Unu el la plej famaj grekaj filozofoj estis nomita Sokrato. Li
estis malbela malalta persono, kun senhara kapo kaj dika korpo, sed
malgraux tio li estis treege bona, nobla kaj sagxa. Li instruadis per
interparolado kun la lernantoj. Kutime li komencis per demando pri
io ajn, pri kio la auxskultanto respondos. Fine, la lernanto grade
komprenis cxu liaj propraj opinioj pri la afero estas pravaj. Ankoraux
nun oni nomas tiun metodon de instruado per la interparolado "la Sokrata
metodo." Sokrato diradis tute sen timo cxion, kion li pensis, ecx pri
la dioj kaj pri la nekredeblaj rakontoj pri la dioj. Se li ne estus
tiel multe klariginta, eble li estus vivinta pli longan tempon. Sed
multaj personoj malamis lin, precipe cxar li donis novajn ideojn al
la junuloj, kiuj sekve komencis pensi por si mem, anstataux fari tion
kion faras cxiu alia. Tial oni akuzis Sokraton en la jugxejo, nomante
lin pekanto kaj malbonfaranto, unue, cxar li ne disdonas oferojn al la
dioj, due, cxar li enkondukas novajn diojn (cxar li diris ke supernatura
vocxo, kiu sendube estis lia nomo por la konscienco, parolis mallauxte
cxe lia orelo), trie, cxar li malbonigas la junularon de la urbo. Se
li estus konfesinte la kulpon kaj petinte pardonon, tiam la jugxistoj
eble estus punintaj lin per nura ("mere") monpago ("fine"). Sed li fiere
respondis ke efektive li multe plibonigas la junularon, kaj anstataux
esti malutila, aux ecx neutila, li treege utilas al la urbo. Li diris
ke oni havas nenian rajton puni lin, sed ke, kauxze de sia bonfarado al
la urbo, li efektive meritas cxiutagan mangxon senpagan. Tamen, tute ne
kompreninte kiel prava Sokrato estas, la jugxistoj mortkondamnis lin.
Oni devigis lin trinki la venenon. Iom poste, en la malliberejo, li
trankvile adiauxis siajn plorantajn amikojn, kaj akceptinte la venenan
trinkajxon, sentime gxin trinkis.