Eble neniu greka klerulo estis pli fama ol la filozofo Arhximedo. Longe
studadinte la problemojn de la geometrio kaj de la fiziko, li faris
multe da eltrovoj. Li tiel multe komprenis pri la uzado de la levilo
("lever") ke oni rakontas la sekvantan rakonteton pri li: Li diris al
la regxo Hierono "Kiam oni donos al mi lokon sur kiu mi povos stari, mi
mem ekmovos la mondon per mia levilo!" Zorge ekzameninte la ecojn (202)
de la sxrauxbo kaj de la cilindro, li elpensis diversajn masxinojn en
kiuj sxrauxboj kaj cilindroj estas iamaniere kunigitaj. Uzante unu el
tiuj masxinoj, oni povis facile pusxi al la akvo la sxipojn (necese
konstruitajn sur la tero); kiujn antauxe la viroj mem enpusxis en la
akvon, kun multe da laboro, aux tiris tien per cxevaloj. Uzante alian
masxinon elpensitan de tiu greko, oni povis levi akvon de unu loko al
alia. Ankoraux nun oni nomas tian masxinon la "sxrauxbo de Arhximedo."
En la dauxro de granda militado kontraux la urbo Sirakuzo, sur la
insulo Sikelio, Arhximedo elpensis diversajn masxinojn por helpi la
Sirakuzanojn. Vidinte ke la sunlumo rebrilas de spegulo, li faris el
speguloj masxinon per kiu li ekbruligis ("set on fire") la sxipojn de
la malamikoj. Cxi tiuj, ne komprenante kiamaniere* la sxipoj ekbrulis,
estis multe timigitaj. Sed ecx helpite de Arhximedo la Sirakuzanoj ne
venkis. Post iom da tempo, la malamikoj kaptis kaj tute detruis la urbon
Sirakuzon. Nenies domo restis netusxita, kaj centoj da personoj estis
mortigataj. Oni ne scias per kia morto Arhximedo mortis, sed eble la
malamikoj, iel rekoninte la elpensinton de la spegulmasxino, jxetis lin
en la maron aux alimaniere lin mortigis.
[Footnote: The use of "kiamaniere" (in what manner, how) is preferable
to that of "kiel" in indirect questions, as the latter might be confused
with the use of "kiel", meaning "as" (156).]