Vivadis en Grekujo antaux multaj jarcentoj du lertaj famaj pentristoj.
Ili estis reciproke jxaluzaj, kaj neniam povis interparoli paceme.
Ne povinte decidi la problemon, kaj eltrovi kiu el ili estas la plej
lerta, ili fine arangxis konkurson pri la pentrado. Laux gxiaj reguloj,
cxiu el ili pentris pentrajxon, por montri sian lertecon. Unu pentris
teleron da vinberoj ("grapes"). Gxi estis tiel mirinde kolorigita ke ecx
la birdoj venis kaj penis gxin mangxi, pensinte gxin ne nur pentrajxo,
sed la vinberoj mem. "Nenia pentrajxo povos superi la mian," gxojege
ekkriis la pentristo, "jen, la birdoj mem rekonas mian lertecon!" Tiam
li diris al la alia artisto, "Nu, kial vi ne fortiras tiun kurtenon?
Mi volas rigardi vian pentrajxon." La dua pentristo respondis kun
rideto, "Jen estas mia pentrajxo. Nenie apud vi estas kurteno, sed vi
vidas nur pentrajxon de kurteno antaux tiu konstruajxo." Tre mirigite,
la pentrinto de la vinberoj diris "Vi ja superas min en la pentrado.
Mi trompis la birdojn per mia pentrajxo, sed vi trompas ecx aliajn
artistojn! Tia lerteco estas ja mirindajxo!"
Oni rakontas similan okazintajxon pri fama artisto kiu pentris multe
da pentrajxoj por Aleksandro Granda. Malgajninte en konkurso kontraux
iuj aliaj artistoj, li opiniis ke la jugxintoj estas maljustaj al
li, precipe pro la jxaluzeco. Li ekkriis "Cxar niaj pentrajxoj estas
bildoj de cxevaloj, ili certe postulas cxevalajn jugxantojn!" Tial oni
enkondukis du aux tri cxevalojn. La cxevaloj, tute ne rigardinte la
pentrajxojn de la aliaj artistoj, kuris rekte al tiu de la plendinta
artisto, kaj klare montris sian rekonadon de la tie pentritaj cxevaloj.
Surprizite, oni diris "Jen estas justaj jugxantoj!" Tuj oni lauxdis la
pentriston kaj severe punis la malhonestajn homajn jugxintojn.