Iam bonekonata regxo, nomita Hierono, vivadis en granda urbo en Sikelio,
kiu estas sudokcidenta de Italujo. Li suspektis ke iam la kronfaristoj,
kiuj fabrikadis kronojn por li, ne uzis cxiom de la oro donita al ili de
la regxo, sed falsadis gxin per la uzado de iu alia materialo. Tamen,
Hierono ne povis per si mem eltrovi cxu oni falsadas la oron. Tial li
venigis grekan klerulon, kies nomo estis Arhximedo, kaj rakontis al
li sian timon pri la falsita oro. Arhximedo certigis lin ke iel li ja
eltrovos pri la falsado, kaj helpos la regxon kontraux la falsintoj,
kiuj estis tiel indiferentaj al la honesteco. Cxiutage li multe pensadis
pri la afero, sed ju pli longe li pensadis, des malpli sukcesaj estis
liaj penoj, gxis iu tago, kiam li okaze faris interesan eltrovon. Li
estis jxus baninta sin, kaj subite ekrimarkis ke dum li mem restis en la
akvo, ial sxajnis esti iomete pli multe da akvo en la banujo ol antauxe.
Tuj li komprenis ke lia korpo estas forpusxinta iom de la akvo el gxia
loko. Li komprenis ke tiom da akvo estas elpusxita, kiom antauxe estis
en tiu loko kie li mem estas. Tia levado de la akvo per lia korpo donis
al li sagxan ideon, kaj li prenis en la mano du aux tri orajn kronojn.
Li jxetis ilin unu post la alia en la banujon, kaj zorge rimarkis al kiu
alteco cxiu el ili levis la akvon. Tiam li eltiris ilin, kaj enmetis la
kronon pri kiu Hierono estis plej suspektema. Li rimarkis ke cxi tiu ne
tiel alten levis la akvon, tial li estis certa ke la oro en gxi estas
multe falsita. Oni diras ke kiam li eltrovis cxi tiun metodon por montri
la falsadon de la malhonestaj kronfaristoj, li eksaltetis pro gxojo kaj
ekkriis "euxreka," kiu estas la greka vorto por "mi estas trovinta."
Tiun saman vorton oni ankoraux nun uzadas en la angla lingvo.