Unufoje en antikva tempo la regatoj de iu regxolando en Azio ne
havis regxon. Ne sciante kion fari, ili demandis de la dioj. La dioj
respondis, "Kiu ajn venos unue en nian sanktan templon hodiaux, por fari
oferojn, estos via regxo." Okaze kamparano nomita Gordio venis al la
templo, jxus post la tagigxo. La regatoj tuj rekonis la estontan regxon,
kvankam li veturis sur peza malbela veturilo. Salutinte la surprizitan
kamparanon, oni nomis lin regxo. Decidinte fari dankoferon al la dioj,
Gordio metis en la templon la veturilon mem sur kiu li tien veturis,
antaux ol li komencis regi kiel la nova regxo. La jugo estis alligita
("tied fast") per granda ligajxo el sxnurego. Post la morto de Gordio
oni grade komencis kredi ion tre interesan pri tio. Oni diris ke tiu,
kiu povos iel ajn malligi tiun ligajxon, farigxos reganto super cxiuj
regxoj de Azio.
Post kelkaj jaroj Aleksandro Granda decidis fari grandan militadon
kontraux Azio, kaj alproksimigxis al la lando kie estis reginta Gordio.
Kiam li demandis, "Kio estas cxi tie la plej interesa vidindajxo?"
oni rakontis al li tion, kion oni diras pri la sxnurega ligajxo sur
la veturilo de Gordio. Kompreneble ("of course") Aleksandro deziris
fari ion ajn utilan por venki Azion, tial li tuj venigis gvidiston
por konduki lin al la templo. Alveninte tien, li zorge rigardadis la
ligajxon, kaj ekzamenis la sxnuregon el kiu gxi estis farita. Tiam,
elpreninte sian glavon el la glavingo, subite klinigxante li rekte
tratrancxis la tutan ligajxon. "Nenio estas pli facila ol tio," li
diris, "kaj nun mi ne dubas cxu mi certe regos super cxiuj regxoj de
Azio." Pro tio, kion faris Aleksandro Granda, oni ankoraux nuntempe
diras, kiam iu ajn superas malfacilajxon per kia ajn subita metodo, "Li
trancxis la gordian ligajxon."