro,

nomita Aristejdo, kiu tute ne meritis tian punadon.

Antaux ol la kunveno disigxis, kamparano alproksimigxis al Aristejdo

(kiu mem cxeestis), petante lian helpon, cxar la neinstruita kamparano

ne povis skribi. La sagxulo diris "Kion vi volas skribi sur la sxelo?"

La kamparano, ne sciante ke li parolas al la viro mem, respondis

"Aristejdon." Skribinte gxin, Aristejdo demandis kun trankvila

konscienco "Pro gxuste kiaj pekoj vi malamas Aristejdon?" La kamparano

respondis, "Ho, mi ne kasxos al vi ke mi ecx ne konas lin! Sed mi

deziras ekzili lin nur cxar min enuigas la sono de lia nomo. Mi tre

enuas cxiam auxdante lin nomata Aristejdo la justa!"

A Complete Grammar of Esperanto · 第 437 / 573 题